Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Beletra Almanako

Beletra Almanako

de Redakcio Laste modifita: 2007-01-24 21:47
En aŭtuno 2007 estos lanĉita nova literatura periodaĵo, kiu komence aperos unufoje jare (eble dufoje) kaj nomiĝos Beletra Almanako (BA). Ĝin redaktas Jorge Camacho (ĉefredaktoro), Probal Daŝgupto kaj István Ertl (redaktoroj). Ĝin eldonas Ulrich Becker (Mondial).