Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007

2007

de Jan Ulrich Hasecke Laste modifita: 2013-02-17 16:42
Artikoloj el la jaro 2007
La rezerva plano de Edmond Privat de Redakcio — Laste modifita: 2007-01-07 23:55
Post la malsukceso de Esperanto ĉe Ligo de Nacioj en la komenco de la 1920-aj jaroj, la internacia Esperanto-movado faris ankoraŭ unu provon por internacia akceptigo de Esperanto. La afero estis pli frue grandparte ne konata. Nia aŭtoro Jukka Pietiläinen esploris la arkivejon de la finnlanda ministerio pri eksteraj aferoj, kie troviĝas aparta dosierujo pri Esperanto. Plejparto el la dokumentoj en tiu malgranda dosierujo temas pri la raportoj de Ligo de Nacioj pri Esperanto kaj pri finnlandaj respondoj al demandoj de LN pri la instruado de Esperanto. Sed aldone Jukka Pietiläinen trovis materialojn pri tre progresinta plano starigi interŝtatan interkonsenton pri instruado de Esperanto en lernejoj. La bone komencita afero fiaskis pro politikaj ŝanĝoj en la registaro de Finnlando fine de 1927.
Rekorda decembro por Libera Folio de Redakcio — Laste modifita: 2007-01-13 15:24
Decembro 2006 iĝis absolute rekorda monato en la historio de Libera Folio. Sume dum la monato la retejo ricevis pli ol 95.000 vizitojn, kaj estis legitaj 266.000 paĝoj. Unuafoje la mezuma ĉiutaga kvanto de vizitoj superis 3.000. Parte kulpas pri la granda kvanto de vizitoj la okazaĵoj ĉe la Esperanto-redakcio de Pola Radio, kiujn Libera Folio atente sekvis. Tamen ankaŭ la ĝenerala tendenco dum la lastaj monatoj, post somera trankviliĝo, estas klare supreniranta.
Valerio Ari akuzata pri fraŭdo en elekto de Redakcio — Laste modifita: 2007-01-14 14:20
Valerio Ari, ankaŭ konata kiel Giorgio Silfer, en decembro lasis elekti sin konsulo, aŭ la prezidanto de ĉiuj Civitanoj. Estas sendube, ke ne ĉiuj kalkulitaj voĉoj estis validaj. Estis enkalkulita la voĉo de almenaŭ unu nevoĉdoninto, Diego Fiumarella el Torino. Responde al siaj plendoj senditaj al la Civito, Fiumarella ricevis la klarigon, ke li rajtas plendi nur, se li unue pagos 300 eŭrojn, kaj ke la rezulto ajnakaze ne estos ŝanĝita. Lige kun la elektoj estis malkaŝita ankaŭ la suma kvanto de la Civitanoj: 266 personoj, el kiuj sesdeko estas lastatempe aligitaj afrikanoj. Post sia elektiĝo Valerio Ari en intervjuo klarigis, por kio la Civito estis fondita: por certigi ke Esperanto ne tute malaperu dum la nuna jarcento. Evidente laŭ li la Civito havas pli grandajn ŝancojn sukcesi pri tiu modesta tasko ol UEA kun sia 50-oble pli granda membraro.
Brita kongreso de Esperanto de 2007-05-04 02:05 ĝis 2007-05-08 01:55) Letchworth, Britio,de Redakcio
La Brita Kongreso de Esperanto 2007 okazos en Ĝardenurbo Letchworth de majo 4 ĝis majo 7. Letchworth situas 40 km norde de Londono, kaj estas facile atingebla per regula vagonara servo de King's Cross, kaj per aŭtobuso de Heathrow.
Universala Kongreso de Esperanto de 2007-08-04 11:00 ĝis 2007-08-11 20:30) Jokohamo, Japanio,de Redakcio
UK okazas ĉiujare en malsama lando, kaj ĝin organizas UEA. Por partopreni necesas aliĝi ĉe la landa peranto aŭ rekte ĉe la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. Aliĝoj sen kotizpagoj ne validas. La kotizo kovras nur la rajton partopreni la kongresan programon, sed neniun el la servoj: transporto, asekuro, loĝado, manĝoj k.s., pri kio zorgas la partoprenantoj mem. UEA kaj LKK proponas oferton de elektitaj loĝejoj kaj ekskursoj (foje ankaŭ de transporteblecoj, manĝo-aranĝoj kaj aliaj servoj). La kongresanoj povas mendi ĉe UEA aŭ mem zorgi pri siaj vojaĝaj kaj loĝigaj aranĝoj, laŭ propra elekto.
Internacia Junulara Kongreso de 2007-07-27 11:00 ĝis 2007-08-03 20:00) Hanojo, Vjetnamio,de Redakcio
VEJO estas la nova organizaĵo de vjetnama esperantista junularo kaj ankaŭ la plej nova membro de TEJO (la 44a landa sekcio). Nia organizaĵo landsekciiĝis celante kontribui al disvolviĝo de nia junulara movado de Esperanto kaj plilarĝigi solidarecon, amikecon, kunlaboron surbaze de reciproka komprenado inter juna esperantistaro. Nuntempe, ni havas sufiĉe multajn aktivajn junulojn, kiuj volonte kaj samidee kontribuos siajn fortojn por IJK.
Printempa Semajno Internacia de 2007-04-02 12:00 ĝis 2007-04-09 12:00) Bonn, Germanio,de Redakcio
Jam la trian fojon ni renkontiĝos en Haus Venusberg en Bonn por "Printempa Semajno Internacia " - PSI. Ĉi-tiu domo estas simple plej konvena, ĉar ĝi ŝajnas kvazaŭ farita por niaj bezonoj kaj bone atingeblas, eĉ la vetero ofte estas bona.
Berlina Arbara Renkontiĝo de 2007-05-16 15:05 ĝis 2007-05-20 17:05)de Redakcio
La BARo estas renkontiĝo meze en bela arbaro en Bad Münder (proksime de Hannover, Germanio). Oni loĝas en lignaj dometoj. En apuda ŝtona domo estas unu granda salono, restadoĉambro, duŝoj kaj bone ekipata kuirejo. Se la vetero permesas ni sidas, ludas kaj manĝas ekstere kaj vespere faras lignan fajron.
Internacia Himalaja Renkontiĝo de 2007-02-26 01:10 ĝis 2007-03-11 00:10) Langtang, Nepalo,de Redakcio
En la suda parto de Azio inter Hinda Unio kaj Ĉinio situas regiono kun la mondfama monto Everesto, multaj antikvaj temploj kaj aliaj belegaj vidindaĵoj. Tiu lando estas Nepalo. Por konigi Nepalon al alilandaj Esperantistoj, la Nepala Esperanto-Asocio kun helpo de Sierra Travel and Tours organizas internaciajn renkontiĝojn. Kiel unua, Mark Ono, el Japanio, proponis al la asocio ke ĝi okazigu tiajn programojn. Ekde 1996, ĉiudujare, ĝi realigas lian planon. Tiuj renkontiĝoj estas la plej gravaj eventoj en la kalendaro de la E-movado en Nepalo.
Atlantika plonĝado de 2007-03-03 12:25 ĝis 2007-03-05 12:25) Areija Branca, Portugalio,de Redakcio
Esperantista etoso en naziisma kastelo de Redakcio — Laste modifita: 2007-01-16 22:23
Internacia Seminario estas granda junulara renkontiĝo, ĉiujare organizata de Germana Esperanto-Junularo jam ekde la jarŝanĝo 1957-58. La temo de la unua IS estis "Kulturaj, politikaj kaj ekonomiaj demandoj de la unuiĝo de Eŭropo". La nombro de la partoprenantoj en la ĉi-jara Internacia Seminario estis ne aparte granda por IS (sume 209), sed la multflanka distra kaj nedistra programo ricevis tre bonan noton de la ĉeestintoj. La IS en Wewelsburg apud Paderborn (Germanio) estis la kvara por nia raportisto Oleg Izjumenko, sed jubilea – la 50-a – en la tuta historio de tiu ĉi tradicia esperantista novjara aranĝo. Pro tiu ĉi jubileo ĝi laŭ li estis pluraspekte rimarkinda.
Pola Radio elsendos ĉiutage 20 minutojn de Redakcio — Laste modifita: 2007-01-14 11:50
Lunde la 8-an de januaro estis dissendita la lasta ordinara elsendo de Pola Radio en Esperanto. La lasta elsendo okazis du tagojn pli frue ol atendite, sed jam la 9-an de januaro estis aŭdebla la unua novformata, podkasta elsendo. Laŭ informoj diskonigitaj en la lasta ordinara elsendo, ankaŭ la podkastaj programoj estos dissendataj ĉiutage. La unua podkasta elsendo estis 20-minuta, kaj laŭ la strukturo similis la antaŭajn elsendojn. Lige kun la lanĉo de la novformataj elsendoj estis malfermita ankaŭ nova esperantlingva retejo de Pola Radio. En la nova retejo mankas la riĉa arkiva materialo, kiu legeblis en la malnova adreso, kaj ĝenerale la nova retejo ne aspektas tute preta.
Amaskomunikiloj rimarkis la Novjaran Renkontiĝon en Trier de Redakcio — Laste modifita: 2007-01-13 15:23
La germana gazetaro amplekse raportis pri la 5-a Novjara Renkontiĝo en Trier. Raporto de la germana novaĵagentejo dpa aperis tutlande. Krome pri la aranĝo rakontis pluraj radi-stacioj kaj regiona televido.
Esperantista kristnaska arbo la plej granda en la mondo de Redakcio — Laste modifita: 2007-01-14 10:26
La libro pri mondaj rekordoj de Guiness konfirmis, ke la plej granda elektra kristnaska arbo en la mondo estas tiu sur la monto Mammucro ĉe la urbo San Vittore del Lazio en Italio. La figuro de kristnaska arbo, formita el diverskoloraj lampoj, estis 425 metrojn alta kaj konsistis el pli ol mil ampoloj, kiuj lumis ĝis la 6-a de januaro. La arbon ŝaltis la prezidanto de Itala Esperantista Junularo, Nicola Ruggiero, la 8-an de decembro, kaj pinte de ĝi videblis verda stelo.
UEA - nia monda organizaĵo de Redakcio — Laste modifita: 2007-01-11 14:25
Universala Esperanto-Asocio (UEA) estas la plej granda Esperanto-organizaĵo en la mondo. Ĝi estas ankaŭ la plej grava Esperanto-organizaĵo. Kvankam nur parto de la esperantistoj de la mondo membras en UEA, pli-malpli ĉiuj esperantistoj rekonas, ke UEA reprezentas ankaŭ ilin. Ankaŭ por ne-esperantistoj UEA estas la reprezentanto de la esperantistaro. Tial Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko starigis oficialajn rilatojn kun UEA kaj invitas reprezentantojn de UEA al siaj kunsidoj kaj petas komentojn de UEA pri siaj dokumentoj, klarigas Osmo Buller, la ĝenerala direktoro de UEA. En sia artikolo li rakontas pri la historio kaj nuntempo de UEA.
Baltiaj Esperanto-Tagoj de 2007-07-14 12:05 ĝis 2007-07-23 00:05) Šiauliai, Litovio,de Redakcio
Litova Esperanto-Asocio invitas Vin partopreni vicajn ĉiujarajn internaciajn somerajn tradiciajn la 43-ajn Baltiajn Esperanto-Tagojn (BET- 43). CELOJ kaj TASKOJ: studi problemojn de Esperanto-movado, elstarigi nuntempajn ĉefajn taskojn de Esperanto-agado, interŝanĝi sperton pri esperantista laboro, perfektiĝi en Esperanto, enhavoriĉe pasigi la tempon. BET okazas ekde 1959 ĉiujare laŭvice en Latvio, Estonio, Litovio. BET- 43 estas dediĉata al 80-jariĝo de Esperanto-movado en SIAULIAI.
Internacia Junulara Festivalo de 2007-04-05 12:10 ĝis 2007-04-11 00:10) Lignano Sabbiadoro, Italio,de Redakcio
La 31a IJF en Lignano Sabbiadoro, ĉe Adriatika maro, solene festos la 120 jarojn de Esperanto.
Ĉebalta Esperantista Printempo de 2007-06-12 12:00 ĝis 2007-06-20 00:00) Mielno, Pollando,de Redakcio
Pola Esperanto-Asocio Filio en KOSZALIN organizas en la tagoj 12-20 de junio 2007 jaro la 9-an ĈEBALTAN ESPERANTISTAN PRINTEMPON kun riĉa kaj varia E-PROGRAMO. Tiu ĉi internacia E-aranĝo okazos en la altira kaj ĉarmoplena ripozloko MIELNO, pitoreske situanta inter BALTA MARO kaj JAMNO – lago, 12 km nordokcidente de la distrikta kaj vizitinda urbo KOSZALIN.
Arta Lumo de 2007-07-27 12:05 ĝis 2007-08-01 03:05) Kuopio, Finnlando,de Redakcio
Esperanto-Asocio de Finnlando, 1907–2007, invitas al festivalo Arta Lumo en Kuopio Finnlando, 27.7-1.8.2007, por kune ĝui niajn artajn kreaĵojn, la varian Esperantokulturon kun la plej bonaj muzikistoj, verkistoj kaj aliaj artistoj en ĉarma ĉelaga urbo. Komforta pluvojaĝo al UK en Jokohamo.
Mondfama bando uzas Esperanton de Redakcio — Laste modifita: 2007-01-19 13:12
Unu el la plej konataj rusiaj bandoj, Akvarium, nun havas retejon en Esperanto. Krom Esperanto, la oficiala multlingva retejo de Akvarium estas legebla en la rusa, angla, germana, franca kaj finna lingvoj. Tradukoj al pliaj lingvoj estas planataj. La nove lanĉita retejo ankoraŭ ne havas ege multajn vizitojn, kaj la vizitoj al la anglalingva sekcio estas nur duoble pli multaj ol al la esperantlingva. "Mi aŭskultas kantojn Akvarium ekde adoleskanteco, kaj kompreneble mi multe interesiĝas pri ĝia interret-aktivado", rakontas Grigorij Arosev, kiu nun respondecas pri la esperantlingva versio de la oficiala multlingva retejo de la bando. Speciale por Libera Folio Grigorij Arosev tradukis unu el la popularaj kantoj de Akvarium. Multaj kantoj de la bando estas libere elŝuteblaj. "Libere fordonante nian muzikon, ni mem akiras pli da libereco", diras la kreinto de Akvarium, Boris Grebenŝĉikov.
