Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Prestiĝa gazeto en Israelo artikolas pri Esperanto

Prestiĝa gazeto en Israelo artikolas pri Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2007-02-10 14:38
Unu el la plej prestiĝaj israelaj gazetoj, Haaretz, en sia vendreda suplemento la 9-an de februaro publikigis artikolon pri Esperanto. La teksto estis ero en kvinpaĝa artikolaro pri internaciaj lingvoj nuntempe, kaj ŝajne rezultis el pli fruaj kontaktoj de Amri Wandel kun la gazeto, lige kun la nuligo de la Esperanto-redakcio de Pola Radio. Nenio tamen estas menciita pri la decembraj kontraŭjudaj eldiraĵoj de estrarano de Pola Radio. Ni publikigas la tutan tekston de la artikolo en esperanta traduko.

La onidiroj pri la morto de E-o estis tro fruaj
la lingvo vivas kaj prosperas en la interreto

Esperanto estis inventita en 1887 de Lazaro Zamenhof, pola judo, kun la celo krei neŭtralan lingvon, kiun ĉiu povu facile lerni. Zamenhof intencis ebligi efikan kaj egalecan komunikadon inter homoj el diversaj landoj, kaj tiumaniere proksimigi pacon kaj justecon inter la popoloj. La revo de Zamenhof ne realiĝis, kvankam nuntempe troviĝas inter 100.000 kaj miliono da Esperanto-parolantoj en la mondo.

La adeptoj de Esperanto rimarkis ke la interreto estas perfekta ilo por konservi la lingvon. Nuntempe troviĝas en la mondo etaj grupoj de idealistoj kiuj produktas tekstojn kaj retejojn en Esperanto, kaj rifuzas lasi ĝin forpasi. Multaj retejoj, inter ili http://esperanto.net, proponas gvidilojn kaj kursojn por lerni la lingvon, vortarojn kaj tradukojn en Esperanton de klasikaj beletraĵoj.

Amri Wandel, doktoro de astrofiziko de la Hebrea Universitato de Jerusalemo kaj membro de la estraro de la monda esperanto-organizaĵo (UEA) diras ke "estas eksplodo de la lingvo en la interreto. En la mondo estas ĉ. miliono da Esperanto-parolantoj, sed en la interreto ili havas proporcie pli grandan ĉeeston, ĉefe pro ilia motiviĝo pruvi ke la lingvo estas la plej taŭga por internacia komunikado".

En la Esperanto-versio de la Vikipedio, la "libera enciklopedio" kiu estas verkata nur de retanoj, estas pli ol 62.000 kapvortoj, kompare kun 50.000 en la hebrea versio kaj nur 21,000 en la araba. "Ni ne iluzias nin", diras Wandel, "estas al ni klare ke Esperanto estas malproksima de la celo kiun ĝi plenumu laŭ Zamenhof. La homaro ial elektis ne efektivigi la avantaĝojn de la lingvo, sed tio eble ankorau ŝanĝiĝos, intertempe ni gardas la fajreron.

(sub foto de Zamenhof)
Lazaro Zamenhof
Lia revo efektiviĝas

arkivita en: