Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Neniu UK en Moskvo 2009

Neniu UK en Moskvo 2009

de Redakcio Laste modifita: 2007-03-04 11:30
Sojle de la Rusia Esperanto-Kongreso, okazonta en Tiĥvin ekde la 6-a de marto, Rusia Esperanto-Unio diskonigis informon pri entuziasma subteno de la Moskva urba registaro al la propono okazigi la Universalan Kongreson de Esperanto de la jubilea jaro 2009 en Moskvo. Formala invito al UEA kongresi en Moskvo laŭplane estos preparita dum la Rusia Esperanto-Kongreso. Tamen laŭ la ĝenerala direktoro de UEA en la praktiko estas jam tro malfrue fari inviton por la jaro 2009. Tial la jubilea kongreso preskaŭ certe okazos en unu el kvar proponataj polaj urboj.

Iniciata grupo subtenata de Rusia Esperanto-Unio jam de iom da tempo flegas kontaktojn kun reprezentantoj de la urbestraro de Moskvo, kaj laŭ komuniko dissendita de REU la unuaj esperigaj rezultoj estis atingitaj jam decembre de 2006.

- La agado daŭris post la longegaj novjaraj festoj. Finfine komence de februaro 2007 la dokumentojn aprobis kaj rezoluciis pri la subteno la urbestro de Moskvo Jurij Luĵkov. Pasintsemajne okazis tre sukcesa renkontiĝo de niaj reprezentantoj kun la moskva ministro pri internaciaj ligoj kaj turismo I. Ordĵonikidze, kiu jam agis por plenumi tiun komision, skribas la prezidanto de REU, Andrej Grigorjevskij, en komuniko publikigita fine de februaro.

Laŭ la sama komuniko, poste okazis alia kunveno, dum kiu reprezentantoj de la Moskva urbestraro promesis diversan praktikan kaj materian helpon por la okazigo de Universala Kongreso.

Tamen jam estas preskaŭ certe, ke almenaŭ en la jaro 2009 la Universala Kongreso okazos ne en Moskvo sed en Pollando, simple ĉar eĉ se oficiala invito nome de Rusia Esperanto-Unio estus farita tuj, UEA ne plu havus tempon sendi sian ĝeneralan direktoron al Moskvo por esplori la kondiĉojn.

- Ne ekzistas formala limdato por invitoj, sed koncerne 2009 estas jam malfacile aldoni al la esploroj novajn landojn. La decido devos esti farita plej laste en la Jokohama UK. Mi, kies tasko kiel ĝenerala direktoro estas prepari ĝin, apenaŭ povus trovi tempon por pliaj esplorvojaĝoj en la proksimaj monatoj, kiuj estos por mi la plej prema periodo de la jaro, des pli nuntempe, kiam la ĉefa financa oficisto de la CO konstante forestas pro malsano, rakontas Osmo Buller.

Ĝis nun ekzistas nur unu invito por la Universala Kongreso 2009, kaj ĝi venis el Pollando.

- Ĉar en 2009 oni festos la 150-an datrevenon de la naskiĝo de L.L. Zamenhof, Pollando kompreneble aperis kiel natura gastigonto de UK kaj sekve ne estis bezono instigi kandidatigojn el aliaj landoj.

Por esplori la kondiĉojn Osmo Buller jam vizitis kvar urbojn en Pollando: Bjalistokon, Varsovion, Poznanon kaj Krakovon. Li tamen ne volas diri ion pri la rezulto de siaj esploroj.

En novembro, dum la kampanjo por savi la esperantlingvajn elsendojn de Pola Radio, Renato Corsetti publike diskutis la ideon ne okazigi la Universalan Kongreson en Pollando, se la elsendoj estos nuligitaj. Nun la elsendoj daŭras en la reto, kaj la ideo pri bojkoto jam ŝajnas forgesita.

Renato Corsetti nun ne havas proponon pri alternativa kongreslando. Li ankoraŭ ne scias, kiu el la proponataj kvar polaj urboj ŝajnas plej perspektiva.

- La estraro ankoraŭ ne ricevis raporton de la ĝenerala direktoro pri lia lasta vizito al Pollando, kaj la unua okazo por paroli pri la afero estos la aprila estrarkunsido.

arkivita en:
piter
piter diras:
2007-03-02 09:36
mi esperas ke uea kaj reu tamen povas interkonsenti pri rusa uk en 2009. mi vidas nenian kialon okazigi ĝin en polando post la afero ĉirkaŭ la pola radio.