Boris Grebenŝĉikov de zope — Laste modifita: 2007-01-14 12:13
Grigorij Arosev de zope — Laste modifita: 2007-01-14 12:17
Esperantlingva retejo de la bando Akvarium de Redakcio — Laste modifita: 2007-01-14 12:47
Unu el la plej konataj rusiaj bandoj, Akvarium, nun havas retejon en Esperanto. Krom Esperanto, la oficiala multlingva retejo de Akvarium estas legebla en la rusa, angla, germana, franca kaj finna lingvoj. Tradukoj al pliaj lingvoj estas planataj.
Griŝa Arosev de zope — Laste modifita: 2007-01-14 13:22
B. Grebenŝĉikov de zope — Laste modifita: 2007-01-14 16:49
2-12-85-06 de Redakcio — Laste modifita: 2007-01-15 21:44
Grigorij Arosev speciale por Libera Folio tradukis unu el la popularaj kantoj de la grupo Akvarium. La kanto havas iom nekutiman titolon, similan al Peterburga aŭ Moskva telefonnumero.
Hilda Dresen rimarkis la nerimarkatan de Redakcio — Laste modifita: 2007-01-16 22:21
Hilda Dresen naskiĝis en norda Estonio en 1896 kaj lernis Esperanton en la aĝo de 17 jaroj. Ŝi multe tradukis el la estona poezio, sed aperigis nur unu originalan poemaron. Kiam ŝi naskiĝis, Estonio estis regata de la rusa caro, kiam ŝi mortis en 1981, Estonio estis regata de la sovetia partiestro Leonid Breĵnev. La unua krea periodo de Hilda Dresen okazis dum la unua estona sendependeco, en la 1930-aj jaroj. Post la soveta konkero de Estonio sekvis jaroj de devigita silento, kaj nur post pli ol dudek jaroj, en 1967, povis aperi la poemaro "Norda naturo", kies enkonduko memorigas pri la ritmoj de estonaj popolaj poemoj.
Angla kursliteraturo pleje ĝenas pintajn studentojn de Redakcio — Laste modifita: 2007-01-23 21:57
Estas pli facile lerni aferojn en la propra lingvo ol en la angla. Tiun eble ne tute surprizan konkludon faras Hedda Söderlundh ĉe la universitato de Uppsala en Svedio. Iom pli surpriza estas ŝia konstato, ke kursliteraturo en la angla - anstataŭ la propra lingvo - pleje malutilas al grupoj, kiuj ĝenerale plej bone sukcesas en la studoj. Proksimume 85 procentoj el la kursliteraturo en natursciencaj kursoj ĉe svedaj universitatoj estas anglalingva. Ankaŭ en multaj aliaj stud-direktiĝoj proksimume duono de la literaturo estas anglalingva. Oni povas facile supozi, ke la studentoj komprenas la enhavon de fremdlingva teksto malpli bone, sed efektive laŭ Hedda Söderlundh apenaŭ ekzistas esploroj pri la grado de la (mis)kompreno, kaŭzata de la anglalingvaj tekstoj.
Karstaj tagoj de 2007-04-25 20:05 ĝis 2007-04-30 20:05) Trieste, Italio,de Redakcio
Organizanto: Triesta Esperanto-Asocio poŝta adreso: Esperanto Trieste - CP 601 IT-34100 Trieste Centro – Italio
Karstaj tagoj de 2007-11-01 19:10 ĝis 2007-11-04 19:10) Trieste, Italio,de Redakcio
Organizanto: Triesta Esperanto-Asocio poŝta adreso: Esperanto Trieste - CP 601 IT-34100 Trieste Centro – Italio
Renato Corsetti en 8 milionoj da ekzempleroj de Redakcio — Laste modifita: 2007-01-26 12:16
La 22-an de januaro en la plej prestiĝa ĵurnalo de Japanio, Asahi Shimbun, aperis intervjuo de Renato Corsetti, la prezidanto de Universala Esperanto-Asocio. Asahi Shimbun kun sia eldonkvanto de 8 milionoj estas unu el la plej grandaj ĵurnaloj de la mondo. La intervjuo de Renato Corsetti aperis en la dua paĝo de la ĵurnalo, en la prestiĝa rubriko "Hito" ("Persono"). Asahi Shimbun estas unu el la kvin grandaj tutlandaj ĵurnaloj de Japanio. La plej granda el tiuj kvin estas Yomiuri Shimbun. La eldonkvanto de Asahi Shimbun estas la dua plej granda, sed Asahi estas ĝenerale konsiderata la plej prestiĝa el la tutlandaj ĵurnaloj.
Primitiva renkontiĝo de 2007-05-16 02:20 ĝis 2007-05-20 20:20) Den Dolder, Nederlando,de Redakcio
Ĉu vi ŝatas renkonti viajn amikojn en mojosa etoso? Ĉu vi volas ekkoni novajn amikojn dum gemuta nederlandumado? Tio eblos dum la Primitiva Renkontiĝo en Den Dolder.
Almanako daŭrigas la beletran stafeton de Redakcio — Laste modifita: 2007-01-25 22:51
Post la ĉeso de la beletra revuo Fonto, la eldonejo Mondial en Novjorko decidis eldoni Beletran Almanakon unufoje jare. La ĉef-redaktoro de la eldonaĵo, kies unua numero laŭplane aperos aŭtune 2007, estas Jorge Camacho. "La kultura panoramo de Esperantujo prezentas signojn de stagno. Fonto ĉesis flui; Literatura Foiro plu muelas pri raŭmismo kaj la Silfera Civito; aliajn revuojn, kiel La Ondo au La Gazeto, karakterizas forta ligiĝo al certa regiono, loko au persono; Libera Folio, krom movade ĝeneraltema, restas reta", skribas la iniciatintoj de Beletra Almanako. Ili jam interkonsentis kun Universala Esperanto-Asocio pri tio, ke la gajnintaj kontribuaĵoj al la Belartaj Konkursoj, kiuj antaŭe aperis en Fonto, nun legeblos en Beletra Almanako.
Ulrich Becker de zope — Laste modifita: 2007-01-24 21:44
Beletra Almanako de Redakcio — Laste modifita: 2007-01-24 21:47
En aŭtuno 2007 estos lanĉita nova literatura periodaĵo, kiu komence aperos unufoje jare (eble dufoje) kaj nomiĝos Beletra Almanako (BA). Ĝin redaktas Jorge Camacho (ĉefredaktoro), Probal Daŝgupto kaj István Ertl (redaktoroj). Ĝin eldonas Ulrich Becker (Mondial).
Renato Corsetti en Asahi Shimbun: la tuta teksto de Redakcio — Laste modifita: 2007-01-25 10:22
Lunde la 22-an de januaro aperis intervjuo de Renato Corsetti en Asahi Shimbun, unu el la plej grandaj ĵurnaloj de Japanio. Ni aperigas tradukon de la teksto, dissenditan al la komitato de UEA.
Lingvaj manipulistoj de Redakcio — Laste modifita: 2007-01-28 16:57
"La konsulo nudas", deklaras Jorge Camacho en sia nova analiza eseo pri la esenco kaj estonteco de la Civito de Valerio Ari. Parafrazante George Orwell, li enkondukas novan terminon por tio, kion li nomas la manipula lingvaĵo de la Esperanta Civito: Civitparolo. "Oni povus opinii ke mi parolas nur pri la lingvaĵo, neniom pri la 'ideologio'. Tamen ambaŭ amblas nedisigeble. Kiel ĉe fronto kaj dorso de (falsa) monero, ne eblas unu sen la alia", li skribas.
Pola Radio kontraŭbatalos misfamon hebree de Redakcio — Laste modifita: 2007-02-11 20:00
Post la nuligo de la esperantlingvaj elsendoj per mallongaj ondoj kaj per satelito, Pola Radio nun elspezos la saman monon por ĉiutagaj elsendoj en la hebrea lingvo. La oficiale deklarita kialo de tiu decido estas, ke la registaro de Pollando volas fortigi siajn ligojn kun Israelo kaj kontraŭbatali la oftan opinion, ke antisemitismo estas forta en Pollando. "Mi supozas, ke tio estas manovro, truko de Targalski por iel kovri la antisemitismon el liaj eldiroj faritaj antaŭ kelkaj semajnoj", komentis Andrzej Pettyn. Unu el la argumentoj, uzitaj de Jerzy Targalski, estrarano de Pola Radio kontraŭ esperantlingvaj elsendoj estis, ke Zamenhof estis ne polo sed judo. La novaj esperantlingvaj ret-elsendoj de Pola Radio ŝajne ne estos rekte influitaj de la enkonduko de la hebrea programo, sed laŭ Renato Corsetti nepre necesas, ke oni daŭrigu la kampanjon por la esperantlingva elsendo.
Esperantista aventurulo haltigita en Irano de Redakcio — Laste modifita: 2007-02-06 11:44
La itala esperantisto Marino Curnis de pli ol unu jaro estas marŝanta orienten el italio, kun la celo atingi orientan Azion kun sia pac-mesaĝo. Laŭ lia plano, lia vojaĝo piede al Japanio kaj reen al Italio daŭros kvin jarojn. Post 6.000 kilometroj kaj naŭ landoj li tamen nun konsideras interrompi la vojaĝon en Irano, ĉar li ne sukcesas ricevi la vizojn, kiujn li bezonas por daŭirigi sian vojaĝon. La 28-an de januaro Marino Curnis dissendis el Tehrano urĝan helpopeton al la esperantistoj de la mondo.
La retejo de Marino Curnis de Redakcio — Laste modifita: 2007-01-29 09:55
La itala aventurulo Marino Curnis en januaro 2006 ekmarŝis el Italio direkte al Japanio. Laŭ lia plano, la piedira vojaĝo al Japanio kaj reen daŭros ĝis la jaro 2011. En januaro 2007 li haltis en Irano pro nericevo de vizoj.
Takeuti Yosikazu testamentis al la Esperanto-movado de Redakcio — Laste modifita: 2007-01-30 17:08
Takeuti Yosikazu, honora membro de UEA forpasinta aŭtune 2005, testamentis al la Esperanto-movado dek milionojn da japanaj enoj, aŭ proksimume 64.000 eŭrojn. Tiel informis la plej granda japana gazeto Mainichi Shimbun en paĝo de lokaj novaĵoj la 20-an de januaro.
Kuba Esperanto-Asocio kondamnas Usonon de Redakcio — Laste modifita: 2007-01-30 11:57
La ŝtata kuba novaĵagentejo ACN lunde la 29-an de januaro diverslingve dissendis informon, laŭ kiu la komitato de Kuba Esperanto-Asocio kondamnas la politikon de Usono. En sia deklaro Kuba Esperanto-Asocio ankaŭ bonvenigis la lastatempajn politikajn evoluojn en la latinamerika regiono kaj subtenis "efikan instruadon de fremdaj lingvoj". La artikolo de ACN ne citas ajnan mencion de Esperanto en la deklaro de la landa asocio de UEA.
Konsilio de Eŭropo kunlaboras kun UEA pri lingvotaksado de Redakcio — Laste modifita: 2007-01-31 10:28
Post kunlaboro inter la Konsilio de Eŭropo, UEA, la reta iniciato edukado.net kaj Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), la 30-an de januaro en la reta katalogo de la libroservo de UEA aperis nova normiga broŝuro pri lingvoekzamenado. La apero de la broŝuro estas grava por unuecigi la ekzamen-sistemon kaj rilatan terminologion en Esperanto, diras unu el la ĉefaj aktivuloj de la projekto, Katalin Kováts. Sed aparta lingvopolitika sukceso estas laŭ ŝi ankaŭ la fakto, ke la Lingva Departemento de la Konsilio de Eŭropo en Strasburgo nun donis permeson por la esperantigo de sia ĉefa dokumento pri la temo, kaj pozitive rilatas al UEA kaj ILEI, kiel reprezentantoj de la tutmonda esperantistaro. En februaro reprezentanto de UEA kaj ILEI invitite partoprenos interregistaran forumon de la Konsilio de Eŭropo pri lingvotaksado.
Kongreso de esperantistoj-handikapuloj de 2007-05-30 03:25 ĝis 2007-06-03 22:25) Apud Pardubice, Ĉeĥio,de Redakcio
La V-a kongreso de Asocio de Esperantistoj-Handikapuloj okazos de la 30-a de majo ĝis la 3-a de junio 2007, 30 km sude de la urbo Pardubice en urbeto Seĉ. La kongreso okazos en senbariera moderna konstruaĵo de Juniorcentro. Ĝia areo 30 hektaroj troviĝas en belega regiono de Fer-montaro ĉe la bordo de la lago, proksime de akvovalbaraĵo (42m alta digo) je la rivero Ĥrudimka.
Nova retejo trovas proksimajn amikojn de Redakcio — Laste modifita: 2007-02-06 11:35
La nova retejo Amikumu, kiu ankoraŭ ne estas oficiale lanĉita, estas la unua nur-esperanta interkona retejo. Amikumu havas interfacon en bona Esperanto, diference de la neplenaj kaj iom amatorecaj tradukoj en LiveJournal, Orkut, kaj kelkaj aliaj diverslingvaj servoj. Ĝi ankaŭ havas kolekton da specifaj funkcioj, aparte utilaj ĝuste por esperantistoj, skribas la rusa novaĵ-servo Esperanto novosti, kies artikolon ni republikigas en Esperanto.
Amikumu de Redakcio — Laste modifita: 2007-02-01 22:11
"Ĉu vi ŝatus trovi interesajn esperantistojn apud vi? ... aŭ vidi la mondon per aliaj okuloj? Nun vi povas fari tion per la unua interkona retejo en Esperanto, Amikumu! Fote kaj skribe esprimu vin kaj influu la mondon, la sola limo estas via imago", asertas la kreintoj de ĉi tiu interkona retejo, la unua en Esperanto.
UEA revas pri Nobel-premio, norvegoj kontraŭas de Redakcio — Laste modifita: 2007-02-10 10:39
Universala Esperanto-Asocio en la jaro 2008 festos sian centjariĝon, kaj esperas ricevi la Nobel-premion pri paco kiel naskiĝtagan donacon. Cele al tio, jam printempe 2006 la estraro de UEA decidis relanĉi la malnovan kampanjon por kandidatigi UEA-n ĉe la norvega Nobel-komisiono. En 1910 la Nobel-komisiono serioze konsideris premii Ludovikon Zamenhof, kaj en 1988 UEA estis en la mallonga listo de kvin meritaj kandidatoj. La landa asocio de UEA en Norvegio, Norvega Esperanto-Ligo (NEL), tamen opinias, ke la ĝisnuna agado de UEA por monda paco neniel sufiĉas por ke la asocio estus serioze konsiderata. Tial NEL turnis sin al la komitato de UEA por oficiale malrekomendi la kandidatigan kampanjon. "Ni konsilas al UEA nuligi la kampanjon. Ni opinias ke pli valorus konkreta laboro por pli vasta uzado de Esperanto, ekzemple en nova porpaca aktiveco", skribas la estraro de NEL.
Prestiĝa gazeto en Israelo artikolas pri Esperanto de Redakcio — Laste modifita: 2007-02-10 14:38
Unu el la plej prestiĝaj israelaj gazetoj, Haaretz, en sia vendreda suplemento la 9-an de februaro publikigis artikolon pri Esperanto. La teksto estis ero en kvinpaĝa artikolaro pri internaciaj lingvoj nuntempe, kaj ŝajne rezultis el pli fruaj kontaktoj de Amri Wandel kun la gazeto, lige kun la nuligo de la Esperanto-redakcio de Pola Radio. Nenio tamen estas menciita pri la decembraj kontraŭjudaj eldiraĵoj de estrarano de Pola Radio. Ni publikigas la tutan tekston de la artikolo en esperanta traduko.
Francoj volas plifrancigi EU-n de Redakcio — Laste modifita: 2007-02-17 09:59
Eŭropanoj volus havi komunan lingvon - la anglan, aŭ eventuale Esperanton, ĉiukaze ne la francan. Tion montras resumo pri la diskuto en la civitanaj retforumoj de Eŭropa Unio, publikigita de EU mem, kaj ĵus malkovrita de esperantistaj forumanoj. Samtempe francaj politikistoj lanĉis kampanjon por igi ĝuste la francan la ĉefa oficiala lingvo de EU. Laŭ la pintaj politikistoj, la aliĝo de ĉiam novaj landoj al la unio igas la lingvan situacion ĉiam pli kaosa, kaj la racia solvo estus elekti la francan kiel la kernan komunan lingvon. "Ne surprizas min nova iniciativeto por iel subteni la francan. Tio okazas post ĉiu pligrandiĝo, ĉar la francoj timas la angliĝon de novaj funkciuloj kaj EP-anoj, kiuj nur malfacile paroletas iom da angla, krom la nacia lingvo", komentas la konata brusela ĵurnalisto Dafydd ab Iago.
Esperantista aventurulo rezignis pri monda piedirado de Redakcio — Laste modifita: 2007-02-10 14:38
La itala esperantisto Marino Curnis fluge revenis el Irano al Italio, post malsukcesaj provoj ricevi vizon por marŝado tra centr-aziaj landoj cele al Japanio. La vojaĝo de Marino Curnis komenciĝis el Italio en januaro 2006. Li marŝis pli ol 6.000 kilometrojn tra naŭ landoj, sed devis fine rezigni pri sia plano marŝi ĝis Japanio kaj reen, ĉar li ne ricevis la bezonatajn vizojn.
Esperanto prezentota en Jerusalema librofoiro de Redakcio — Laste modifita: 2007-02-13 10:39
Ĉiun duan jaron okazas en Jerusalemo internacia librofoiro, alloganta milojn da vizitantoj. Ĉi-jare, Esperanto-Ligo en Israelo luis budon en la foiro por prezenti Esperanton kaj ties kulturon dum la tuta semajno, de la 18-a ĝis la 23 de februaro.
ILEI kaj UEA ĉe interregistara forumo de Redakcio — Laste modifita: 2007-02-22 13:42
En la dua semajno de februaro Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kaj UEA estis reprezentitaj en interregistara forumo organizita de la Konsilio de Eŭropo en Strasburgo. La temo de la forumo estis la Komuna Eŭropa Referenckadro pri lingvoinstruado kaj lingva taksado. Ĝuste pri tiu temo ILEI kaj UEA antaŭ kelkaj semajnoj publikigis novan normigan broŝuron.
EU-reguloj nuligas Civitan "establon" en Svedio de Redakcio — Laste modifita: 2007-02-25 13:10
La sola organiza apogpunkto de la Esperanta Civito en norda Eŭropo ĝis nun situis en Lesjöfors, en la manĝejo de la Esperanto-domo en Lesjöfors, en maldense loĝata parto de meza Svedio. La manĝejo kun la kvazaŭ-esperanta nomo Bon' Apetit' aliĝis al la Esperanta Civito en la jaro 2003. La 21-an de februaro 2007 Esperantogården anoncis, ke la manĝejo estos fermita pro la reguloj de Eŭropa Unio rilate manĝaĵ-higienon.
Gepatra lingvo dividas esperantistojn de Redakcio — Laste modifita: 2007-02-26 08:50
Okaze de la Tago de la Gepatra Lingvo la 21-an de februaro UEA disvastigis ampleksan deklaron de sia prezidanto Renato Corsetti. En sia deklaro Renato Corsetti akcentas la gravecon de kultura kaj lingva diverseco kaj la tiurilatajn avantaĝojn de Esperanto. "La parolantoj de Esperanto scias pri lingvaj rajtoj, kaj ilia agado celas protekti tiujn rajtojn ĉie en la mondo rilate al ĉiuj lingvoj, grandaj kaj malgrandaj", li skribis. En la diskutejo de la komitato de UEA la deklaro estis kritikata pro ĝia "tro konspir-teoria sinteno" al anglalingvaj amaskomunikiloj.
Gary Mickle: "UEA ne parolu nome de ĉiuj" de Redakcio — Laste modifita: 2007-02-26 08:51
Ne ĉiuj parolantoj de Esperanto apartenas al "Esperanto-sekto, en kiu ĉiuj unuanime pensas pri gepatraj lingvoj, lingvaj rajtoj aŭ iu ajn alia temo", skribas Gary Mickle en sia debat-artikolo pri la deklaro de Renato Corsetti okaze de la Tago de la Gepatra Lingvo. La deklaro forte iritis nian aŭtoron, kiu atentigas, ke Esperanto estas lingvo, ne ideologio. "Fakte, Esperanto ne celas ion ajn. Estas ĝiaj parolantoj, kiuj celas atingi aŭ ne atingi ion per ĝi", li skribas.
Israela ĵurnalo menciis Liberan Folion de Redakcio — Laste modifita: 2007-02-25 21:39
La legantoj de la prestiĝa israela gazeto Haaretz povis vendrede informiĝi pri la ekzisto de Libera Folio. Ni publikigas tradukon de la koncerna teksto.
Dek jaroj sen Lena de Redakcio — Laste modifita: 2007-02-27 12:44
Antaŭ dek jaroj en Moskvo post turmenta malsano forpasis Lena Lebedeva. Ŝi naskiĝis en 1965, estis esperantisto ekde 1981, kaj dum jaroj ŝi estis unu el la ĉefaj motoroj de la junulara Esperanto-movado en Sovetio kaj Rusio. Ŝi estis ankaŭ estrarano de TEJO kaj kunorganizis multajn Esperanto-renkontiĝojn, interalie la Internacian Junularan Kongreson en Sankt-Peterburgo (1995). Sen Lena ne okazus en 1994 "La Granda Trajnvojaĝo" el Moskvo, tra Siberio, al la IJK en Koreio. Ŝi estis la edzino de Andrej Ananjin. "Tiuj, kiuj ne memoras ŝin, simple ne havis feliĉon bone koni ŝin", skribas Grigorij Arosev memore al Lena.
Post Ido kaj iĉo furoras naismo de Redakcio — Laste modifita: 2007-03-01 23:06
De pli ol cent jaroj multaj esperantistoj estas obseditaj de la ideo pri lingvaj reformoj - eble ne mirinde, ĉar Esperanto en si mem estas grandioza lingva reformo. De 1891 ĝis 1894 la gazeto "Esperantisto" estis plena de diversaj reformprovoj. En 1894 Zamenhof mem, premate de multflankaj postuloj, publikigis reformproponon, kiu estis malakceptita per voĉdono. Kontraŭ reformoj voĉdonis ankaŭ Louis de Beaufront, kiu poste iĝis la ĉefa gvidanto de la Ido-movado. Post la Ido-krizo la reformemo de la Esperantistoj iom mildiĝis, sed tute ne malaperis. Post la ŝajne mortinta riismo, nun furoras naismo.
Neniu UK en Moskvo 2009 de Redakcio — Laste modifita: 2007-03-04 11:30
Sojle de la Rusia Esperanto-Kongreso, okazonta en Tiĥvin ekde la 6-a de marto, Rusia Esperanto-Unio diskonigis informon pri entuziasma subteno de la Moskva urba registaro al la propono okazigi la Universalan Kongreson de Esperanto de la jubilea jaro 2009 en Moskvo. Formala invito al UEA kongresi en Moskvo laŭplane estos preparita dum la Rusia Esperanto-Kongreso. Tamen laŭ la ĝenerala direktoro de UEA en la praktiko estas jam tro malfrue fari inviton por la jaro 2009. Tial la jubilea kongreso preskaŭ certe okazos en unu el kvar proponataj polaj urboj.
Komitatanoj de UEA elektitaj sen voĉdono de Redakcio — Laste modifita: 2007-03-04 12:18
Pro malgranda interesiĝo pri la posteno, ne necesis voĉdono pri komitatanoj B de UEA. Nur kvin kandidatoj sin anoncis por la elektado de komitatanoj B, kiuj reprezentas la individuajn membrojn en la supera organo de UEA. Povis esti elektitaj sep komitatanoj B. Ĉar estis malpli da kandidatoj ol postenoj, la kvin kandidatoj estas aŭtomate elektitaj kaj poŝta voĉdonado de membroj ne estas bezonata.
Corsetti: "Elekto sen elekto estas normala" de Redakcio — Laste modifita: 2007-03-13 21:19
Laŭ Renato Corsetti, la prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, estas tute normale, ke B-komitatanoj de UEA ĉi-jare pro manko de interesiĝo estis elektitaj sen voĉdono. Aliaj aktivuloj ne samopinias. "Mi opinias ke tio estas simpla skandalo, kvankam permesita skandalo kaj tolerata de la membraro", komentas Edvige Tantin-Ackermann, membro de la elekta komisiono de UEA. Ŝi proponas, ke estonte nur komitatanoj vere elektitaj de la individuaj membroj rajtu iĝi estraranoj. Renato Corsetti siavice proponas, ke la Centra Oficejo de UEA estu movita al Brazilo por pliigi la aktivecon de la membroj. "Ni tamen devas agnoski ke la movado en Eŭropo ne plu estas la iama movado", li diras.
Edvige Tantin-Ackermann de zope — Laste modifita: 2007-03-04 12:06
Esperanto en la Internacia Libro-foiro en Jerusalemo de Redakcio — Laste modifita: 2007-03-10 19:41
La internacia lingvo partoprenis en la 23-a Internacia Libro-Foiro en Jerusalemo. Esperanto-Ligo en Israelo luis grandan budon kie estis eksponitaj centoj da Esperanto-libroj, gazetoj kaj kompaktdiskoj, scienca kaj faka literaturo, turismaĵoj, vortaroj kaj lernolibroj.
Lingvaj festivaloj debatigas en Rusio de Redakcio — Laste modifita: 2007-03-13 20:45
Komence de marto okazis du esperantistaj Lingvaj Festivaloj en Rusio. Lige kun tio ekflamis debato pri la utilo de tiaj festivaloj en la diskutejo de Rusia Esperanto-Unio. Lingvaj Festivaloj celas en interesa kaj amuza maniero informi la publikon pri diversaj lingvoj, interalie Esperanto, kaj estas ofte aranĝataj de esperantistoj en diversaj landoj. La unua konata esperantista Lingva Festivalo estis aranĝita en Tuluzo en Francio en 1987. Dimanĉe la 4-an de marto okazis la unua Lingva Festivalo en Sankt-Peterburgo en Rusio. Alia Lingva Festivalo estis planata por la landa Esperanto-kongreso, nun okazanta en la urbo Tiĥvin.
Andrej Grigorjevskij plu prezidos REU de Redakcio — Laste modifita: 2007-03-12 12:39
La 8-an de marto, dum la Rusia Esperanto-Kongreso en Tiĥvin, Andrej Grigorjevskij estis reelektita kiel la prezidanto de Rusia Esperanto-Unio.
Lingvaj Festivaloj de Redakcio — Laste modifita: 2007-03-10 09:30
Lingva Festivalo estas festo de lingvoj, festo de internacia komunikado, kie ĉiuj lingvoj kaj popoloj estas egalaj kaj respektindaj. La festivaloj celas konatigi partoprenantojn kun la unikeco kaj diverseco de lingvoj en la mondo kaj pere de tio stimuli intereson al lernado de lingvoj.
La angla venkis de Redakcio — Laste modifita: 2007-03-12 10:51
Post tutlanda telefona baloto, en kiu estis donitaj pli ol du milionoj da voĉoj, anglalingva kanto denove estis elektita por reprezenti Svedion en la ĉiujara eŭropa kantkonkurso de Eurovision. La kanto kun la nomo The Worrying Kind fakte estas tre bona, kaj se mi voĉdonus, mi supozeble subtenus ĝin. Aliflanke, la preskaŭ kompleta angliĝo de tiu kantkonkursa scenejo en Svedio estas pripensinda fenomeno. El la dek kantoj kiuj partoprenis la svedan finalon la 10-an de marto, ses estis anglalingvaj. La kvin pintajn lokojn en la konkurso kaptis anglalingvaj kantoj. Kompreneble la sukcesoj de la diversaj kantoj ne estis difinitaj nur de la lingvo, sed estas evidente, ke la angla lingvo gajnas terenon. Des pli klara tio estas, kiam oni konsideras, ke la gajninta grupo, The Ark, estas konata, profesia sveda rok-bando, kiu ĉiam kantas en la angla.
