Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Esperanto-redakcio de Pola Radio likvidita en la reto

Esperanto-redakcio de Pola Radio likvidita en la reto

de Redakcio Laste modifita: 2006-12-31 17:34
Lunde la 18-an de decembro malaperis el interreto la retpaĝo de la Esperanto-redakcio de Pola Radio. Malaperis ankaŭ la indiko pri la ekzisto de Esperanto-redakcio en la ĉefa paĝo de Radio Polonia, la eksterland-servo de Pola Radio. Kelkajn minutojn poste estis aldone forviŝita la ligo al la arkivo de sondosieroj, kie eblis aŭskulti la esperantlingvajn elsendojn de la pasinta semajno.

Ankoraŭ lunde matene estis videbla la retpaĝo de la Esperanto-redakcio, kun la ĉefa novaĵo "Esperantlingvaj elsendoj ne malaperos". Tamen posttagmeze malaperis la retpaĝo mem, anstataŭ ĝi legeblas nur pollingva klarigo, ke la paĝo ne ekzistas, kaj ke la adreso eble estas erara.

Kvankam la ĉefpaĝo de la Esperanto-redakcio en la paĝaro de Pola Radio estis forviŝita, ankoraŭ lunde posttagmeze restis en la sistemo la unuopaj paĝoj. Tamen trovi ilin eblis nur, se oni jam havis la ekzaktan adreson, ĉar ĉiuj ligoj al la Esperanto-paĝoj malaperis el la ĉefpaĝoj de Pola Radio, ekzemple la paĝo de Radio Polonia, kie ili antaŭe videblis.

Kvankam la esperantlingvaj elsendoj daŭros almenaŭ ĝis la jarŝanĝo, oni tiel grave malfaciligas ilian aŭskultadon tra la reto - ja malaperis la retpaĝo de la Esperanto-redakcio, tra kiu eblis aliri la retan arkivon. La arkivo mem almenaŭ lunde vespere tamen plu ekzistis, kaj ĝin eblis atingi pere de la iom kompilika adreso http://www.polskieradio.pl/polonia/audio.asp?rId=11.

Tra tiu arkiva paĝo ankoraŭ lunde vespere eblis ankaŭ atingi aliajn paĝojn kun tekstoj kaj sondosieroj de elektitaj intervjuoj kaj aliaj programeroj. Post du tagoj revenis en la enirpaĝon de Radio Polonia la rekta ligo al la arkivo de esperantlingvaj elsendoj.

Tamen ne revenis la ĉefpaĝo de la esperantlingva redakcio, kaj ankaŭ el la arkiveja paĝo malaperis la ligoj al la ankoraŭ ekzistantaj aliaj paĝoj de la Esperanto-redakcio, tiel ke iĝas ĉiam malpli facile trovi la ĝis nun nefoviŝitan esperantlingvan enhavon. Merkrede vespere tio ankoraŭ eblis pere de la sekreta adreso http://www.polskieradio.pl/polonia/sekcja.asp?sId=135.

Ŝajne ekzistas la risko, ke same kiel la ĉefpaĝo de la Esperanto-redakcio, ankaŭ tiuj unikaj materialoj baldaŭ estos por ĉiam forigitaj el la reto.

arkivita en: