Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Internacia Junulara Kongreso

Internacia Junulara Kongreso

de Redakcio Laste modifita: 2007-01-08 10:49
VEJO estas la nova organizaĵo de vjetnama esperantista junularo kaj ankaŭ la plej nova membro de TEJO (la 44a landa sekcio). Nia organizaĵo landsekciiĝis celante kontribui al disvolviĝo de nia junulara movado de Esperanto kaj plilarĝigi solidarecon, amikecon, kunlaboron surbaze de reciproka komprenado inter juna esperantistaro. Nuntempe, ni havas sufiĉe multajn aktivajn junulojn, kiuj volonte kaj samidee kontribuos siajn fortojn por IJK.

Detaloj de evento

Kiam

2007-07-27 je 11:00 ĝis
2007-08-03 je 20:00

Kie

Hanojo, Vjetnamio

Aldoni eventon en la kalendaron.

La pedagoga universitato de Fremdaj Lingvoj estis selektita kiel la kongresejo por IJK. La universitato situas proksime de la internacia flughaveno. Estas tre konvena por kongresanoj atingi tien per rekta aŭtobuso el flughaveno dum 30 minutoj. La universitato posedas 2 grandajn konferencajn salonojn (400 kaj 700 seĝoj); kaj pli ol 30 malgrandajn salonojn (30-60 seĝoj). En la universitato troviĝas interreto-ĉambro, kaj aliaj bezonataj ĉambroj. Ĉirkaŭ la universitato troviĝas multaj bazaroj, superbazaroj, manĝejoj, drinkejoj kaj vendejoj de ĉiuj aĵoj kaj ankaŭ multaj grandaj kaj malgrandaj hoteloj.

Pli da informo pri tiu evento…