Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / La rezerva plano de Edmond Privat

La rezerva plano de Edmond Privat

de Redakcio Laste modifita: 2007-01-07 23:55
Post la malsukceso de Esperanto ĉe Ligo de Nacioj en la komenco de la 1920-aj jaroj, la internacia Esperanto-movado faris ankoraŭ unu provon por internacia akceptigo de Esperanto. La afero estis pli frue grandparte ne konata. Nia aŭtoro Jukka Pietiläinen esploris la arkivejon de la finnlanda ministerio pri eksteraj aferoj, kie troviĝas aparta dosierujo pri Esperanto. Plejparto el la dokumentoj en tiu malgranda dosierujo temas pri la raportoj de Ligo de Nacioj pri Esperanto kaj pri finnlandaj respondoj al demandoj de LN pri la instruado de Esperanto. Sed aldone Jukka Pietiläinen trovis materialojn pri tre progresinta plano starigi interŝtatan interkonsenton pri instruado de Esperanto en lernejoj. La bone komencita afero fiaskis pro politikaj ŝanĝoj en la registaro de Finnlando fine de 1927.

La aferoj komencis evolui en 1926, kiam esperantisto, aŭ minimume favoranto de esperanto, Emil Nestor Setälä (la patro de la konata esperantisto Vilho Setälä), fariĝis ministro pri eksteraj aferoj. Jam pli frue li estis ministro pri instruado en 1917–1918 kaj 1925, sed en la lasta tago de 1925 estis nomumita nova registaro, kie Setälä estis ministro pri eksteraj aferoj. La patro de Vilho Setälä estis, krom profesoro pri la finna lingvo, ankaŭ politikisto en Nacia Koalicia (konservativa) Partio.

Edmond Privat sendis al la finnlanda ministro de eksteraj aferoj la 15-an de junio 1926 leteron, en kiu li prezentis la ideon. La noto, kiun la ambasadoro de Finnlando en Ĝenevo aldonis, diras, ke Privat certigis al li, ke la ministro konas kaj komprenas la aferon kaj rilatas al ĝi favore. En franclingva letero Privat demandas, ĉu estus eble, ke la finnlanda registaro invitu kunvenon inter reprezentantoj de ŝtatoj por esplori samtempan enkondukon de esperanto en komercajn aŭ mezajn lernejojn.

La kunveno laŭ la planoj povus okazi en Ĝenevo dum kunsido de Ligo de Nacioj. Kiel landojn, kiuj povus interesiĝi pri la afero, Privat mencias Finnlandon, Estonion, Latvion, Litovion, Pollandon, Ĉeĥoslovakion, Aŭstrion, Jugoslavion, Romanion, Bulgarion, Grekion, Albanion kaj Turkion. Ankaŭ landoj kiel Persio, Ĉinio kaj Japanio povus interesiĝi pri la afero.

La registaro, en kiu Setälä estis ministro, falis en decembro 1926, kaj la sekvan registaron formis la socialdemokrata partio sola. Ministro pri eksteraj aferoj estis profesoro pri historio, Väinö Voionmaa, fama klerigisto de la laborista movado.

Privat vizitis Finnlandon en 1927 kaj kune kun kelkaj finnlandaj ministroj pretigis tekston por interkonsento pri Esperanto. Laŭ la teksto de la interkonsento ”la subskribintaj ŝtatoj deklaras sin pretaj iom post iom enkonduki instruadon de esperanto en siajn publikajn lernejojn post kiam minimume ses ŝtatoj subskribis la interkonsenton”. Necesas minimume ses subskriboj por ke la interkonsento ekvalidu. La originala interkonsento en la franca kaj en Esperanto estos enarkivigita ĉe Ligo de Nacioj en Ĝenevo, kaj novaj ŝtatoj povos poste aliĝi al ĝi. La ŝtatoj rajtas mem elekti tiun formon en kiu Esperanto estu instruata en la lerneja sistemo de la lando.

Privat ricevis la impreson, ke Finnlando estas preta akcepti la tekston, kaj li sendis en februaro 1928 leteron al la finnlanda ambasadejo en Ĝenevo, kie la ambasadoro petis instrukciojn el Helsinko. En sia germanlingva letero Privat klarigas, ke la finnlanda registaro kaj ministroj Setälä kaj Voionmaa akceptis la tekston de la deklaro kaj ke Hungario kaj Ĉeĥoslovakio estas pretaj akcepti ĝin. Privat petas la finnlandan registaron instrukcii al sia reprezentanto en Ĝenevo subskribi la interkonsenton.

Letero de la japana ministro de eksteraj aferoj, sendita la 10-an de februaro 1928 al Internacia Centra Komitato de Esperanto, konsideris certa la fakton, ke la registaroj de Finnlando kaj Hungario jam akceptis la tekston kaj informis, ke Japanio estas preta same fari.

Tamen en Finnlando la aferoj jam ŝanĝiĝis. En decembro 1927 la minoritata registaro de socialdemokratoj falis, kaj la novan registaron formis Agrara Ligo kune kun kelkaj profesiaj, formale senpartiaj, ministroj. La ministro pri eksteraj aferoj fariĝis svedlingva politikisto kaj diplomato, eksa membro de parlamento el Sveda Popola Partio, Hjalmar Procopé, kiu tamen ne reprezentis sian partion en la registaro. Agrara Ligo estis eventuale malpli favora al Esperanto kaj eble ankaŭ Procopé persone ne aparte favoris ĝin.

