Vi estas ĉi tie: Hejmo / kolofono

kolofono

de admin Laste modifita: 2013-10-13 21:26
Libera Folio estas sendependa movada bulteno, kiu aperas nur en la reto. La redakcio de Libera Folio strebas sobre kaj kritike prilumi aktualajn evoluojn en la Esperanto-movado. Libera Folio estis fondita de István Ertl kaj Kalle Kniivilä en aprilo 2003. Ĝin redaktas Kalle Kniivilä. Teknika respondeculo estas Jan-Ulrich Hasecke.

Se nenio alia estas indikita ĉe la koncerna artikolo, tekstoj el Libera Folio estas libere represeblaj, kondiĉe ke la fonto estas indikita.

Respondeca redaktoro: Kalle Kniivilä, Skyttelinjen 55, SE-226 49 Lund, Svedio. Telefono: +46-70-3780890.

La redakcio respondecas nur pri la enhavo de tekstoj afiŝitaj de la redakcio.

Por afiŝi vian propran tekston en la rubriko De legantoj sekvu ĉi tiujn instrukciojn.

La redakcio ne kontrolas la enhavon de komentoj kaj artikoloj afiŝitaj de legantoj anticipe, sed havas la rajton forigi tekstojn, kiuj estas grave ofendaj aŭ kalumniaj kontraŭ unuopaj personoj. Rasismaj aŭ alimaniere kontraŭleĝaj komentoj kaj tekstoj estas malpermesitaj.

Ligiloj al senrilataj retejoj estas konsiderataj spamo kaj povas esti forigitaj senaverte. Estas malpermesite aperigi en Libera Folio retpoŝtajn adresojn aŭ aliajn privatajn informojn de aliaj personoj sen ties konsento.

Legantoj kiuj ripete malobservas admonojn de la redakcio perdos sian rajton afiŝi komentojn kaj artikolojn en Libera Folio. Se vi trovas, ke iu komento aŭ alia teksto en Libera Folio konsistigas malobservon de la reguloj, bonvolu ne respondi al ĝi publike, sed kontaktu la redakcion.

Retpoŝta adreso de la redakcio: redakcio heliko liberafolio punkto org

Spamo-protekto: bonvolu skribi "@" anstataŭ "heliko" kaj "." anstataŭ "punkto". Aŭ uzu ĉi tiun formularon.