Aŭtomata tradukado al Esperanto preparata en Katalunio de Redakcio — Laste modifita: 2007-03-11 13:37
En Katalunio estas ekpreparata profesi-nivelaj komputilaj programoj por aŭtomata tradukado el la kataluna kaj hispana al Esperanto. Sub la kunordigo de profesoro Núria Bel kaj kun la helpo de Kataluna Esperanto-Asocio, skipo de lingvistoj dediĉos dek monatojn al la tasko. En Katalunio aŭtomata tradukado estas tre progresinta fako, interalie pro la bezonoj de dulingve aperantaj ĵurnaloj.
La elekta komisiono ne volas raporti de Redakcio — Laste modifita: 2007-03-13 07:18
[4.2.2004] Laŭ la elekta regularo de UEA, la elekta komisiono devis raporti pri la serĉado de novaj estraranoj plej laste la 24-an de januaro 2004. Tamen ĝis nun nenia raporto estis dissendita. Eĉ pli, laŭ Edvige Tantin Ackermann la komisiono nun ne intencas raporti, ĉar ĝi ne havas ion por diri. "Mi kaj la tuta elekto-komisiono estas senpovaj", diras Ackermann, kiu plendas, ke mankas kompetentaj dezirantoj estraraniĝi.
La elekta komisiono rifuzas raporti de Redakcio — Laste modifita: 2007-03-17 08:52
La elekta jaro por UEA komenciĝas malbone. Por la elekto de sep B-komitatanoj aperis nur kvin kandidatoj, kiuj sekve estis elektitaj sen baloto. Komence de februaro la elekta komisiono devis raporti al la komitato pri kandidatoj por la nova estraro de UEA, interalie pri eventuala kandidato por prezidanteco. Pli ol monaton post la limdato difinita de la regularo de UEA, la raporto daŭre ne ekzistas. Edvige Tantin Ackermann, kiu gvidas la laboron de la elekta komisiono, ne volas klarigi al Libera Folio, kial la komisiono malobservas la elektan regularon, aŭ kiam la jam malfruanta raporto pretos: "Mi ne devas al vi motivigi kialojn kaj kiamojn." Ŝi asertas, ke la laboro de la komisiono tamen bone progresas, kaj ke ĉi-jare estas pli facile trovi kandidatojn ol pasintfoje.
Komitatano Z pri elektoj 2007 de Redakcio — Laste modifita: 2007-03-13 21:05
"Kiu ne memoras, ke antaŭ tri jaroj estis elektoj en UEA, tiu ne divenas, ke ĉi-jare ili denove okazos. Rara antaŭsigno pri ili estis la novjara mesaĝo de prezidanto Renato Corsetti, kiu anoncis ĝin esti lia lasta. Cetere la movada gazetaro kaj retlistoj prisilentas la aferon. Eĉ klaĉoj ne estas. Ke ankaŭ la revuo Esperanto silentas, estas jam praktiko, kvankam ĝuste ĝi devus esti la ĉefa instiganto de 'elekta etoso', esprimo, kiun Osmo Buller iam vartis sed kiun eĉ li nun evitas. Anemio, apatio, pasiveco ĉie", skribas Komitatano Z en "La Ondo de Esperanto".
Rusio invitas UK-n por 2009, sed ne nur de Redakcio — Laste modifita: 2007-03-29 07:22
Rusia Esperanto-Unio dum sia kongreso en Tiĥvin komence de marto decidis inviti Universalan Kongreson al Rusio. Se ne eblos ke la kongreso okazu en 2009, la invito validas ankaŭ por postaj jaroj, rakontas la prezidanto de REU, Andrej Grigorjevskij.
Esperanto ricevis Michelin-stelon de Redakcio — Laste modifita: 2007-03-29 22:21
La relative nova Stokholma restoracio kun la nomo Esperanto ricevis unu stelon en la prestiĝa restoracia gvidlibro Michelin. La stelo tamen ne estas verda. Nun estas en Svedio naŭ restoracioj kiuj havas unu stelon de Michelin, kaj nur unu restoracio kun du steloj. La posedantoj de restoracio Esperanto ne estas konataj kiel esperantistoj, sed ŝajne elektis la nomon pro ĝia ekzoteco. En la mondo ekzistas multaj aliaj restoracioj kun la sama nomo, ekzemple en Argentino, Aŭstralio, Belgio, Britio, Rumanio, Rusio kaj Usono.
Esperantistoj manifestaciis por la okcitana de Redakcio — Laste modifita: 2007-03-25 09:43
Katalunaj esperantistoj partoprenis en la manifestacio por la okcitana lingvo organizita de la Instituto pri Okcitanaj Studoj kaj aliaj kvin okcitanaj kulturaj asocioj en Besièrs (suda Francio, france Béziers) la 17-an de marto. La manifestacio kunigis 20 000 homojn por postuli la rajtojn de la okcitanoj uzi sian lingvon. La iniciato estas daŭrigo de la unua tut-landa amasiĝo por la okcitana lingvo, okazinta la 22an de oktobro 2005, kiam pli ol 12 000 homoj surstrate pledis por la okcitana, por ĝia oficiala agnosko kaj por kontraŭstari la malhelpojn, por ke ĝi estu instruata en la lernejoj kaj uzata en la amaskomunikiloj.
Printempa renkontiĝo de Kataluna Esperanto-Junularo de 2007-05-04 02:45 ĝis 2007-05-07 01:45) Vallgorguina, Hispanio,de Redakcio
Kataluna Esperanto-Junularo organizas ĉi-jare sian 4-an printempan renkontiĝon en urbeto Vallgorguina la 4-an, 5-an kaj 6-an de majo, en gastejo ĉirkaŭita de kverka arbaro meze de natura parko. Kiel ĉiujare ni celas renkontiĝi kiel eble multaj esperantistoj kaj kunigi la novajn esperanto-lernantojn kaj interesitojn en renkontiĝo kie ni interkonatiĝos, lernos aŭ plibonigos la lingvon, partoprenos kursojn; prelegojn, debatojn, ekskursojn kaj atelierojn, konos la plej interesajn iniciatojn de la esperanto-movado, sportumos, drinkos, ludos, kantos kaj diboĉos.
Meksika landa asocio de UEA riskas sian statuson de Redakcio — Laste modifita: 2007-03-29 07:21
Meksika Esperanto-Federacio riskas perdi sian statuson kiel aliĝinta landa asocio de UEA pro membromanko. Pasintjare MEF pagis kotizojn por nur du aligitaj membroj. La freŝa membrostatistiko de UEA montras ankaŭ, ke post tri jaroj de kresko, en 2006 la membrokvanto de UEA denove iom ŝrumpis. La kvanto de individuaj membroj falis nur marĝene, de 6.107 en 2005 al 6.066 en 2006, kaj tiel daŭre restis super ses mil.