La 21-an de februaro la finnlanda ambasadejo en Berno sendis leteron al la ministerio pri eksteraj aferoj, kaj informis, ke Privat vizitis la ambasadejon kaj surpriziĝis, kiam li aŭdis la respondon. Privat informis, ke kiam li estis en Helsinko en aŭgusto 1927 li kune kun ĉefministro Tanner kaj ekstera ministro Voionmaa formulis la tekston por tia interkonsento. Pro tio Privat petis la registaron de Svislando prezenti la aferon al aliaj registaroj.

La finnlanda ambasadoro informis, ke Privat agis surbaze de subteno, kiun li tiam ricevis de la registaro de Tanner kaj ke Privat plu fidas al tio, ke la finnlanda registaro plenumas la promesojn de sia antaŭulo. La letero finiĝas:

Notinte la internacian delikatecon de la afero kaj atentante, ke la deklaracio ne enhavas tre konkretajn promesojn, mi kuraĝas proponi, ke la sinjoro Ministro de Eksteraj Aferoj partoprenante venontmonate kunsidon de Konsilio de Ligo de Nacioj kunhavu pli da instrukcioj el la registaro ol estas en la hodiaŭa telegramo.

Por nova ministro, Hjalmar Procopé, estis surprizo aŭdi, ke Finnlando subtenas internacian interkonsenton pri Esperanto. Li informiĝis pri la afero estante en Berlino survoje al Ĝenevo por partopreni en komenco de marto 1928 kunsidon de Komitato de Ligo de Nacioj, en kiu Finnlando membris en 1927-1930. Procopé sendis al Finnlando telegramon, en kiu li petas sian helpantaron:

Demandu al Voionmaa, sen montri tiun ĉi telegramon, 1) ĉu Voionmaa akceptis la tekston, pri kiu li ne menciis, kiam ni interparolis pri Esperanto, 2) ĉu Voionmaa promesis subskribon de Finnlando, kiu verŝajne estas neebla, ĉar temas pri engaĝiĝo kaj kostoj, 3) ĉu li donis al Privat taskon prezenti la sintenon de Finnlando, ĉu ne Privat agis memstare.

Krome li petis “prizorgi la gazetaron”, aparte la burĝan kaj tiun de Agrara Ligo, se aperas artikoloj pri la afero.

En responda telegramo venis informo, laŭ kiu Voionmaa respondis, ke kiam Privat vizitis en Helsinko en aŭgusto 1927 li preparis kune kun finnlandaj ministroj tekston por deklaracio pri esperanto. Tamen Voionmaa akceptis la tekston nur private kaj ne prezentis ĝin al la registaro. Malgraŭ tio li promesis subskribon de la finnlanda registaro, sed ne donis al Privat taskon peti la svisan registaron agi en la afero. La ŝanĝiĝinta linio videblas en la fino de telegramo: “La registaro havas tre dubeman starpunkton”.

En sia noto, skribita sur papero de Ĝeneva hotelo, Procopé (sen subskribo) resumas la aferon:

Privat asertas, ke Voionmaa promesis, ke Finnlando estas en la unua vico por antaŭenigi tiun ĉi aferon. Mi diris, ke mi ne povis esprimi la opinion de la finnlanda registaro, ĉar Voionmaa ne sukcesis prezenti ĝin kaj unuavice pensis pri konferenco antaŭ la subskribo. Voionmaa diris, ke ĉar la konferenco ne sukcesis, ni povas konsideri, ke la afero nuliĝis. Estis ideo, ke Aŭstrio invitus konferencon, Finnlando faris demandon al Vieno, sed la rezulto estis negativa. Voionmaa opiniis, ke ne eblas kontraŭstari la aferon, sed eblas, ke la afero povas provizore atendi.

Ĉar la posta historio ne konas la aferon, ŝajnas ke la provizora atendo restis eterna.

Jukka Pietiläinen


La cititaj dokumentoj troviĝas en la arkivejo de la Finnlanda ministerio pri eksteraj aferoj. Jen skanaĵoj de kelkaj el ili:


arkivita en:
volapuk
volapuk diras:
2007-04-11 08:38
Bedawrinde UKoj foriras senspure el chiu lando. Ankaw en Litovio, kie UKo 2005 anticipis la celebron de Litovia jubileo en 2009 kaj estante rekorde amasa povis servi kiel provludo de gastigado. Por tio sufichis organizi instruadon de Esperanto en kelkaj lernejoj por prepari tachmenton da ekskursgvidantoj kaj helpantoj, kiuj ne nur lernus la lingvon, sed praktikus ghin per tuja apliko - komence per lerneja intershangho inter najbaraj landoj dum lernado, poste por priservo de la kongrso kaj sperto de internaciaj rilatoj. Tame la organizantoj diris, ke ne estas necese gheni lernejojn kaj eduksistemon, chion faros profesiaj turismaj agentejoj. Tiel okazis - esperantistoj venis kiel ciganaj nomadoj, ricwevis kammpadejon, furaghon por chevaloj, faris sian festivalon, pri kiu neniu interesdighis, kaj foriris, kiel ordianara turista grupo. Nur en librovendejoj restis superflua stoko da amase kaj fushe eldonitaj libroj en lingvo, kiun neniu lernkis prepare al la kongreso, kaj neniu alighis al la
Valdo Banajtis