Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007

2007

de Jan Ulrich Hasecke Laste modifita: 2013-02-17 16:42
Artikoloj el la jaro 2007
Lernu-anoj kunsidis en Litovio de Redakcio — Laste modifita: 2007-07-22 21:06
La retejo lernu.net estas la plej ampleksa kaj plej populara multlingva paĝaro por lernado de Esperanto. Dum junio ricevis 77.000 vizitojn, kaj estis legitaj 1,3 milionoj da paĝoj. De la 11-a ĝis la 16-a de julio la kerna teamo de Lernu kaj de la tegmenta projekto Esperanto@Interreto kunvenis en Kaunas en Litovio por prepari aliĝon al Eŭropa Junulara Fondaĵo kaj por diskuti la kreon de tute nova, granda Esperanto-portalo en la reto.
Intervju-libro de Chomsky aperos en Esperanto de Redakcio — Laste modifita: 2007-07-22 16:34
En 2005 aperis en la angla lingvo la libro "Imperial Ambitions" ("Strebado al imperio"), en kiu la konata usona lingvisto Noam Chomsky estas intervjuata de la ĵurnalisto David Barsamian. En la intervjuoj Noam Chomsky akre kritikas la lastatempan internacian politikon de Usono. Chomsky donis permeson publikigi la verkon en Esperanto, kaj la libro jam estas tradukata.
Baltiaj Esperanto-Tagoj kun nova "Mastro de l' Ringoj" de Redakcio — Laste modifita: 2007-07-30 18:40
Grandan partoprenantaron havis la 43-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazis en la urbo Šiauliai en Litovio de la 14-a ĝis la 21-a de julio. Aliĝis entute 322 personoj el 18 landoj, el tiuj proksimume duono el Litovio. 54 partoprenintoj venis el Latvio, 53 el Pollando, po 9 el Estonio kaj Finnlando. Dum Baltiaj Esperanto-Tagoj estis prezentita la nova eldono de la trivoluma verko "La Mastro de l' Ringoj" de J.R.R. Tolkien. La unua eldono elĉerpiĝis antaŭ jaroj, kaj en la nova eldono multaj detaloj estas plibonigitaj.
La starpunkto de IKEL pri Tibeto de Redakcio — Laste modifita: 2007-07-30 18:45
Post la publikigo de la opinio de Renato Corsetti pri Tibeto, Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj esprimis sian surprizon. Libera Folio publikigas la tutan tekston.
Corsetti defendas la ĉinan okupacion de Tibeto de Redakcio — Laste modifita: 2007-08-02 09:06
Renato Corsetti, la prezidanto de UEA, en la reta diskutejo de AVE (Asocio de Verduloj Esperantistaj) esprimis sian subtenon al la ĉina milita okupo de Tibeto, okazinta ekde 1949, kaj al plua ĉina regado de Tibeto. Laŭ Renato Corsetti en 1949 okazis "eksportado de socialismo", kiun li subtenas. La starpunkto de Renato Corsetti iĝis pli vaste konata, kiam "Heroldo Komunikas" publigis lian tutan retmesaĝon. Lige kun la afero Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj (IKEL) esprimis sian surpriziĝon kaj publike eldiris sian malaprobon de "ajna ideologio, ĉu dekstra ĉu maldekstra, kiu, por feliĉigi la homojn, subpremas ties fundamentajn rajtojn", kiel laŭ IKEL okazadas en Tibeto. Responde al demandoj de Libera Folio Renato Corsetti akcentis, ke li subtenas la eksporton de socialismo "en ĉiuj ĝiaj formoj".
La komitato de UEA voĉdonis pri nova estraro de Redakcio — Laste modifita: 2007-08-06 19:36
La unua kunsido de la komitato de UEA, dum kiu estis diskutita la elekto de la nova estraro, okazis sabate la 4-an de aŭgusto. Estis decidite, ke estu elektitaj ne ok estraranoj, kiel proponis la elekta komisiono, sed sep. Tiel per formale senrilata decido de la komitato ŝajne estis elfermita el la nova estraro Marija Belošević, kies kandidateco kaŭzis malkontenton. La rezultoj de la unua fermita voĉdonado pri la nova estraro tamen ne estis diskonigitaj sabate, ĉar ĝis la fino de la komitata kunsido je 17.30 la nombrado ne estis finita. Povos esti bezonata dua voĉdonado antaŭ ol la konsisto de la nova estraro estos certa. En la dimanĉa solena malfermo ankoraŭ oficos la malnova estraro, kaj la konsisto de la nova kredeble estos diskonigita lunde, kiam ĝi plej frue povos ekofici. Laŭ la stato en sabato, estis 1.845 aliĝintoj al la UK en Jokohamo.
IJK en Vjetnamio malfermita en varma etoso de Redakcio — Laste modifita: 2007-08-02 09:41
La ĉi-jara Internacia Junulara Kongreso en Hanojo estis malfermita en solena etoso la 28-an de julio, kaj daŭros ĝis la 3-a de aŭgusto. Al la kongresanoj oni interalie proponis viziton en la maŭzoleo de Ho Chi Minh.
Corsetti: "Esperantistoj subtenos Vjetnamion" de Redakcio — Laste modifita: 2007-08-09 15:35
La oficiala Vjetnama Unio de Amikecaj Organizoj la 1-an de aŭgusto donis al Renato Corsetti ordenon kun la nomo "Por paco kaj amikeco de la popoloj". Laŭ raporto de la vjetnamia novaĵagentejo VNA, parolante en Hanojo, Renato Corsetti diris, ke esperantistoj ĉie en la mondo ĉiam subtenos Vjetnamion en la proceso de nacia konstruado kaj evoluo.
Vjetnamo iĝis prezidanto de TEJO? de Redakcio — Laste modifita: 2007-08-06 16:27
Nguyen Thi Minh Nguyet el Vjetnamio dum la unua IJK en Vjetnamio estis elektita la nova prezidanto de TEJO. Tion skribas la vjetnamia novaĵagentejo VNA.
Neniu prezidanto de TEJO estis elektita de Redakcio — Laste modifita: 2007-08-05 21:10
Male ol informis la vjetnamia novaĵ-agentejo VNA, Nguyen Thi Minh Nguyet ne estis elektita prezidanto de TEJO. Anstataŭe ŝi iĝis prezidanto de VEJO, la vjetnamia landa asocio de TEJO. Tion konfirmis la antaŭa prezidanto de VEJO, kiu ankaŭ petis, ke VNA dissendu korekton de la erara informo. La malnova estraro devos ofici ĝis la komitato de TEJO denove kunvenos.
La inaŭgura parolado de Renato Corsetti en Jokohamo de Redakcio — Laste modifita: 2007-08-13 20:09
En sia dimanĉa inaŭgura parolado de la Jokohama Universala kongreso Renato Corsetti diris interalie: "Mi baldaŭ reakiros la plej altan rangon en Esperantujo: 'simpla esperantisto', kaj en tiu rango vi retrovos min inter vi, la aliaj simplaj esperantistoj, kaj mi havos amason da okazoj por ankoraŭ danki vin pro la pasinta kunlaboro kaj plue kunlabori kun vi. Mi sopiras je la momento, kiam mi ĉesos esti prezidanto kaj fari paroladojn, kaj povos okupiĝi finfine pri io utila al Esperanto." Ni publikigas la tekston de la parolado de Renato Corsetti laŭ la dimanĉa numero de la kongresa kuriero.
Du EU-parlamentanoj en kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio de Redakcio — Laste modifita: 2007-08-04 22:53
Inter la 28-a de julio kaj 4-a de aŭgusto okazis la 7-a kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio en Maribor, Slovenio. Partoprenis 256 personoj el 29 landoj (23 eŭropuniaj plus Kroatio, Serbio, Rusio, Ukrajno, Kanado kaj Togo). Dum la fermo la prezidanto de EEU, Seán Ò Riain diris, ke la kongreso plenis je unuafojaj unikaĵoj. Unuafoje partoprenis en Esperanto-aranĝo eĉ du anoj de Eŭropa Parlamento: Małgorzata Handzlik (Pollando) kaj Ljudmila Novak (Slovenio). Unuafoje parton de Esperanto-kongreso kunfinancis Eŭropa Komisiono, ĉar parto de la kongreso estis konferenco kun la titolo "Interkultura dialogo kaj komunikado", en kiu prelegis dek fakuloj, kiujn aŭskultis mezume po cent personoj. Krome laŭ li unuafoje ĝenerala Esperanto-kongreso havis ĉeftemon, kiu ne rilatis al lingvo kaj kulturo, sed al rekte ekologia temo: Akvo. Raportas Zlatko Tišljar.
Konisi Gaku kaj Endre Dudich honoraj membroj de UEA de Redakcio — Laste modifita: 2007-08-06 19:35
Konisi Gaku el Japanio kaj Endre Dudich el hungario estis elektitaj honoraj membroj de UEA. La decido, farita de la komitato de UEA sabate, estis anoncita en la inaŭguro de la Universala Kongreso de Esperanto en Jokohamo en dimanĉo. En la inaŭguro faris sian adiaŭan paroladon la eliranta prezidanto de UEA, Renato Corsetti. Dimanĉe kunsidis ankaŭ la laŭtemaj subkomitatoj de UEA, kaj komenciĝis la prelegoj de la Internacia Kongresa Universitato.
Probal Dasgupta iĝis prezidanto de UEA de Redakcio — Laste modifita: 2007-08-07 08:25
Komence de la lunda kunsido de la komitato de UEA en Jokohamo estis diskonigita la rezulto de la fermita baloto pri la nova estraro de UEA. La nombrado de la balotiloj montris, ke la la komitato elektis estraron laŭ la rekomendoj de la elekta komisiono, tamen sen Marija Belošević el Kroatio. La nova prezidanto de UEA ekde lundo do estas Probal Dasgupta el Barato. Por Probal Dasgupta voĉdonis 49 komitatanoj, por Marija Belošević nur 9. "Ni okupiĝu ne nur pri la lingvo Esperanto, sed ankaŭ pri interkompreno", diris Probal Dasgupta post sia elektiĝo.
Japanaj poezi-amantoj en dulingva deklamado de Redakcio — Laste modifita: 2009-04-07 10:22
Dimanĉe inter 16.00 kaj 18.00 poezia aranĝo okupis la atenton de ĉirkaŭ 220 plejparte japanoj plejparte neesperantistaj en la kromkongresejo Eroŝenko. Unu el la plej grandaj nuntempaj japanaj poetoj, Tanikawa Shuntaro, sampodiis kun Spomenka Štimec kaj István Ertl. Tanikawa Shuntaro ekinteresiĝis pri Esperanto, leginte freŝajn japanajn tradukojn de poemoj de William Auld.
Kritiko mankis kiam CO respondis de Redakcio — Laste modifita: 2007-08-08 16:35
La programo de la kongreso en Jokohamo marde matene komenciĝis per la tradicia programero "Centra Oficejo respondas". Ĉi-jare mankis plendoj kaj kritikoj pri la laboro de la Centra Oficejo de UEA. Pri eventuala Universala Kongreso en Moskvo Osmo Buller diris, ke ĝi certe okazos en proksima estonteco, sed li esprimis dubon, ĉu tio eblus jam en 2010. Post "CO respondas" la programo de la kongreso daŭris per kunsido memore al William Auld, "Tago de la lernejo", ekspresa kurso de la japana, nova kunsido pri la kongresa temo, internaciaj ekzamenoj kaj prelegoj en la kongresa universitato.
Nitobe-seminario kun pintaj prelegantoj de Redakcio — Laste modifita: 2007-09-12 11:02
Tuj antaŭ la inaŭguro de la Universala Kongreso en Jokohamo, ĉe la Eŭropa Instituto de Universitato Sophia en Tokio okazis la kvina Nitobe-simpozio. La ĉeftemo de la ĉi-jara Nitobe-simpozio estis la rolo kaj perspektivo de eŭropdevenaj lingvoj en Azio. Inter la prelegintoj estis Robert Phillipson, la aŭtoro de la verko "Ĉu nur-angla Eŭropo?". Lia prelego titoliĝis "La nova lingvo-imperia ordo: lecionoj eŭropaj kun tutmonda signifo".
Kongresaj fotoj de Redakcio — Laste modifita: 2007-08-21 14:04
En merkredo estis ekskursa tago en Jokohamo. Pri la ekskursoj ni ne raportas, anstataŭe ni publikigas kelkajn fotojn pri la kongreso. Apartan dankon al Hirotaka Masaaki, kiu afable disponigis al ni kolekton de fotoj.
Dasgupta: "Ni devas konstrui harmonion en niaj institucioj" de Redakcio — Laste modifita: 2007-09-03 09:09
La nova prezidanto de UEA, Probal Dasgupta, vidas kiel aparte urĝan taskon kreskigi la harmonion, kunlaboron kaj interkomprenon inter la esperantistoj. "Ni devas en nia uzado de Esperanto realigi la ideon ke ni fakte ne parolas Esperanton, se ni ne parolas interkomprene. Alivorte, mi volas ke la vortoj Esperanto kaj interkompreno fariĝu sinonimaj", li diras en intervjuo de Barbara Pietrzak, dissendita de Pola Radio. Barbara Pietrzak mem estis elektita en la novan estraron de UEA kaj iĝis ĝenerala sekretario, sed sian propran duoblan rolon ŝi ne mencias en la intervjuo.
Salutmesaĝo de Probal Dasgupta de Redakcio — Laste modifita: 2007-08-09 15:56
En la vendreda numero de la kongresa kuriero "Jokohamo Ondas" aperas salutmesaĝo de la nova prezidanto de UEA, Probal Dasgupta, al la kongresanoj. Libera Folio reaperigas la kompletan tekston.
La nova estraro sin prezentis de Redakcio — Laste modifita: 2007-08-13 20:16
Tricento da kongresanoj ĉeestis ĵaŭde matene, kiam la nova estraro sin prezentis en salono Hodler de la Jokohama Universala Kongreso de Esperanto. Multaj kongresanoj entuziasme fotis la novan estraron. Ĉeestis ĉiuj novaj estraranoj krom Loes Demmendaal, kiun anstataŭe prezentis alia nederlandano, la eliranta estrarano Ans Bakker. La diskuton el inter la publiko partoprenis la eliranta prezidanto, Renato Corsetti. Ĉeestis ankaŭ niaj helpantoj, kiu sendis ampleksan raporton al Libera Folio kaj faris sonregistraĵojn, kiujn ni proponas al niaj legantoj.
estrarofoto de zope — Laste modifita: 2007-08-09 19:37
estrarofoto2 de zope — Laste modifita: 2007-08-09 19:43
Rezultoj de la Belartaj Konkursoj de Redakcio — Laste modifita: 2007-08-22 13:19
La rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA 2007 estis diskonigitaj en Jokohamo vendrede la 10-an de aŭgusto. Ni publikigas la kompletan liston.
UK 2009 okazos en Bjalistoko de Redakcio — Laste modifita: 2009-07-22 09:23
La jubilea Universala Kongreso de Esperanto en la jaro 2009 okzos en Bjalistoko, la naskiĝurbo de Ludoviko Zamenhof. Tio iĝis konata en Jokohamo vendrede la 10-an de aŭgusto. En Jokohamo ĉeestas la urbestro de Bjalistoko, kiu eĉ partoprenis la urbestran akcepton kune kun la kongresanoj.
La kongresa rezolucio de Redakcio — Laste modifita: 2007-08-11 12:11
La ĉi-jara kongresa rezolucio atentigas pri "la akuta neceso konsciiĝi pri interkulturaj problemoj en kaj ekster la Esperantokomunumo, kaj rilati kun instancoj kaj asocioj kiuj jam okupiĝas pri tiaj problemoj". Ni publikigas la tutan rezolucion, akceptitan de la komitato de UEA vendrede la 10-an de aŭgusto.
Finiĝis la Universala Kongreso en Jokohamo de Redakcio — Laste modifita: 2007-08-14 09:22
La UK en Jokohamo finiĝis sabate matene per solena fermo. Aŭskultu la ferman paroladon de Probal Dasgupta en Libera Folio! Dum la ferma ceremonio esperantlingve parolis ankaŭ la urbestro de Bjalistoko Tadeusz Truskolaski, kiu bonvenigis la Universalan Kongreson de la jaro 2009 en sia urbo. Vendrede, en la lasta kunsido de la komitato de UEA dum la nuna jaro, estis akceptita la buĝeto por la venonta jaro. Kiel nova landa asocio de UEA estis akceptita Asocio de Esperantistoj de Taĝikio, kaj kiel nova komitatano C estis elektita Josep Franquesa Solé, prezidanto de Kataluna Esperanto-Asocio, kiu ne estas landa asocio de UEA, kaj tial ne havas la rajton nomumi propran komitatanon A. En la lasta tago de la kongreso aliĝis ankoraŭ tri novaj kongresanoj, tiel ke la sumo de aliĝintoj iĝis ekzakte 1.900. Krome multaj japanoj, kiuj ne povis ĉeesti la tutan aranĝon, aĉetis tagajn biletojn.
komitato kunsidas de zope — Laste modifita: 2007-08-11 14:14
Kunsido de la komitato de UEA en Jokohamo. Prezidas Probal Dasgupta.
komitato kunsidas de zope — Laste modifita: 2007-08-11 14:20
La Komitato de UEA kunsidas en Jokohamo. Probal Dasgupta prezidas.
Sveda politikisto publike pledas por komuna EU-lingvo de Redakcio — Laste modifita: 2007-08-26 19:05
Eŭropa Unio bezonas komunan lingvon, argumentas la konata sveda politikisto Per Gahrton en ampleksa artikolo, aperinta en prestiĝa sveda ĵurnalo. Per Gahrton estas unu el la fondintoj de la sveda verdula partio, multjara parlamentano kaj EU-parlamentano. Lia artikolo sub la titolo "EU bezonas komunan 'lingua franca'" aperis lunde la 13-an de aŭgusto en la gazeto Sydsvenska Dagbladet, la plej granda matena ĵurnalo de suda Svedio, kun ĉiutaga eldonkvanto de 130.000 ekzempleroj. Laŭ li taŭgaj alternativoj por komuna EU-lingvo estus la franca, latino, aŭ Esperanto. Esperanton aŭ latinon laŭ li eblus enkonduki ene de unu-du generacioj, la francan multe pli rapide.
Granda foto-retejo ekuzos Esperanton de Redakcio — Laste modifita: 2007-09-08 16:55
La granda eŭropa foto-retejo Ipernity.com baldaŭ proponos siajn servojn ankaŭ en Esperanto. La decido estis farita antaŭ kelkaj tagoj, kaj jam en oktobro oni esperas lanĉi la esperantlingvan fasadon de la servo. La esperantigon de Ipernity iniciatis Paul Peeraerts, kiu kune kun kelkaj aliaj esperantistoj proteste forlasis la foto-servon Flickr pro ĝia neglekto de homaj rajtoj en Ĉinio. Krom Esperanto, la servoj de Ipernity laŭ la nunaj planoj estos haveblaj ne nur en la franca kaj angla, kiel nun, sed ankaŭ en la germana, hispana, portugala kaj itala lingvoj. La multlingveco ne estos nur fasado, sed ankaŭ helpos uzantojn de la servo trovi aliajn fotemulojn, kiuj preferas la saman lingvon. Male ol en nur-esperantaj retejoj, la esperantistoj tamen ĉeestos kaj videblos ankaŭ inter la ĝenerala publiko.
Marvin Stanley forpasis de Redakcio — Laste modifita: 2007-08-21 14:13
En la aĝo de 54 jaroj, post longa malsano, forpasis la multjara ĉefkontisto de UEA.
Esperanto trarompas spamajn barojn de Redakcio — Laste modifita: 2007-08-29 20:00
Rubaj retpoŝtaĵoj, aŭ spamo, estas kutima ĝeno, kiu tamen malutilas ĉefe al anglalingvanoj. Ĉar la rubopoŝto plej ofte estas anglalingva, alilingvanoj - kiuj ne kutimas ricevi poŝton en la angla - facile povas distingi, kio estas rubo. Tamen, jam ne eblas supozi, ke nur movadaj aktiveguloj dissendadas esperantlingvajn mesaĝojn al centoj da adresoj. Nun ankaŭ dissendantoj de anglalingva rubopoŝto ekuzis la translimajn eblecojn de Esperanto por trapasi rubofiltrilojn.
Usonaj esperantistoj ŝanĝis ŝildon de Redakcio — Laste modifita: 2007-09-02 21:55
La landa kongreso de la usona landa asocio de UEA ĉi-jare okazis ne en Usono, sed en Meksiko, en la urbo Tijuana, proksima al la usona landlimo. En la kongreso Esperanto-Ligo de Norda Ameriko oficiale ŝanĝis sian nomon al Esperanto-USA, laŭ propono prezentita antaŭ pli ol tri jaroj, kaj unuafoje oficiale diskutita jam en la landa kongreso en la jaro 2005. La kongreson partoprenis ankaŭ aktivuloj de la meksika movado, kaj oni komune decidis, ke la Universala Kongreso estu invitita al Meksiko, kiam la loka movado sufiĉe fortos. Pasintjare UEA havis nur 22 individuajn membrojn en Meksiko.
Nova jubilea simbolo de UEA de Redakcio — Laste modifita: 2007-09-01 12:13
19 aŭtoroj aŭ aŭtoraj duopoj el 12 landoj partoprenis la konkurson pri simbolo por la 100-jariĝo de UEA, festota en 2008. Preskaŭ ĉiuj sendis pli ol unu proponon aŭ plurajn variantojn de sama propono. Deklarante la konkurson la Estraro de UEA deziris, ke la simbolo "emfazu la 100-jaran historion de UEA kaj la aktualecon de ĝiaj celoj kaj idealoj", kaj ke ĝi estu "elvoka, laŭeble simpla kaj uzebla presite kaj elektronike".
La prezidanto de TEJO demisiis de Redakcio — Laste modifita: 2007-09-04 22:39
La 2-an de septembro demisiis la prezidanto de TEJO, David-Emil Wickström. La taskon de prezidanto post li transprenas la vic-prezidanto, Haris Subašić. Nova prezidanto kaj estraro de TEJO devis esti elektitaj en la IJK en Vjetnamio, sed tio ne eblis, ĉar ne kolektiĝis la bezonata kvanto da komitatanoj. Malĉeesta elekto de estraro laŭ la regularoj de TEJO ne eblas. Tial la malnova estraro devas ofici, ĝis la komitato de TEJO povos kunsidi fizike, plej frue en unu el la jarfinaj junularaj aranĝoj.
Inundo trafis svedan klubejon de Redakcio — Laste modifita: 2007-09-03 11:00
La ĉi-someraj fortaj pluvoj en suda Svedio kondukis al multaj inundoj en keloj, kaj trafis ankaŭ la sidejon de la Esperanto-klubo en Malmö. La biblioteko kaj la aliaj plej gravaj posedaĵoj de la klubo ne difektiĝis, sed la planko devos esti riparita.
Renato Corsetti aktivos loke kaj fake de Redakcio — Laste modifita: 2007-09-03 12:58
Renato Corsetti dum ses jaroj estis prezidanto de Universala Esperanto-Asocio. Post la fino de sia dua oficperiodo li nun intencas aktivi en sia loka klubo, sed ankaŭ kiel komitatano de UEA kunlabori kun la Araba kaj Afrika komisionoj de UEA, li rakontas al Libera Folio. Li krome intencas plu batali kontraŭ la "okcidenta dialekto de Esperanto".
Nova TEJO-estro ne diras, ĉu li restos de Redakcio — Laste modifita: 2007-09-08 10:10
La nova prezidanto de TEJO, Haris Subašić, naskiĝis en 1981. Li loĝas en Bosnio kaj estas studento pri komputiko kaj ekonomiko. En la Esperanto-movado li lastatempe okupiĝas pri la projekto E@I, pri Pasporta Servo, kaj pri la eksteraj rilatoj de TEJO. Laŭ li, la demisio de David-Emil Wickström ne kondukos al grandaj ŝanĝoj en la planoj aŭ prioritatoj de TEJO. La nuna estraro, kiu eklaboris antaŭ du jaroj, laŭ li plu sekvos la laborplanon ĝis la fino de la oficado iam jarŝanĝe. "Krom ke ni bedaŭrinde devos labori kun iom malpli da homfortoj, tio ne signifas ke estas tempo por enkonduki novaĵojn, ĉar la resto de la estraro plu funkcias kun samaj taskoj kaj samaj respondecoj", li diras al Libera Folio.
Renato Corsetti iĝis la prezidanto de italaj esperantistoj de Redakcio — Laste modifita: 2007-09-07 16:46
Renato Corsetti, la antaŭa prezidanto de UEA, nun iĝis la prezidanto de la landa asocio de UEA en Italio. La elekto okazis dum la 74-a Itala Kongreso de Esperanto en la urbo Pizo.
Per Lins, Privat fariĝas preta de Redakcio — Laste modifita: 2007-09-12 09:43
En 1920 aperis la klasika, iom sentimentala, kaj dum multaj jaroj tre populara biografio de Ludoviko Zamenhof, verkita de Edmond Privat. En recenzo aperinta en Literatura Mondo, la unua eldono de "Vivo de Zamenhof" ricevis la plej altan laŭdon de Julio Baghy: "Legu ĉi tiun verkon, kiu estas unu el la plej brilantaj gemoj de nia originala literaturo. Ĝian stilan perfektecon jam garantios la nomo de l' aŭtoro. Li ne bezonas recenzon, nek lia verko. Ĉiu Esperantisto legu kaj sekvu la Majstron!!". La unua esperanta eldono vendiĝis tiel rapide, ke la dua devis esti presita jam en 1923. La verko estis tradukita almenaŭ al la angla, nederlanda kaj norvega lingvoj, kaj en Esperanto aperis kvin senŝanĝaj eldonoj. Nun, post tridekjara paŭzo, ĉe UEA aperis la sesa esperanta eldono, kiu favore diferencas de la antaŭaj.
Kvar RETanoj savitaj el la maro de Andrej Grigorjevskij — Laste modifita: 2007-09-09 22:36
Kvar partoprenintoj de Rusiaj Esperanto-tagoj estis savitaj, post kiam ilia akvobiciklo estis forportita for de la bordo per fortega vento.
Kvar RET-anoj savitaj el la maro de Redakcio — Laste modifita: 2007-09-10 09:31
Kvar partoprenintoj de Rusiaj Esperanto-tagoj estis savitaj, post kiam ilian akvobiciklon fortega vento forportis de la bordo.
Aperis novaj tradukoj de La Infana Raso de Auld de Redakcio — Laste modifita: 2007-09-11 23:30
En la retejo de Esperantista Verkista Asocio nun aperas novaj nacilingvaj tradukoj de La Infana Raso de William Auld.
Jarcento de originalaj romanoj esperantaj de Redakcio — Laste modifita: 2007-09-14 14:16
En 1906 aperis la rakonto "Urso" de Henri Sentis. Ĝin oni povus konsideri la unua originala romano en Esperanto, sed ĉar ĝi havas nur 83 paĝojn, tiun honoron oni kutime donas al la 515-paĝa "Kastelo de Prelongo", verkita de Henri Vallienne kaj aperinta en 1907. La verkoj de Vallienne hodiaŭ eble estus klasataj kiel banale romantika kioska literaturo. En la periodo inter la du mondmilitoj kreskis la kvanto kaj kvalito de la esperantaj romanoj, sed la dua mondmilito por longa tempo interrompis la evoluon. Nur en la 1960-aj jaroj la esperanta romanarto rekomencis ĝermi, kaj en la 1980-aj jaroj ĝi atingis almenaŭ kvantan pinton. "En la tridekaj jaroj, la apero de nova romano vekis grandan atenton. Hodiaŭ eble nur oscedon. Sed tiu evoluo ne estas apartaĵo de la esperanta mondo", skribas Sten Johansson en sia statistika trarigardo.
Volapuko jam superas Esperanton en Vikipedio de Redakcio — Laste modifita: 2007-09-15 20:53
La esperanta Vikipedio estas kredeble la plej populara esperantlingva retejo en la mondo. Vikipedio estas reta enciklopedio, kiun redaktas volontuloj, kaj tial la kvalito de la artikoloj forte varias. Pro multaj fuŝaj artikoloj, iuj iamaj aktivuloj de la esperanta Vikipedio forlasis la tutan projekton. Aliaj plu laboras, klopodante vastigi la rondon de vikipediistoj, plibonigi la kvaliton de la artikoloj, kaj kreskigi ilian kvanton. Spite ilian diligentan laboron, Esperanto lastatempe glitis suben de la pintaj pozicioj en la statistiko de la diverslingvaj Vikipedioj. Ne nur pluraj naciaj lingvoj, sed eĉ la preskaŭ malaperinta planlingvo Volapuko nun havas pli da kapvortoj en Vikipedio ol Esperanto. Ni petis Yves Nevelsteen, unu el la aktivuloj de la esperanta Vikipedio esplori la aferon. Montriĝis, ke pri la nova atingo de Volapuko kulpas esperantista vikipediisto.
11 viroj estros la Akademion de Redakcio — Laste modifita: 2007-09-15 09:46
Vendrede la 14-an de septembro estis publikigitaj la rezultoj de la elekto de la estraro kaj aliaj ofichavantoj de la Akademio de Esperanto. Kiel prezidanto estis elektita John Wells. Ĉiuj estraranoj kaj direktoroj de la sekcioj estas viroj, kaj ĉiuj krom Probal Dasgupta estas laŭdevene eŭropanoj.
Reinhard Selten pledis por Esperanto en ”pola Davos” de Redakcio — Laste modifita: 2007-09-17 20:56
Kun financa subteno de Esperantic Studies Foundation, la japana mecenato Etsuo Miyoshi, kaj UEA, ĉi-jare Eŭropa Esperanto-Unio forte reprezentiĝis ĉe la prestiĝa ekonomia forumo en la pola urbo Krynica. La budo de EEU staris tuj kontraŭ la enirejo de la ĉefa konstruaĵo, kaj ricevis grandan atenton. La temo de la ĉi-jara forumo estis "Eŭropo – krizoj, ŝanĝoj aŭ ŝanco?", kaj EEU povis kontribui al ĝi kun propra seminario pri la lingva komunikado en Eŭropo. La seminarion partoprenis interalie la ekonomipremiito Reinhard Selten, kiu aldone havis plurajn alian programerojn, kaj plurfoje publike pledis por Esperanto.
Esperantistoj kaj gronlandanoj lingve festivalis de Redakcio — Laste modifita: 2007-09-21 10:36
La Kopenhaga lingva festivalo estas festo, en kiu oni celebras la lingvan diversecon kaj donas gustumajn provojn de kelkaj el la lingvoj de la mondo. Sabate la 15-an de septembro ĝi okazis je la dua fojo, kaj oni intencas ke ĝi iĝu ĉiujara kopenhaga evento - almenaŭ ĝi laŭplane nepre okazu ankaŭ en la venonta jaro, kiun ja kaj EU kaj UN proklamis lingvorilata. Pasintjare la lingvan festivalon organizis Esperanto-klubo sola, ĉi-jare aliĝis la Gronlanda Domo.
Mirakla verko pri mirakla movado de Redakcio — Laste modifita: 2007-09-27 16:29
Komence de la 1990-aj jaroj Andreas Künzli ekverkis enciklopedion pri la svisiaj planlingvaj movadoj. La verkego aperis ĉi-somere, kun 1.129 paĝoj, 2 kilogramojn peza, vendata en skatolo. "La verko kompetente priskribas, objektive dokumentas kaj sisteme analizas la socian historion de la ideo pri konstruita interlingvo en la svisuja kunteksto, provizante nin per imprese vasta kaj detala esploro de daŭra tradicio kiu sin montras mirinde riĉa kaj obstine vivopova", skribas José Antonio Vergara en sia recenzo.
merkatigo de Redakcio — Laste modifita: 2007-09-25 14:35
Dennis Keefe, esperantisto kaj konata usona specialisto kaj instruisto pri merkatiko,
Lingva festivalo ne estas lingva foiro de Redakcio — Laste modifita: 2007-09-27 13:32
La konata usona fakulo pri merkatiko, Dennis Keefe, en sia artikolo atentigas pri la diferenco inter lingvaj foiroj, kiel la ĵusa, okazinta en Kopenhago, kaj pri lingvaj festivaloj. Lingvaj foiroj ekzistis longan tempon ekster Esperantuo, sed ne la Lingva festivalo, kie oni instruas lingvojn. Laŭ li, ambaŭ specoj de aranĝoj povas esti valoraj, sed gravas distingi inter la du, por bone kompari, pri kio temas. Lingva Festivalo laŭ li estas evento en kiu la kerna parto konsistas el la instruado de lingvoj. La nuntempaj pli grandaj Lingvaj Festivaloj, tiuj de Tours, Francio kaj Ĉeboksaro, Rusio, kutime instruas 40-70 lingvojn dum ĉiu festivalo. La kursetoj estas mallongaj, specimenaj kursetoj, sed ili estas veraj lecionoj en kiuj oni studas la lingvon.
Afrika milito trafas esperantistojn en Kongo de Redakcio — Laste modifita: 2007-09-29 09:39
La milito en la orienta parto de Demokratia Respubliko Kongo, la plej granda lando en Afriko, denove trafas esperantistojn. Multaj esperantistoj fuĝis el siaj loĝlokoj. Antaŭnelonge rabistoj atakis la hejmon de la prezidanto de loka Esperanto-klubo. La prezidanto kaj lia edzino estis serioze vunditaj, kaj la edzino mortis en malsanulejo la 2-an de septembro. La tiel nomata 2-a milito de Kongo, ankaŭ konata kiel la "Afrika mondmilito" kaj "La granda afrika milito" komenciĝis en 1998 kaj oficiale finiĝis en 2003. Tiam estis formita "registaro de nacia unuiĝo". La konflikto kaj kaoso tamen plu daŭras precipe en la orientaj partoj de la lando.
Beletra Almanako: impona iniciato de Redakcio — Laste modifita: 2007-09-30 17:12
Antaŭ kelkaj tagoj atingis la abonantojn en Eŭropo la unua numero de nova literatura periodaĵo en Esperanto: Beletra Almanako. La ideo pri Beletra Almanako aperis fine de la jaro 2006, kiam iĝis konate, ke la beletra revuo Fonto ĉesos aperi. En Fonto, laŭ interkonsento kun UEA, aperadis ankaŭ verkoj premiitaj en la Belartaj Konkursoj de UEA. Tiun taskon nun transprenas Beletra Almanako. La libreca amplekso de Beletra Almanako permesas publikigi praktike ĉiujn premiitajn verkojn en unu numero. Tio tamen signifas, ke la Belartaj Konkursoj eble ricevas eĉ tro da spaco en la unua numero, opinias Sten Johansson. Ĝenerale li tamen estas tre imponita de la nova periodaĵo: "ni nun havas altnivelan, valoran forumon por literaturo kaj kulturo, kiu jam longe mankis al la Esperanta mondo", li skribas.
Itala radio silentos en Esperanto de Redakcio — Laste modifita: 2007-09-30 11:33
La 1-an de oktobro la itala radio RAI ĉesigos siajn mallong-ondajn elsendojn al eksterlando. Programoj en kelkaj lingvoj estos plu produktataj por elsendo per satelito kaj interreto. Ĉesos interalie la esperantlingvaj elsendoj, kiuj komenciĝis en 1935, okaze de la Universala Kongreso de Esperanto en Romo.
Fajrovulpo nun en Esperanto de Redakcio — Laste modifita: 2007-10-05 21:34
La populara, libera retnaviga programo Firefox nun ekzistas ankaŭ en Esperanto. La unua versio de la traduko estis publikigita en la lasta semajno de septembro, sed la kompletigo kaj plibonigado de la esperanta versio daŭras. La esperanta traduko estas distribuata kiel aldonaĵo, per kiu eblas kompletigi ajnalingvan version de Firefox. "Mi mem instalis la tradukon, kaj nun uzas ĝin. Ĝenerale ĝi ŝajnas tre bone farita", opinias Bertilo Wennergren.
IJK 2008 okazos en Hungario de Redakcio — Laste modifita: 2007-10-07 17:46
La Internacia Junulara Kongreso de TEJO en 2008 okazos en Hungario. Tio iĝis konata vendrede la 5-an de septembro laŭ mesaĝo aperinta en listo de hungaraj esperantistoj. Aliaj fidindaj fontoj poste konfirmis la informon, kaj du tagojn post la apero de la novaĵo en Libera Folio TEJO oficiale diskonigis ĝin. La venontjara junulara kongreso okazos de la 26-a de julio ĝis la 2-a de aŭgusto, tuj post la Universala Kongreso de Esperanto en Roterdamo.
La normala lingvo de Redakcio — Laste modifita: 2008-09-27 17:49
En eseo premiita en la Belartaj konkursoj de UEA, Toño del Barrio konsideras diversajn aspektojn de la esperanta lingvo kaj movadoj, kaj venas al la konkludo, ke Esperanto multmaniere estas pli normala ol ofte kredas la esperantistoj mem. "Certe ekzistas stranguloj, ja, kaj ankaŭ revuloj, probable eĉ en pli granda proporcio ol tiu trovata en la ĝenerala socio. Sed kiam ni konsideras tiun apartan kolektivon de homoj kiuj engaĝiĝas en socia agado, kiuj formas organizitajn grupojn, kiuj interesiĝas pri aktiva kultura movado, kaj ne nur pri konsumado, tiam Esperantujo estas tre tipa", li skribas.
Katalunaj esperantistoj pripensas siajn principojn de Redakcio — Laste modifita: 2007-10-28 21:46
Ĉu vi scias kial vi estas esperantisto? Ĉu ĉiuj aliaj esperantistoj samopinias? Kial ekzistas UEA kaj SAT, internacie, kaj kial ekzistas Kataluna Esperanto-Asocio kaj Kultura Asocio Esperanta, en Katalunio? Preskaŭ ĉiuj parolas pri la boneco de "lingva diverseco", tamen, se esperantismo estas afero lingva kaj ĉiuj defendas "lingvan demokration", kial samteritoriaj asocioj estas apartigitaj? Tion, kaj multon alian demandis al si aktivuloj de Kataluna Esperanto-Asocio, kiam ili ekverkis principaron pri la celoj kaj valoroj de la asocio. Ili esperas, ke aliaj movadaj aktivuloj donos sian opinion kaj helpos profundigi la programajn dokumentojn.
La teamo de la IJK sturme eklaboras de Redakcio — Laste modifita: 2007-10-13 11:52
La loko de la venontjara Internacia Junulara Kongreso estis elektita nekutime malfrue, en septembro. La prezidanto de la Loka Kongresa Komitato, Vera Acsádi, tamen jam havas sperton pri simila tasko kaj estas konvinkita, ke ĉio funkcios bone. Sed por sukcesigi la IJK-n en Hungario nun necesas diligenta laboro, ŝi diras. "Ni tute ne estis preparitaj, ja ni vere ne pensis, ke ni povos gajni. Pro tio, nun ni devas ege rapide ĉion fari. Ideojn ni havis, sed realigo estas alia afero", ŝi diras en intervjuo donita al Libera Folio.
Ipernity esperas je 2 milionoj da esperantistoj de Redakcio — Laste modifita: 2007-10-21 11:49
En aŭgusto Libera Folio rakontis pri la granda foto-retejo Ipernity, kiu decidis proponi siajn servojn ankaŭ en Esperanto. La esperanta traduko estis rapide finita, kaj dum kelkaj semajnoj la volontuloj de la esperanta teamo prov-uzis la sistemon por elsarki erarojn. La esperanta fasado de Ipernity estis oficiale lanĉita vendrede la 12-an de oktobro, kune kun la tradukoj en la germana, hispana kaj itala. La gvidantoj de Ipernity volis, ke la Esperanto-versio estu surprizo por la granda publiko, kaj neniuj informoj pri ĝi aperis en la retejo antaŭ la oficiala lanĉo. Lige kun la lanĉo Esperanto estis menciita en la diverslingvaj gazetaraj komunikoj de Ipernity. Intervjuo de Libera Folio kun Christian Conti, unu el la ĉefoj de Ipernity, montras ke interalie troigita Vikipedia informo pri la kvanto de esperantistoj influis lian decidon aperigi la retejon ankaŭ en Esperanto.
Christian Conti de zope — Laste modifita: 2007-10-13 10:50
La foto-retejo Ipernity en Esperanto de Redakcio — Laste modifita: 2007-10-13 10:53
Ipernity, kiu estis lanĉita antaŭ 5 monatoj en la lingvoj angla kaj franca, jam ekde la komenco estis forte ŝatata de pluraj Esperanto-parolantoj, el kiuj kelkaj spontanee volontuliĝis por traduki ipernity al Esperanto. "La forta ligo, kiu kunigas niajn membrojn kun ipernity, ebligis al ni alfronti la problemon de plurlingvigo en komuna kaj volontula maniero, kie la membroj mem kunlaboris en la tradukado. Ni tiel akiris tre rapide tradukojn de la retejo, kiuj perfekte kongruas kun la bezonoj de la uzantoj", deklaras Christian Conti, kunfondinto de la servo.
Paul Peeraerts pri la esperantlingva fasado de Ipernity de Redakcio — Laste modifita: 2007-10-13 11:00
Paul Peeraerts estras la esperanto-teamon ĉe Ipernity. Jen kion li skribas en sia blogo ĉe Ipernity: "Ipernity havas nun esperantlingvan fasadon. Vi do povas elekti ne nur la francan, anglan, germanan, italan aŭ hispanan kiel laborlingvon sed ankaŭ Esperanton. Tie ĉi mi arigas kelkajn oftajn demandojn pri tio. Ne timu mem aldoni demandojn aŭ sugestojn!"
Gazetara komuniko de Ipernity en la angla de Redakcio — Laste modifita: 2007-10-13 11:13
Launched 6-months ago, ipernity has quickly met with success outside France, its native country. Consequently, many users spontaneously volunteered to translate ipernity in their languages. Ipernity is now available in 6 languages including Spanish, Italian - and even Esperanto!
La gazetara komuniko de Ipernity en Esperanto de Redakcio — Laste modifita: 2007-10-13 11:12
La oficiala gazetara komuniko, per kiu la retejo Ipernity anonis sian multlingviĝon, estis dissendita ankaŭ en Esperanto. Ni publikigas la plenan tekston de la komuniko ĉi tie.
Turistoj povas aŭdi Strasburgon esperante de Redakcio — Laste modifita: 2007-10-18 19:58
Turistoj kiuj faras boat-ekskurson en la haveno de Strasburgo en Francio nun povas aŭskulti klarigojn en Esperanto. La tradukon kaj la sonregistron faris lokaj klubanoj. La sonregistraĵo estas aŭskultebla ankaŭ tra la retejo de la Esperanto-klubo en Strasburgo.
Laŭ dezerto retorika: Baldur Ragnarsson kaj la etiko de silento de Redakcio — Laste modifita: 2007-10-28 21:29
Ĉe Edistudio aperis la volumego "La lingvo serena", granda verkokolekto de Baldur Ragnarsson. Ĝi enhavas la du poemarojn "Ŝtupoj sen nomo" (origine aperinta en 1959) kaj "Esploroj" (1974), ĉiujn disajn poemojn, kaj ĉiujn eseojn pri diversaj kampoj de la lingva kaj literatura kulturo pri kiuj li okupiĝis. La imponan verkon enkondukas eseoj de ok elstaraj literaturistoj, kiuj pritraktas la verkadon de Baldur Ragnarsson el diversaj vidpunktoj. "Ŝajnas, ke la internacia lingvo havas la kapablon ensorbi apartajn tradiciojn por doni al ili ian homan unuecon, samtempe lasante al ili ties apartecon. Kaj tio realiĝis en plej evidenta kaj perfekta maniero en la poezio de Ragnarsson, poeto samtempe islanda kaj internacia, kiu neimiteble fandis sian nacian devenon kun ĝenerale homa, preternacia filozofio kaj etiko", skribas Mauro Nervi en sia enkonduka eseo, kiun Libera Folio publikigas.
Universala Kongreso en lando malekzista de Redakcio — Laste modifita: 2007-10-28 13:39
La reta mondo "Second Life", esperante ofte nomata "Dua Vivo", estas eble la plej populara el la multaj "virtualaj universoj" kiuj lastatempe furoras en interreto. En tiuj virtualaj mondetoj la membroj povas pere de siaj rolfiguroj diversmaniere aktivi, amuziĝi kaj kunlabori. La esperantistoj en Dua Vivo aranĝis sian unuan neformalan renkontiĝon en julio, en septembro la rolfiguroj de 16 esperantistoj el naŭ landoj kunsidis por diskuti la organizadon de la Esperanto-agado en Dua Vivo, kaj komence de oktobro en la virtuala hotelo Babelo okazis la unua DVUK, aŭ Duaviva Universala Kongreso de Esperanto. Prelegis Renato Corsetti - spektu la tutan prelegon.
Esperanto en metaversoj de Redakcio — Laste modifita: 2007-10-21 17:50
Retejo pri Esperanto en virtualaj mondoj, ĉefe Second Life (Dua Vivo). Enhavas interalie fotojn, filmetojn, instrukciojn pri aliĝo al Dua Vivo.
Esperanto en Dua Vivo de Redakcio — Laste modifita: 2007-10-21 17:51
Dua Vivo ("Second Life") estas virtuala mondo, kie oni povas mem vagi en la formo de eta homfiguro (avataro). Jam formiĝis tie grupo de esperantistoj, kiu nun havas pli ol 200 membrojn. La mapo de Dua Vivo estas dividita en multajn malgrandajn terenojn, kiujn oni povas viziti. Multaj komercaj kaj kulturaj instancoj jam aĉetis terenon en Dua Vivo: ekzemple oni povas trovi tie la oficejojn de Reuters, Renault, IBM kaj Coca Cola; kaj la Sveda Registaro ĵus starigis tie virtualan ambasadejon.
Renato Corsetti prelegas en Dua Vivo de Redakcio — Laste modifita: 2007-10-22 21:17
Spektu la prelegon de Renato Corsetti pri "La malbona lingvo", faritan en la 1-a DVUK (Duaviva Universala Kongreso) en oktobro 2007.
Libera Folio lunde malaperos dum tri horoj de Redakcio — Laste modifita: 2007-10-29 13:00
Libera Folio portempe ĉesos funkcii en lundo la 29-a de oktobro je 04.30 laŭ la mezeŭropa tempo. La interrompo okazos pro instalo de nova elektra sistemo ĉe la firmao kiu prizorgas la servilon de Libera Folio en Germanio. Laŭplane la interrompo daŭros tri horojn.
Probal Dasgupta vidas glatan kontinuecon en UEA de Redakcio — Laste modifita: 2007-11-04 17:01
Libera Folio petis la novan prezidanton de UEA rakonti pri siaj ĝisnunaj spertoj en la nova posteno. Probal Dasgupta ankoraŭ ne povas prezenti multajn konkretajn atingojn aŭ decidojn, sed lin pozitive surprizis la bone funkcianta kunlaboro inter la estraro kaj la Centra Oficejo. "Post tiom da aŭdaĵoj pri malstabiliĝo de la asocia vivo post la demisioj en Roterdamo, mi atendis vidi iom da nesolvita ĥaoso", li rakontas. La nova estraro laŭ li bone komencas formiĝi kiel teamo, kaj gravajn publikajn elpaŝojn la estraro kune formulas, eĉ se poste nur unu el la estraranoj subskribas la tekston por publikigo. La retejon de UEA atendas granda renovigo, kiun estraranoj diskutos kun teamanoj dum la malferma tago en la Centra Oficejo en novembro.
UEA partoprenas la ĝeneralan konferencon de Unesko de Redakcio — Laste modifita: 2007-11-04 17:11
Universala Esperanto-Asocio, kiu havas oficialajn rilatojn kun Unesko ekde 1954, ĉeestas la 34-an Ĝeneralan Konferencon de Unesko en Parizo (16 okt. - 3 nov. 2007) kiel observanto. La delegitoj de UEA estas la vicprezidanto pri eksteraj rilatoj s-ro Ranieri Clerici kaj la konstantaj reprezentantoj de UEA ĉe la Pariza sidejo de Unesko s-ino Renée Triolle kaj d-ino Barbara Despiney.
Unesko nuligis siajn oficialajn rilatojn kun ILEI de Redakcio — Laste modifita: 2007-11-07 18:07
Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) perdis siajn oficialajn rilatojn kun Unesko, la organizaĵo de UN por edukado, scienco kaj kulturo. La kialo de la nuligo ŝajne estis la neglekto de ILEI sendi raporton al Unesko pri sia kontribuo al la celoj de Unesko dum la pasintaj ses jaroj. La prezidanto de ILEI konfirmis la nuligon de la oficialaj rilatoj kun Unesko, sed ne volis komenti la aferon pli detale. Laŭ François Lo Jacomo, unu el la reprezentantoj de ILEI ĉe Unesko, la okazintaĵon eblos facile ripari, se tio necesos.
Hispana diktatoro denove aktualas de Redakcio — Laste modifita: 2007-11-09 12:40
En 1968 la Universala Kongreso de Esperanto okazis en Madrido, kaj ĝia alta protektanto estis la tiama diktatoro de Hispanio, Francisco Franco. Nun, preskaŭ 40 jarojn poste, aktivuloj en Hispanio starigis kampanjon por forstreki lin el la listo de altaj protektantoj, aŭ "honoraj prezidantoj", kiel la aktivuloj nomas lin, retradukante la titolon el la hispana. "La subskribantoj de tiu manifesto, esperantistoj vivantaj en la 21a jarcento, malfeliĉas pro la fakto, ke UEA daŭre havas en la listo de honoraj prezidantoj de siaj Universalaj Kongresoj, diktatoron respondecintan pri persekuto de esperantistoj, pri murdo de pli ol unu miliono da homoj, pri teroro, pri kruelo; kaj bedaŭras, ke la hispana esperanto-movado ankoraŭ neniel agis kontraŭstare al tiu insulto al homa digno", la aktivuloj skribas. Libera Folio petis la prezidanton de UEA komenti la temon. Ni publikigas la kompletan tekston.
Kampanjo por nuligi la "honoran prezidantecon" de Franco de Redakcio — Laste modifita: 2007-11-09 18:23
El la enhavo: " La jaron 1968 la Universala Kongreso de Esperanto okazis en Madrido kaj ĝia honora prezidanto estis Francisco Franco, puĉisto provokinta kruelan militon, diktatoro de Hispanio dum 39 teroraj jaroj kaj ĉefa respondeculo pri ĉ. miliono da murditoj. La organizintoj de tiu UK tute forgesis, ke miloj da esperantistoj daŭre ne povis reveni al sia hejmlando kaj ke Franco masakris la esperantistan movadon en la hispana ŝtato. Siaflanke, UEA montris sian mankon de solidareco al la persekutita esperantistaro. Eĉ dum la kongreso, kelkaj programeroj ekzaltis la diktaturon kaj la diktatoron. La subskribantoj de tiu manifesto, esperantistoj vivantaj en la 21a jarcento, malfeliĉas pro la fakto, ke UEA daŭre havas en la listo de honoraj prezidantoj de siaj Universalaj Kongresoj, diktatoron respondecintan pri persekuto de esperantistoj, pri murdo de pli ol unu miliono da homoj, pri teroro, pri kruelo; kaj bedaŭras, ke la hispana esperanto-movado ankoraŭ neniel agis kontraŭstare al tiu insulto al homa digno." Pro tio, ni petas al la koncerna asocio, nuligi la honoran prezidantecon de la Universala Kongreso de 1968 al la diktatoro, la generalo Francisco Franco.
