Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Czabański bedaŭras la eldiron de Targalski

Czabański bedaŭras la eldiron de Targalski

de Redakcio Laste modifita: 2006-12-20 09:58
Reage al la artikolo en Gazeta Wyborcza pri la eldiraĵo de Jerzy Targalski pri Zamenhof kaj Israelo, la Pola Inform-agentejo PAP vendrede la 15-an de decembro je 16.55 dissendis jenan telegramon.

La prezidanto de la Pola Radio,  Krzysztof Czabański informis vendrede, ke la esperantlingvaj elsendoj en Pola Radio ne malaperos, tamen ili ne estos emisiataj kadre de Radio Polonia, sed ekskluzive pere de la interreto. Kiel "malbonŝancan kaj malĝustan"  li difinis la eldiron de la vicprezidanto de Pola Radio,  Jerzy Targalski, pri la juda deveno de la kreinto de la lingvo Ludoviko Zamenhof.

Vendrede posttagmeze ankaŭ Jerzy Targalski esprimis la bedaŭron, ke lia eldiro prezentis en falsa lumo Polan Radion kaj lian personon. "Kaj mi kaj Pola Radio estas laŭeble plej foraj kredi kaj popularigi netoleremajn, ksenofobajn kondutojn” – skribis Targalski en letero direktita al la ĉefredaktoro de "Gazeta Wyborcza”, Adam Michnik.

La vendreda GW skribis, ke la 15-a de decembro estas la lasta emisitago  de la esperantlingvaj elsendoj fare de Pola Radio. La gazeto memorigis, ke la 15-an de decembro pasas la solenata de esperantistoj en la tuta mondo naskiĝdatreveno de Zamenhof. Laŭ la gazeto pri la likvido de la redakcio ĝuste en tiu ĉi tago decidis vic-prezidanto Targalski, kiu pravigante la decidon al ĝiaj laborantoj aludis al la juda deveno de Zamenhof.

Targalski, demandita de GW ĉu efektive li referencis al la juda deveno de la kreinto de la lingvo Esperanto, respondis: "Ne. Mi klarigis, ke se Pollando estu emisianta esperantlingvajn elsendojn, ĉar ĝi fieras pri Zamenhof, tiukaze ankaŭ Israelo devintus emisii esperantlingve, ĉar verŝajne ĝi ankaŭ fieras pri sia samnaciano”.

"Tio ĉi estas eldiro signifagrade malbonŝanca kaj malĝusta kaj ne devintus aŭdiĝi” – substrekis en la vendreda interparolo kun PAP-agentejo Czabański. "Krome la esperantlingva programo ja estos emisiata, kaj entute ne estis decido, ke ĝi ne estu emisiata, sed nur ke ĝi estos transmetita en interreton. Aparte pro tio, ke pli ol 90 procentoj de la ĝisnunaj aŭskultantoj de la programo aŭskultas ĝin per interreto” – aldonis la prezidanto de Pola Radio.

Li substrekis, ke la ĉefa motivo de tiu ĉi ŝanĝo estas la fakto, ke dank’ al tio eblos plilongigi la elsendotempon de la elsendoj en la ukraina kaj belorusa lingvoj, "kio laŭ la vidpunkto de nia ŝtatintereso kaj ŝtatracio estas evidenta”.

La cititan de GW eldiron de Targalski pri la deveno de Zamenhof ankaŭ kritike taksis la kulturministro, Kazimierz Michał Ujazdowski. "Tio estas malsaĝa, malprudenta kaj malbona eldiro” diris Ujazdowski vendrede en Radio Zet.

Targalski mem demandita vendrede de PAP, ĉu la juda deveno havas por li signifon respondis: "Por mi havas neniun signifon”. Li atentigis ankaŭ, ke la likvidodato de la Esperanto-redakcio ne estis celkonscia. "Tiel simple okazis” – diris Targalski.

En letero al Michnik Targalski aldonis, ke la unusola motivo transmeti la Esperanto-redakcion en interreton estas la fakto, ke pli ol 90 procentoj de E-Redakcio sekvas ĝin pere de la interreto kaj la kreskanta  bezono grandigi la nombron de elsendoj en la lingvoj ukraina kaj belorusa – skribis Targalski. Li substrekis ankaŭ, ke Pola Radio ”respektas kaj alte taksas la aŭskultantojn de la elsendoj esperantlingvaj”. "Estas afero sendisputa, ke ankaŭ pro nia respekto por la kreinto de tiu lingvo, Ludoviko Zamenhof, la programoj en la lingvo Esperanto  estos, kiel ĝis nun en Pola Radio, kreataj kaj emisiataj”.

La letero krom al la ĉefredaktoro de GW estis direktita informcele interalie al la senat-marŝalo (senatestro), Bogdan Borusewicz, la ministro por la kulturo kaj arto, Kazimierz Ujazdowski, kaj la vicministro por la eksterlandaj aferoj, Paweł Kowal.

La porparolanto de Pola Radio, Tadeusz Fredro-Boniecki, diris al PAP, ke ĝis la 21-a [de decembro] daŭras la varbado de ĵurnalisto al la interreta esperantoprogramo. La Esperanto-Redakcio funkcias en Pola Radio de 47 jaroj. Kiel diris al PAP Fredero-Boniecki, la estro de tiu ĉi redakcio emeritiĝas, aliflanke iu el la ĵurnalistoj decidis eklabori en la interreta esperanto-radio.

[sekvas biografiaj informoj pri Ludwik Zamenhof]

Vendrede vespere en la familia urbo de Zamenhof komenciĝos solenaĵoj de la 147-a naskiĝdatreveno de la kreinto de Esperanto. Ĝis dimanĉo estis planitaj porokazaj renkontiĝoj kaj prelegoj, kaj eĉ diservoj en esperanto antaŭitaj per meto de floroj ĉe monumento de Zamenhof. La ĉiujarajn solenaĵojn organizas Bjalistoka Societo de Esperantistoj kaj Fondumo de Ludoviko Zamenhof, kiuj de jaroj klopodas ne sole memorindigi la naskiĝintan en Bjalistoko Zamenhof, sed ankaŭ popularigi la internacian lingvon, kiun li kreis.

[PAP]
arkivita en: