Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Israela ĵurnalo menciis Liberan Folion

Israela ĵurnalo menciis Liberan Folion

de Redakcio Laste modifita: 2007-02-25 21:39
La legantoj de la prestiĝa israela gazeto Haaretz povis vendrede informiĝi pri la ekzisto de Libera Folio. Ni publikigas tradukon de la koncerna teksto.

"Reagoj"
Haaretz semajnfina magazino, 23.2.2007

Vigla lingvo

En sia interesa artikolo "OMG" pri internaciaj lingvoj ("Haaretz" 9.2) Edan Ring asertas ke la lingvo Esperanto vivas nuntempe ĉefe en la interreto. Kvankam Esperanto ja viglas en la reto (ekzemple, eĉ la supre menciita artikolo estas elstare menciita kaj tradukita en Esperanton en la internacia prestiĝa ĵurnalisma portalo Libera Folio), tiu aserto estas malĝusta.

Esperanto estas nuntempe vivanta kaj vigla lingvo, kiu servas kiel komunikilo por ĝiaj centmiloj da parolantoj kaj uzantoj tra la mondo. Mi menciu nur du ekzemplojn kiuj montras la viglecon de Esperanto (kiu, kontraŭe al Globish, Spanglish kaj la multaj aliaj ĵargonoj menciitaj en la artikolo) estas lingvo en ĉiu aspekto:

En la monda Esperanto-konferenco, okazinta pasintsomere en Florenco, partoprenis pli ol 2.000 delegitoj el 62 landoj; ĉiujare estas eldonataj centoj da libroj (originalaj kaj tradukitaj) en Esperanto.

La strukturo de la gramatiko kaj la vorttrezoro estas planataj tiel ke ili estu kiel eble plej simplaj sen limigi la esprim-kapablon. Ĝia neŭtraleco (ĉar ĝi ja estas ligita al neniu etna grupo aŭ geografia regiono) kaj simpleco estas la kvalitoj kiuj igas Esperanton, laŭ ĝiaj adeptoj, ideala kandidato por la internacia komunika lingvo en la estonteco.

D-ro Amri Wandel, Jerusalemo


arkivita en: