Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Ĵurnalisto ĉe la Pola Radio maldungita

Ĵurnalisto ĉe la Pola Radio maldungita

de Redakcio Laste modifita: 2006-11-18 13:27
Marde la 14-an de novembro Wojciech Usakiewicz, ĵurnalisto ĉe la Esperanto-redakcio de Pola Radio, ricevis informon ke li estos maldungita. La maldunga letero referencis al decido pri malfondo de la Esperanto-redakcio. Ankaŭ la oficiala dokumento pri la malfondo de la redakcio estis voĉlegita al li, sed malgraŭ lia peto oni ne donis ĝin al li en skriba formo, ĉar "temas pri interna dokumento de la radio". Tiun decidon la estraro de la Pola Radio laŭ la maldunga dokumento faris jam la 26-an de oktobro. Ĝis nun la decido pri la malfondo ne estis oficiale konigita al la ĵurnalistoj de la Esperanto-redakcio.

Vespere la 14-an de novembro la ĵurnalistoj eksciis, ke la decido pri la malfondo de la Esperantaj elsendoj jam estas afiŝata en la retejo de la estraro. La dato de la efektivigo de la decido ne estas menciata, sed laŭ la sama decido estas malfondota ankaŭ la Centro pri la historio de la pola radiofonio.

La Esperanto-redakcio nun atendas, ke maldunga dokumento baldaŭ estos legita ankaŭ al alia juna ĵurnalisto ĉe la Esperanto-redakcio, Gabriela Kosiarska. La ĉefo de la Esperanto-redakcio, Barbara Pietrzak, jam proksimiĝas al pensia aĝo.

En Esperantujo Wojciech (Wojtek) Usakiewicz aktivas de pli ol kvarona jarcento. Li tradukis al la pola lingvo interalie la krimromanon Kazinski venas tro malfrue de Deck Dorval kaj kunlaboris en publikigo de partoj de La Infana Raso de William Auld en la pola. Li ankaŭ verkis multajn literaturajn kaj sociologiajn eseojn en Esperanto. Li ĉefe vivtenas sin kiel libera tradukisto de vojaĝaj gvidlibroj kaj populara literaturo el la angla al la pola.

Wojciech Usakiewicz estas konata ankaŭ inter la ŝatantoj de la krucvorta tabloludo skrablo. Li verkis la unuan libron pri skrablo en la pola, li gajnis la anglalingvan ĉampionecon pri la ludo en Pollando en 2003, kaj partoprenis ankaŭ la mondĉampionecan konkurson, en kiu oni ludas angle. Pri skrablo li rakontis en intervjuo al la anglalingva gazeto Warsaw Voice kaj iom ankaŭ en La Ondo de Esperanto.

En la Esperanto-redakcio de la Pola Radio Wojciech Usakiewicz ĝis nun havis kontrakton de ekstera kunlaboranto. Li respondecis pri la ĉiusemajnaj trarigardoj de la Esperanto-gazetaro, sed la ĉi-semajnan trarigardon la 14-an de novembro voĉlegis Barbara Pietrzak, la estro de la redakcio.

La antaŭan trarigardon, elsenditan la 7-an de novembro, Wojtek Usakiewicz preparis mem, kaj li komencis ĝin per la vortoj: "Ĉiu ĵurnalisto scias, kiom valoras en lia laboro reagoj de legantoj aŭ kiel en nia kazo - de aŭskultantoj."

arkivita en: