Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Esperanto en Kaliningrado: ne nur gazeto, libroj kaj novajretejo

Esperanto en Kaliningrado: ne nur gazeto, libroj kaj novajretejo

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2016-11-12 19:17

Danke al la agado de Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov, Kaliningrado estas konata en Esperantujo precipe pro la gazeto “La Ondo de Esperanto”, libroj de la eldonejo “Sezonoj” kaj informado en la novaĵretejo “La Balta Ondo”. Tamen Halina kaj Korĵenkov, kiuj baldaŭ festos la 30-jariĝon de sia geedzeco, okupiĝas ankaŭ pri aliaj Esperanto-agadoj. En la tri plej freŝaj artikoloj, aperintaj ĉi-semajne en la “La Balta Ondo”, oni povas legi pri la ampleksiĝo de la kolekto “Originala beletro” en la biblioteko BibLO (jam 360 beletraj libroj verkitaj en Esperanto), pri ĉi-jara literatura konkurso “Liro-2016”, kaj pri la ĵusa disponebligo de ĉiuj programoj (entute 39) de “Radio Esperanto”.

Legu pli detale en La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/