Vi estas ĉi tie: Hejmo / subtenu

subtenu

de Redakcio Laste modifita: 2013-08-31 11:27
Libera Folio estas sendependa movada bulteno, kiu aperas nur en la reto. Ĝin redaktas kaj administras volontuloj, sed la serviloj kaj la retadreso kostas monon. Se vi opinias nian laboron valora, eble vi volas helpi pagi tiujn kostojn?

MonbiletoVi povas subteni la funkciadon de Libera Folio, ĝirante monon al nia uea-konto lifo-f. Por ĝiri monon, skribu al la librotena fako ĉe UEA kaj indiku, kiom da mono vi volas kontribui. Ankaŭ tute malgrandaj kontribuoj estas tre bonvenaj. Ni regule publikigas la nomojn de la donacintoj en ĉi tiu paĝo. La ĝisnunaj kontribuoj grave helpis pagi la kostojn de la serviloj, kiujn Libera Folio bezonas por funkcii, kaj ankaŭ financis iujn programadajn laborojn, kiam ni ne sukcesis solvi ĉion per volontulaj fortoj.

Se vi ne havas monon ĉe UEA, vi povas transpagi uzante la rimedojn priskribitajn en la retpaĝo de UEA. Eblas facile pagi ekzemple per kreditkarto. Ne forgesu indiki, ke vi volas kontribui al Libera Folio! Se vi pagas per kreditkarto, indiku vian intencon subteni Liberan Folion en la kvadrateto "notoj"

 

La lastaj dek kontribuoj:

  • 130831 Lilia Fabretto 20 eŭroj
  • 130308 Jader Rodrigues da Silva 95,24 eŭroj
  • 130220 B.Nordlöf 10,00 eŭroj
  • 130218 Roland Larsson 10,00 eŭroj
  • 121029 V.Normantas 50,00 eŭroj
  • 120827 J. Sunekær, 10,00 eŭroj
  • 120815 P. Dubourg 15,00 eŭroj
  • 120604 Anonima (Hispanio) 30,00 eŭroj
  • 120602 O. Raola 20,00 eŭroj

 

Dankon al la donacintoj!

Lu
Lu diras:
2009-07-05 20:52
Eble konsideru aldone meti varbadon sur la paĝojn de Libera Folio - ekzemple pri libroj, (paperaj) gazetoj, renkontiĝoj ktp. Laŭ mi tio povas unuflanke enspezigi iomete da mono, aliflanke ĝi estas ankaŭ servo al la legantoj; se varbado ne estas truda, sed afable informa, ĝi estas laŭ mi agrabla por la vizitantoj. Iusence ĝi estas paŝo al "normaliĝo de Esperantujo", similiĝo al naciaj merkatoj. (Nuntempe la stato de varbado en Esperantujo estas iom nekutima - en Monato oni privarbas la eldonaĵojn de FEL, en la revuo Esperanto ĉefe tiujn de UEA kaj en La Ondo de Esperanto tiujn de Sezonoj, do ĉiam preskaŭ nur la proprajn. Libera Folio estas neligita al eldonejo aŭ organizanto de renkontiĝoj kaj povas tial suriri novan terenon.

Konsideru ŝanĝi la vicon de la donacintoj kun la plej aktuala supre.
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2009-07-06 16:44
Varbado? Eble vi pensas pri reklamo (germane "Werbung").
redakcio
redakcio diras:
2012-06-02 18:25
Ni nun ŝanĝis la ordon laŭ la propono de Lu, tiel ke la plej freŝa kontribuo aperas plej supre.

Rilate reklamon en Libera Folio - ni konsideros tion, se iu proponos reklamon. Ĝis nun tio ne okazis.
Enotero
Enotero diras:
2013-03-09 10:43
Ĉu ne indus, per diversaj rimedoj, reklami pri subtenebleco al LF?
Terure vidi, kiom malmulte da homoj partoprenis dum la lastaj monatoj...
Redakcio
Redakcio diras:
2013-03-09 16:10
Mi nun aldonis tri lastatempajn donacojn laŭ freŝa konteltiro. Dankon al ĉiuj!
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2015-06-09 08:33
Ĉu vere ekde 2013-08-31 ne plu alvenis donacoj?
Estus afable mencii la lastatempajn donacantojn, se poste iu donacis.
Kaj eble indas proponi pli facilajn kaj rapidajn ĝiromanierojn - ĉu ne ekzistas aferoj kiel PayPal kaj Flattr?