Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Duolingo: La dua Esperanto-kurso

Duolingo: La dua Esperanto-kurso

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2016-11-24 06:19

Antaŭ nelonge la populara lingvoinstrua retejo Duolingo publikigis sian duan kurson de Esperanto. Ĝi instruas la internacian lingvon al hispanlingvanoj. Lucas Cerante, unu el la kunkreintoj de la kurso, rakontis pri ĝi en la ĵus presita jarfina kajero de La Ondo de Esperanto. Ĉi tiu artikolo de la argentina aktivulo nun estas legebla ankaŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/2016/11/duolingo-2/