uea ne estas politika forta organizo, sed ĝi jes ja havas ian eksteran influon kadre de la elekto de uk-oj (la uk tamen estas iel prestiĝa evento kaj la okazanta urbo ankaŭ iomete profitas de la evento)
amuzulo
amuzulo diras:
2007-03-04 09:20
Laŭ mi, ĝi tamen okazu en Pollando. Vi estas event-organizanto kaj ne komprenas tion? UK estas grandega evento kiu bezonas nekredeble multe da preparado. Oni devas prepari por ĝi jam du jaroj antaŭe. Ŝanĝi nun al Rusio estus organiza katastrofo laŭ mi. Almenaŭ Radio Polonia decidis plu-elsendi rete. Mi vere scivolas kiom da homoj aŭskultis la programon nerete, sed mi dubas ke estas vere tiom nuntempe.
grikha
grikha diras:
2007-03-02 22:54
En cxiu jardeko nepre estas iuj jubileoj, omagxe al kiuj povas okazi kongresoj. 2009 estas tute bona jaro por UK en Rusio, ja oni scias, ke tiam Pollando ekzistis kiel parto de tiama Ruslando. Do formale estas absolute neniu kontrauxdiro.

Kaj krome - mi plene subtenas vortojn de David-Emil, skribitajn cxi-supre.
mousy
mousy diras:
2007-03-02 23:30
Mi ne komprenas kial ne estas plu ebleco esplori okazigon de UK en Rusio en la jaro 2009.
Se la Gxenerala Direktoro ne havas tempon, kaj prave li ne havas tempon, oni donu la taskon al iu alia. Supozeble ankaux aliaj kapablas, cxu ne?
Krome, mi estas kontraux okazigo de UK en Pollando pro la lastmonataj disputoj. Ni jam avertis ke pro la Pola-Radio Faktoj, UK povus flugi al alia lando, ni devas esti konsekvencaj.
Edvige
vasall
vasall diras:
2007-03-03 16:13
Edvige, bonvolu montri konekson inter kaŭzo kaj konsekvenco, se vi diras: "ni devas esti konsekvencaj". Mi daŭre vidas, ke se oni temas lastatempe pri Pola Radio, oni ofte troigas kaj disvastigas katastrofajn viziojn...
vasall
vasall diras:
2007-03-02 23:59
Hm, ĝis nun mi pensis, ke rusoj ĝenerale kontraŭas ĝeneraligon pri okupado de Pola Respubliko kiel "unuecon" kun Rusio! Ĝi estis okupado de suverena ŝtato, temas pri persekutado kaj aliaj malbonaĵoj, kaj tiel rusaj gefratoj volas legalizi ĉion? Estas tradicio, ke dum tiel gravega datreveno la kongreso okazas en Pollando, kaj vi mallegalizas ĉion bazante sur stultega afero - "pola radio ne plu aŭdigas elsendoj per radio", sed daŭrigas per interreto (forgesante kompreneble, ke granda plimulto de aŭskultantoj uzas interreton por aŭskulti ĝin). Uzu esencajn argumentojn kaj forgesu stultaĵojn - tiam ni povos diskuti.
Brunsxtono
Brunsxtono diras:
2007-03-03 14:09
Mi subtenas la opinion de s-ro Wierzbowski, ke la kazo de Pola Radio ne estu serioza argumento. Se Pollando estas proponinta sin kiel kongreslandon por 2009 - jam la fakto, ke tio okazis, estas grava atesto pri subteno de la movado flanke de oficialuloj.
Alia afero, ke ankaux Rusio nepre devas havi la sxancon, cxar la okazo vere estas unika, ke la urbestro de la rusia metropolo subtenu la aferon opinie kaj finance. Tiun sxancon devus doni UEA per esploro de la situacio.
Krome - ja Moskvo ne estis fremda urbo por LLZ, cxu ne?
Mikaelo Bronsxtejn
vasall
vasall diras:
2007-03-03 16:04
Nu jes, mi konsentas, ke Rusio devas havi śancon demokratie kandidatiĝi por UK, same kiel ĉiuj urboj (kvankam strangas, ke tiel malfrue la decido estis farita). Sed la elekto devos bazi sur logikaj argumentoj, ne sur antaŭjuĝoj kaj troigoj.
andrejg
andrejg diras:
2007-03-14 16:12
Iom malfrue mi volus aldoni al la diskutfadeno, ke la rusia invito neniel estas ligita kun iuj ajn provoj "puni Pollandon". Ecx male, ni bremsigis nian preparadon, kiam ektemis pri tio, ke okazigo de UK en Pollando povus helpi reteni la funkciadon de Pola Radio en Esperanto. Kaj nur kiam montrigxis, ke tiu argumento ne helpis, ni dauxrigis.

Kaj tio, ke ni revas okazigi UK-on en nia lando, estas nenio mirinda - cxiuj same revas. Tamen diference de cxiuj landoj kun la simila nivelo de E-movado kaj multaj kun relative malpli alta, UK cxe ni ankoraux neniam gastis. Konsentu, iam tiu nenormala situacio devas finigxi :-).