Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Pola Radio kontraŭbatalos misfamon hebree

Pola Radio kontraŭbatalos misfamon hebree

de Redakcio Laste modifita: 2007-02-11 20:00
Post la nuligo de la esperantlingvaj elsendoj per mallongaj ondoj kaj per satelito, Pola Radio nun elspezos la saman monon por ĉiutagaj elsendoj en la hebrea lingvo. La oficiale deklarita kialo de tiu decido estas, ke la registaro de Pollando volas fortigi siajn ligojn kun Israelo kaj kontraŭbatali la oftan opinion, ke antisemitismo estas forta en Pollando. "Mi supozas, ke tio estas manovro, truko de Targalski por iel kovri la antisemitismon el liaj eldiroj faritaj antaŭ kelkaj semajnoj", komentis Andrzej Pettyn. Unu el la argumentoj, uzitaj de Jerzy Targalski, estrarano de Pola Radio kontraŭ esperantlingvaj elsendoj estis, ke Zamenhof estis ne polo sed judo. La novaj esperantlingvaj ret-elsendoj de Pola Radio ŝajne ne estos rekte influitaj de la enkonduko de la hebrea programo, sed laŭ Renato Corsetti nepre necesas, ke oni daŭrigu la kampanjon por la esperantlingva elsendo.

La 26-an de januaro Adam Burakowski, vic-direktoro de la eksterlandaj elsendoj de Pola Radio, publike deklaris, ke la novaj elsendoj en la hebrea estas "nova batalo en la milito por malpruvi la maljustan opinion, ke Pollando estas antisemitisma".

- Ni volas havi bonajn rilatojn inter Pollando kaj Israelo, kaj doni al la tutmonda juda komunumo informojn pri la juda minoritato en Pollando, Adam Burakowski diris, laŭ la novaĵ-agentejo Reuters.

Antaŭ la dua mondmilito Pollando havis la plej grandan judan loĝantaron en Eŭropo, sed la plej multaj judoj en Pollando estis mortigitaj dum la neniigo. Proksimume 10.000 judoj nuntempe loĝas en Pollando.

Reprezentanto de Pola Radio, Tadeusz Fredro-Boniecki diris, ke la hebreaj elsendoj estos aŭskulteblaj en Israelo kaj en la tuto de Eŭropo. La frekvencoj de la ĉiutagaj elsendoj ne estis anoncitaj, sed la unua elsendo laŭplane okazos komence de marto.

En decembro oni eksciis, ke ĝuste la juda deveno de Zamenhof estis unu el la argumentoj kontraŭ la esperantlingvaj elsendoj de Pola Radio. "Se eĉ Israelo ne elsendas en Esperanto, kial do Pola Radio tion faru? Zamenhof ja estis pollandano, sed de juda deveno", argumentis tiam Jerzy Targalski, vicprezidanto de Pola Radio. Lia eldiraĵo iĝis publika ĝuste en la 15-a de decembro, kiam la elsendoj de Pola Radio en Esperanto laŭ la origina plano devis ĉesi.

- Ataki Esperanton pro la judeco de Zamenhof estas io, kion oni ne atendus en civilizita lando en la sino de Eŭropa Unio, kies kortumoj daŭre deklaras rasismon eksterleĝa", komentis tiam Renato Corsetti.

La eldiraĵo de Jerzy Targalski vekis grandan atenton en la pola gazetaro, kaj jam en la sama tago, la prezidanto de la radia estraro, Krzysztof Czabański, nomis la diraĵon "malbonŝanca kaj malĝusta”. Samtage oni ankaŭ prokrastis la nuligon de la ordinaraj esperantlingvaj elsendoj. Eventuale ankaŭ la decido pri hebreaj elsendoj estas maniero kontraŭbatali la malfavoran publikecon kreitan de la eldiraĵo de Jerzy Targalski.

- Mi supozas, ke tio estas manovro, truko de Targalski por iel "kovri" la antisemitismon el liaj eldiroj faritaj antaŭ kelkaj semajnoj, komentis Andrzej Pettyn, multjara estro de la Esperanto-redakcio, en mesaĝo sendita interalie al Renato Corsetti.

- Mi kredas, ke la supozo de Pettyn estas prava, komentas siavice Renato Corsetti, responde al demando de Libera Folio.

La decido pri hebreaj elsendoj estis menciita ankaŭ de Barbara Pietrzak en la dimanĉa esperantlingva elsendo de Pola Radio. Respondante al letero de aŭskultanto, kiu miris, ke la mono sufiĉas por nova hebrea elsendo, sed ne la ekzistinta esperanta, ŝi diris:

- Ni scias sole, ke tian decidon alprenis la Pola Radio, nenion alian ni scias krom tio ke tiu ĉi elsendo  funkcios kiel normala programo 30-minuta en  la pola eksterlanda programo de Pola Radio. Kompreneble tio nur signifas ke jen kaj jen okazas iuj decidoj iom surprizaj, ni devas simple esti je ili preparitaj. Certe kiam ni jam havos pliajn informojn ni volonte informos niajn aŭskultantojn.

En Israelo pri la planataj hebre-lingvaj elsendoj raportis interalie la prestiĝa gazeto Ha'aretz. En la anglalingva paĝo de la gazeto, leganto el Usono komentas, ke Pollando prefere kontraŭbatalu la ekzistantan antisemitismon ol reklamu sin en la hebrea.

- Ĉiujare miloj da judaj infanoj, kiuj post la abiturientiĝo pasigas unu studjaron en Israelo, veturas al Pollando por partopreni la "Marŝon de la vivaj". La celo de la marŝo estas doni al la infanoj komprenon pri la neniigo, kaj montri al la mondo, ke judoj neniam forgesos. Ĉiujare, kiam la infanoj marŝas laŭ la vojo al la iamaj koncentrejoj, ilin renkontas lokaj poloj kiuj rikanas, sakras, kaj montras siajn mezajn fingrojn, skribas Gerald Jacobs el Novjorko.

Komentanto en nederlanda retejo pri amaskomunikiloj seke konstatas, ke ĝis nun en la hebrea elsendis nur la kontraŭ-israelaj reĝimoj, kiel tiuj de Irano kaj Sirio.

Lunde la 8-an de januaro estis dissendita la lasta ordinara elsendo de Pola Radio en Esperanto. Jam la 9-an de januaro estis aŭdebla la unua novformata, podkasta elsendo. Ĝis nun la proksimume 20-minutaj podkastaj elsendoj estis aŭdeblaj ĉiutage, sed mankas oficiala informo pri tio, ĉu la podkastaj elsendoj estas enkondukitaj por longa daŭro.

Laŭ informoj de Renato Corsetti, la estroj de Pola Radio sintenas skeptike al la esperantlingvaj elsendoj, dum la ministerio de eksterlandaj aferoj de Pollando konstatis, ke la kompleta nuligo de la elsendo kreus malfavoran impreson pri Pollando. La 8-an de januaro la ataŝeo pri kulturo de la Ambasado de Pollando en Romo proprainiciate telefonis al Renato Corsetti por aranĝi renkontiĝon kun direktoro de Pola Televido. "Kvankam ne eblas malfari la jam faritajn decidojn, oni povas starigi demandojn pri la estonteco", li diris al Corsetti.

- Mi parolis telefone kun Barbara Pietrzak pri la nuna situacio, kaj evidentas, ke, kvankam la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj certigis la rimedojn por daŭrigo de la dissendoj en la reto, la televidaj respondeculoj ankoraŭ ne estas tute konvinkitaj. Do la atento fare de esperantistoj devas daŭri, atentigas Renato Corsetti.

arkivita en:
LaPingvino
LaPingvino diras:
2007-02-11 15:46
la ligilo al la nederlanda retejo pri amaskomunikiloj bedaŭrinde ne estas tute korekta. eble indas korekti tiun :)
redakcio
redakcio diras:
2007-02-11 20:00
Dankon pro la atentigo.
yenovklazian
yenovklazian diras:
2010-05-29 23:33
Se la estraro de la pola radio volas montri afablaĵon al la judoj, eĉ se por kaŝi sian kontraŭsemidemon, ili prefere kreu elsendojn en la jida (judgermana) lingvo, kiu estis unu el la malplimultaj lingvoj de la lando antaŭ la elpelo de la parolintaro. Almenaŭ estus kontribuo al la revivigo de tiu kulture altvalora, tamen perdinta la vivospacon lingvo.

Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-05-30 06:54
Estas tre amare rigardi, kiel Pollando marsxas de unu ekstremo al alia.Apenaux ricevis demokration kaj tuj ne scias kion fari kun gxi.En komunismo povis decidi ne fakuloj kaj ekspertoj, sed plej grave estis , ke li estis partianoj, do ne mire, ke misprojektoj estis programitaj. Hodiaux multaj ekstremaj ideoj revekigxas kaj ecx ofte havas subtenon.Ankaux nacionalismo revekigxas. Bone , se estus nacia identeco pli polurita, sed tial oni ne devas tuj blinde sercxi "kulpantojn".Revekigxas ankaux antisemitismo, kio montrus analizo de kontraux judaj eldiroj, atakoj kaj kontraux Esperanto, cxar kreinto estis juddevena.
Ke oni neigas cxe tio polan kulturon tio ja ne gravas. Kelkaj "epokaj" personoj kredis trovi eblecon inauxguri por si monumenton, ne vidante, ke ili segas propran brancxon.

Estas ege karakteristike, kiel fanatike blinde povas esti kelkaj personoj kaj decidantaj organoj.Se juddeveno de Esperanto-kreinto devus esti kauxzo de gxia forigado, kial tiel multnombraj blindaj kredantoj akceptas Jezuon, kiu estis ankaux judo? Kial oni akceptas Maria kiel pola patronino? Cxu ilia judeco ne malhelpas al ili?

Denove mi devus diri: "Biedna Polsko" (malricxa Pollando - sed devus signifi kompatinda)