Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Pola Radio elsendos ĉiutage 20 minutojn

Pola Radio elsendos ĉiutage 20 minutojn

de Redakcio Laste modifita: 2007-01-14 11:50
Lunde la 8-an de januaro estis dissendita la lasta ordinara elsendo de Pola Radio en Esperanto. La lasta elsendo okazis du tagojn pli frue ol atendite, sed jam la 9-an de januaro estis aŭdebla la unua novformata, podkasta elsendo. Laŭ informoj diskonigitaj en la lasta ordinara elsendo, ankaŭ la podkastaj programoj estos dissendataj ĉiutage. La unua podkasta elsendo estis 20-minuta, kaj laŭ la strukturo similis la antaŭajn elsendojn. Lige kun la lanĉo de la novformataj elsendoj estis malfermita ankaŭ nova esperantlingva retejo de Pola Radio. En la nova retejo mankas la riĉa arkiva materialo, kiu legeblis en la malnova adreso, kaj ĝenerale la nova retejo ne aspektas tute preta.

La unua novformata podkasta elsendo de Pola Radio en Esperanto komenciĝis kiel kutime, per polaj novaĵoj. La elsendon ĉefe prizorgis Gabi Kosiarska, sed partoprenis ankaŭ Barbara Pietrzak. Post la trarigardo de polaj novaĵoj oni povis aŭdi la tradician mardan programeron - trarigardon de Esperanto-gazetaro.

Gabi Kosiarska en la unua podkasta elsendo informis, ke la esperantlingvaj elsendoj daŭre estos aŭskulteblaj ankaŭ per la retejo WRN. Tamen en tiu retejo merkrede ne troveblis la esperantlingva elsendo, sed ial anstataŭe elsendo de la ukrainlingva servo de Pola Radio.

La plej oportuna maniero aŭskulti la novajn elsendojn ajnakaze estas la podkasta variaĵo, kiu jam ekde mardo senprobleme funkciis en la adreso http://www.polskieradio.pl/podcast/39/podcast.xml.

Podkasto estas relative nova maniero dissendi radiajn programojn tra la reto. Uzantoj abonas podkastojn per aparta programo, kiu aŭtomate serĉas novajn eldonojn de la elsendoj, kaj laŭdezire povas ankaŭ aŭtomate elŝuti ilin el la reto, tiel ke novaj programeroj senprokraste estos aŭskulteblaj en la komputilo aŭ transmeteblaj al porteblaj son-reproduktiloj, ofte nomataj mp3-ludiloj.

Popularaj programoj por aŭskulti podkastojn estas ekzemple Doppler (por Windows) kaj iTunes (por Macintosh kaj Windows). Por aŭskulti la podkaston necesas unue instali unu el tiuj programoj en sia komputilo, kaj poste tra la programo aboni la elsendon. Post tio novaj eldonoj de la elsendo aŭtomate aperos en la komputilo, kiam ili estos haveblaj.

La enhavo de la elsendoj de Pola Radio en Esperanto ŝajne ne ŝanĝiĝos draste, kvankam la nova Esperanto-redakcio konsistas el nur unu dungito, Gabi Kosiarska.

- Kvankam nia programo nun funkcias en la nova strukturo de Pola Radio, nome la direkcio de novaj amaskomunikiloj, kaj ne plu kadre de la poreksterlanda programo de Pola Radio, ĝia tasko restas senŝanĝa: informi vastskale esperantistan aŭskultantaron en la mondo pri Pollando kaj pri ĝiaj aferoj. Nia nova elsendo, kvankam premiere pretigata por la 17-a horo laŭ la mezeŭropa tempo, kiel ĝis nun, ekde hodiaŭ estas iom malpli longa, kaj daŭros ĉiutage nur dudek minutojn. Ni decidis tamen ne ŝanĝi ĝian teman kadron, diris Gabi Kosiarska en la unua novformata elsendo.

La retejo de Pola Radio en Esperanto reaperis, kun nova formo kaj nova adreso. La adreso de la nova esperantlingva retejo de Pola Radio estas www.polskieradio.pl/eo.

La nova retejo estas ankoraŭ preskaŭ malplena, kaj tute mankas tie la abundaj kvantoj de arkivaj tekstoj kaj sonoj, kiuj konsulteblis en la malaperinta retejo. La 10-an de januaro daŭre malplenis ankaŭ la sekcio "aŭskultu", kvankam jam funkciis la podkasta elsendo.

Kiam la malnova retejo de Pola Radio en Esperanto estis likvidita, malaperis ankaŭ la ligo al ĝi en la enirpaĝo de Radio Polonia. Intertempe reaperis tie la ligo al la nun ne funkcianta esperanta sekcio de la sonarkivo WRN, sed daŭre mankas samloke ligo al la nova, funkcianta esperantlingva retejo.

arkivita en:
jukkap
jukkap diras:
2007-01-10 09:44
Tamen en la cxefa pagxo de Pola radio www.polskieradio.pl aperas ligo al esperantlingva retejo sed kun pollingva teksto Audycje w języku esperanto. Ligoj al aliaj eksterlandaj redakcioj funkcias per flagetoj.


juh
juh diras:
2007-01-10 13:01
Mi sukcesis aboni http://www.polskieradio.pl/podcast/39/podcast.xml kun iTunes, sed la unusola elsendo ne estis trovebla.
kallekn
kallekn diras:
2007-01-10 13:58
Ŝajnas ke efektive estas iaj teknikaj problemoj pri la podkasto. Marde vespere mi senprobleme sukcesis elŝuti la unuan elsendon per iTunes en Mac. Nun iTunes montras, ke devus esti elŝutebla plia elsendo, same datita la 9-an de januaro, sed ne eblas ĝin elŝuti. Ni vidu, kio okazos post la 17-a horo laŭ la mezeŭropa horo, kiam devus aperi la merkreda elsendo.
kallekn
kallekn diras:
2007-01-10 20:10
La merkreda elsendo de Pola Radio en Esperanto aperis en la retejo iam inter la 18-a kaj 19-a horo laŭ la mezeŭropa tempo, kaj estis senprobleme elŝutebla. Ĉi-foje la elsendo estis ne 20-minuta, sed nur 17-minuta, kaj post polaj novaĵoj oni aŭdis informojn pri la pola socio.