UEA-membroj 2006 de zope — Laste modifita: 2007-03-22 10:59
Neniu volas inviti IJK-n 2008 de Redakcio — Laste modifita: 2007-03-29 21:12
Antaŭ pli ol tri monatoj pasis la limdato por inviti Internacian Junularan Kongreson por la jaro 2008, sed ĝis nun TEJO ne ricevis oficialan inviton de eĉ unu el siaj landaj sekcioj. La problemo de la venontjara IJK estos unu el la ĉefaj punktoj sur la tagordo de la TEJO-estraro, kiam ĝi la 31-an de marto kunsidos en Roterdamo. En 2007 la Universala Kongreso okazos en Japanio, kaj la IJK unuafoje en Vjetnamio. En 2008 UEA festos sian centjariĝon kaj la jubilea kongreso okazos en Roterdamo. Laŭ la originaj planoj ankaŭ la IJK devis okazi en Nederlando, sed la landa sekcio de TEJO tie apenaŭ funkcias.
david-emil wickström de zope — Laste modifita: 2007-03-25 09:50
David-Emil Wickström
62-a regiona staĝo de Esperanto de 2007-10-19 12:15 ĝis 2007-10-21 20:15) Saâles, Francio,de Redakcio
La klubo de Strasburgo preparas tre diversan kaj riĉan programon okaze de tiu nova franc-germana amika renkontiĝo: kursoj, ekzamensesio por dezirantoj, vizito al bierfarejo, ekskurso al kastelo, frandado de lokaj produktoj, speciala programo por familioj, promenado en la arbaro, kinejo en Esperanto, libroservo kaj surprizaj spektakloj.
Raportu mem en Libera Folio de Redakcio — Laste modifita: 2013-02-17 16:42
Se vi membriĝis en Libera Folio, vi povas mem verki novaĵetojn kaj proponi ilin por publikigo.
Esperanta retbutiko sekvas rusiajn leĝojn de Redakcio — Laste modifita: 2007-04-04 21:48
Inter la multaj rusiaj retejoj, kiuj vendas muzikon en mp3-formo kontraŭ tre malaltaj prezoj, nun aperis ankaŭ esperantlingva variaĵo kun la nomo Sentero. Sentero vendas mp3-dosierojn de tutmonde furoraj kantoj por po 25 usonaj cendoj. El tio la rajt-posedanto povos ricevi malpli ol 2 cendojn. Eksterlandaj rajt-posedantoj dum pluraj jaroj akuzas tiajn retejojn pri piratado, kaj lige kun la aliĝo de Rusio al la Monda Komerc-Organizaĵo (WTO) la rusia registaro nun provas striktigi la regulojn. Ĵus komenciĝis jura proceso kontraŭ la direktoro de la plej konata rusia muzik-retejo, AllofMp3.com. La esperantista respondeculo de Sentero tamen refutas akuzojn pri pirateco. "Ni, kiel rusia firmao, agas el teritorio de Rusio kaj laŭ la rusiaj leĝoj", diras Aleksej Kletsel. Al esperantistaj muzikistoj li promesas duoblan pagon: 3,75 cendojn por unu elŝutita kanto. Laŭ Floréal Martorell de Vinilkosmo tiu pago neniel povos kovri la produktkostojn de la muziko.
Kletsel de zope — Laste modifita: 2007-03-28 20:36
Aleksej Kletsel
Konferenco pri la rolo de Esperanto en Rusiaj edukejoj de Redakcio — Laste modifita: 2007-04-05 12:57
La 13-an de aprilo sub la egido de la socia organizaĵo "Rusia Akademio pri Klerigo" en Moskvo okazos konferenco kun la titolo "Propedeŭtika rolo de Esperanto en lernado de fremdaj lingvoj". La intertraktadoj de rusiaj esperantistoj kun la registaro de Moskvo pri eventuala Universala Kongreso en Rusio akcelis la aranĝon, kiun aktive partoprenas la ministerio pri klerigo kaj scienco.
floreal de zope — Laste modifita: 2007-03-28 22:20
Floréal Martorell
Carsten Mischke de zope — Laste modifita: 2007-04-04 21:49
TEJO denove strebas al sendependo de Redakcio — Laste modifita: 2007-04-08 21:54
En sia printempa kunsido la estraro de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) post kelkjara paŭzo denove entreprenas paŝojn direkte al "jura sendependeco". Tiu termino lastfoje estis populara antaŭ preskaŭ kvar jaroj, komence de la prezidant-periodo de Bertrand Hugon, sed poste ĝi estis silente enterigita. Jure TEJO estas parto de UEA, sed laŭ estraranoj de TEJO, la junulara asocio devas iĝi sendependa por povi ricevi pli da subvencioj. Decido pri la loko de Internacia Junulara Kongreso 2008 daŭre mankas, kaj TEJO sekretumas pri la ekzistantaj proponoj. Laŭ la fontoj de Libera Folio la kongreso okazos en Belgio.
Moskva gazeto: "Esperanto povos iĝi deviga studobjekto" de Redakcio — Laste modifita: 2007-04-05 16:14
La ĉiutaga Moskva gazeto Veĉernjaja Moskva (Vespera Moskvo) la 3-an de aprilo raportis pri la konferenco "Propedeŭtika rolo de Esperanto en lernado de fremdaj lingvoj", okazonta en Moskvo la 13-an de aprilo. La reta versio de la artikolo estas ornamita per Esperanto-flago. La titolo de la artikolo estas neatendite kaj senbaze frapa: "Studado de Esperanto iĝos deviga?". Ankaŭ aliaj asertoj en la teksto ŝajnas ne tute fidindaj. Ni publikigas tradukon de la kompleta artikolo.
IJK 2008 kredeble okazos en Mechelen, Belgio de Redakcio — Laste modifita: 2007-04-14 16:28
Laŭ informoj kiujn Libera Folio ricevis el fidindaj fontoj, la Internacia Junulara Kongreso en 2008 kredeble okazos en la urbo Mechelen en Belgio.
La papo bondeziris esperante de Redakcio — Laste modifita: 2007-04-15 18:02
La papo Benedikto la 16-a eldiris paskajn bondezirojn en Esperanto. Kiel la antaŭlasta inter multaj lingvoj, post la maoria kaj antaŭ la latina, aŭdiĝis la paskaj salutvortoj en Esperanto, kiam la papo en la paska dimanĉo la 8-an de aprilo 2007 post sia paska parolado bondeziris la aŭskultantojn en diversaj lingvoj. Ankaŭ ĉi-jare en la placo Sankta Petro en Vatikano ĉeestis grupo de esperantistoj, kiuj levis verdajn ŝildojn por montri la vorton Esperanto. La esperantaj ŝildoj plurfoje estis montritaj en la televida elsendo, kiu estis videbla en la tuta mondo.
resp107 de zope — Laste modifita: 2007-04-08 23:15
resp111 de zope — Laste modifita: 2007-04-08 23:16
resp112 de zope — Laste modifita: 2007-04-08 23:17
resp125 de zope — Laste modifita: 2007-04-08 23:17
resp126 de zope — Laste modifita: 2007-04-08 23:18
resp129 de zope — Laste modifita: 2007-04-08 23:19
resp131 de zope — Laste modifita: 2007-04-08 23:20
resp133 de zope — Laste modifita: 2007-04-08 23:20
resp136 de zope — Laste modifita: 2007-04-08 23:21
resp142 de zope — Laste modifita: 2007-04-08 23:22