Buller: "Franco ne honorigita sed ekspluatita" de Redakcio — Laste modifita: 2007-11-14 21:02
Jam relative grandan atenton vekis la kampanjo de aktivuloj en Hispanio, kiuj postulas, ke UEA distancigu sin de decido farita en 1968, kiam la diktatoro de Hispanio, Francisco Franco, estis alta protektanto de la Universala Kongreso. La prezidanto de UEA, Probal Dasgupto, pli frue reagis al la alvoko per ampleksa artikolo en Libera Folio. Ni nun ricevis tekston de Osmo Buller, en kiu li skribas: "Certa oportunismo en la serĉado de Alta Protektanto ne estas peko, se tio plifaciligas organizi Universalan Kongreson kaj donas iujn utilaĵojn al kongresanoj, kaj se oni ne faras cedojn je sia morala integreco. Neniu Alta Protektanto povas igi Universalan Esperanto-Asocion cedi je siaj propraj principoj. Same ĉe elekto de kongreslando UEA ĉiam zorgas pri sia suvereneco kadre de UK." Ni publikigas la plenan tekston ĉi-sube.
La dilemo de la posteuloj de Redakcio — Laste modifita: 2007-11-18 15:23
Malmultaj esperantistoj en 1968 protestis kontraŭ la okazigo de Universala Kongreso en la tiam nedemokratia Hispanio. Ziko van Dijk, kiu verkis disertaĵon pri la historio de UEA el politika vidpunkto, trovis informojn pri nur du eldiritaj protestoj. Aldone estas informoj pri unu persono, kiu deklaris, ke li ĉesos pagi la kotizon al UEA pro la "honora prezidanteco" donita al la tiama hispana diktatoro Franco. La tiama direktoro de la Centra Oficejo, Marianne Vermaas, responde atentigis, ke ne temis pri "honora prezidanteco", kaj ke neniu pli frue protestis kontraŭ kongresoj en same totalisme regataj orienteŭropaj landoj, rakontas Ziko van Dijk en sia artikolo speciale verkita por Libera Folio.
Svisaj parlamentanoj proponas Nobel-premion al UEA de Redakcio — Laste modifita: 2007-11-22 22:37
Du svisaj parlamentanoj proponas, ke Universala Esperanto-Asocio ricevu pacpremion de Nobel. Laŭ la reguloj de la premio, interalie parlamentanoj rajtas oficiale proponi kandidatojn al la norvega Nobel-komitato, kiu decidas pri la pacpremio. La parlamentanoj Gisèle Ory kaj Francine John-Calame jam sendis sian kandidatigon al Oslo.
Forpasis Szilveszter Ördögh de Redakcio — Laste modifita: 2007-11-18 23:44
En sia kvindeknaŭa vivojaro, la 16-an de novembro, forpasis Szilveszter Ördögh, hungara verkisto, ĉefredaktoro de la Esperanto-rilata kultura revuo Tekintet.
Fotoretejo ĉiniĝos per Esperanto de Redakcio — Laste modifita: 2007-11-26 08:30
Ĵaŭde la 22-an de novembro komenciĝis la tradukado de la foto-retejo Ipernity al la ĉina lingvo. La ideo pri la traduko venis de la ĉina esperantisto Zhang Xuesong, kaj la tradukon al la ĉina oni faros tra Esperanto, ĉar la plej multaj ĉinaj teamanoj ne scias alian fremdan lingvon. La respondeculoj de Ipernity entuziasmas pri la nova malfermo, kiun donis al ili la esperanta versio de la retejo. La kvanto de esperantistoj en Ipernity jam atingis 230, kvankam la esperanta versio ekzistas de nur ses semajnoj.
Prelegoj de la Malferma Tago spekteblaj de Redakcio — Laste modifita: 2007-12-06 07:00
Pli ol cent personoj ĉeestis la Malferman Tagon en la Centra Oficejo de UEA sabate la 24-an de novembro. Prelegis interalie Ulrich Lins, Stano Marček kaj Ziko van Dijk. Ĉeestis pluraj estraranoj de UEA, kaj okazis diskutoj pri la estonta reta strategio de UEA. Dum la sekva tago, dimanĉo, okazis tuttaga seminario pri informado kun dekkvino da aktivuloj. Andrej Grigorjevskij filmis plurajn el la prelegoj dum la Malferma Tago. La filmoj nun spekteblas pere de Libera Folio.
Buller veturos al Moskvo por esplori kongresejojn de Redakcio — Laste modifita: 2007-12-16 12:43
La ĝenerala direktoro de UEA planas veturi al Moskvo printempe de 2008 por surloke esplori la kondiĉojn por eventuala Universala Kongreso en Rusio en la proksimaj jaroj. Tiun informon ricevis Andrej Grigorjevskij, la prezidanto de Rusia Esperanto-Unio, kiu dum la Malferma Tago en la Centra Oficejo klopodis varbi subtenon por la ideo kongresi en Moskvo en 2010. En Moskvo Osmo Buller laŭplane renkontos reprezentantojn de la urba registaro.
Libera Folio en nova servilo - komentado reŝaltita de Redakcio — Laste modifita: 2007-12-13 19:33
Libera Folio nun transiris al nova servilo, kaj ĉio denove funkcias laŭ la kutima maniero. Dum kelkaj tagoj pro la translokiĝo ne povis aperi novaj informoj kaj komentado estis malŝaltita.
Esperantistoj superas eŭskojn en reta aktiveco de Redakcio — Laste modifita: 2007-12-18 10:02
Dujara lingvostatistika observo de retaj serĉiloj montras interalie, ke la mezuma nombro de retpaĝoj en Esperanto estas klare pli alta ol en la eŭska, sed multe malpli granda ol en la slovena. Se la proporcio inter la kvanto de parolantoj kaj kvanto de retpaĝoj estus la sama en ĉiuj lingvoj, oni povus konkludi, ke la kvanto de esperantoparolantoj superas milionon. Ĵeromo Vaŝe, kiu raportas pri sia esploro en Libera Folio, tamen avertas kontraŭ tro certaj konkludoj: "Ni memoru ĉiujn proksimumojn, de kiuj tiu takso dependas: retserĉiloj respondis parte fantazie, ili egalanime enkalkulas paĝojn en malbonkvalita lingvo, ni iom arbitre supozis ke la kimra kaj eŭska estas modelaj por nia kalkulo... Aparte ĉi lasta supozo estas kritikinda: parolantoj de provinca lingveto trovas kunparolantojn najbare kaj ne tre bezonas retpaĝojn por komuniki."
abako2 de zope — Laste modifita: 2007-12-16 11:25
abako1 de zope — Laste modifita: 2007-12-16 11:26
abako3 de zope — Laste modifita: 2007-12-16 11:37
abako4 de zope — Laste modifita: 2007-12-16 11:38
abako5 de zope — Laste modifita: 2007-12-16 11:38
abako6 de zope — Laste modifita: 2007-12-16 11:39
abako7 de zope — Laste modifita: 2007-12-16 11:40
abako2a de zope — Laste modifita: 2007-12-16 12:23
abako3a de zope — Laste modifita: 2007-12-16 12:24
abako4a de zope — Laste modifita: 2007-12-16 12:25
abako5a de zope — Laste modifita: 2007-12-16 12:25
abako6a de zope — Laste modifita: 2007-12-16 12:26
abako7a de zope — Laste modifita: 2007-12-16 12:26