Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Kuba Esperanto-Asocio kondamnas Usonon

Kuba Esperanto-Asocio kondamnas Usonon

de Redakcio Laste modifita: 2007-01-30 11:57
La ŝtata kuba novaĵagentejo ACN lunde la 29-an de januaro diverslingve dissendis informon, laŭ kiu la komitato de Kuba Esperanto-Asocio kondamnas la politikon de Usono. En sia deklaro Kuba Esperanto-Asocio ankaŭ bonvenigis la lastatempajn politikajn evoluojn en la latinamerika regiono kaj subtenis "efikan instruadon de fremdaj lingvoj". La artikolo de ACN ne citas ajnan mencion de Esperanto en la deklaro de la landa asocio de UEA.

Laŭ la anglalingva teksto de ACN, la komitato de Kuba Esperanto-Asocio finis sian regulan kunsidon en Havano per deklaro "kondamnanta la kontraŭ-kuban politikon de Vaŝingtono".

En sia deklaro, la supera organo de la kuba asocio, kiu estas aktiva membro de la internacia Esperanto-movado, esprimis deziron pri rapida resaniĝo de la kuba prezidento Fidel Castro, kaj alvokis ĉiujn parolantojn de Esperanto ĉirkaŭ la mondo aliĝi al la internacia kampanjo por la tuja liberigo de la kvin kubaj kontraŭterorismaj batalantoj, kiuj estas tenataj en usonaj malliberejoj kaj konataj kiel "la kuba kvinopo", skribas ACN

La "kuba kvinopo" - Gerardo Hernández, Ramón Labañino, Antonio Guerrero, Fernando González and Rene González - estas grupo de kubaj ŝtataj agentoj, kiuj dum la 1990-aj jaroj kaŝe laboris en Usono. En 1998 ili estis arestitaj. En la kortumo ili konfesis, ke ili efektive estis sekretaj kubaj agentoj, sed diris, ke ilia sola celo estis preventi teror-atakojn de ekzilaj kubanoj kontraŭ la kuba reĝimo. Tri el ili estis kondamnitaj je dumviva malliberigo, la restantaj du je 19 kaj 15 jaroj en malliberejo.

La komitato de Kuba Esperanto-Asocio aldone kondamnis la pli ol 45-jaran ekonomian blokadon de Usono kontraŭ Kubo. Laŭ la deklaro de la komitato, la blokado estas "malhelpo al la komunikado, solidareco kaj amikeco inter la popoloj de Kubo kaj Usono". Male, la komitato de KEA bonvenigis la lastatempan "proceson de integriĝo en la latinamerika regiono, kiu permesas pli proksiman interŝanĝon inter niaj popoloj kaj la evoluigon de larĝ-skalaj projektoj en la landoj de ĉi tiu regiono".

Fine de la dissendita artikolo la kuba novaĵ-agentejo mencias ankaŭ la lingvan aspekton:

Alia konkludo de la kunsido temis pri la evoluigo de la ĝenerala kaj integra kulturo de la popoloj, bazite sur la defendo de iliaj denaskaj lingvoj kaj la efika instruado de fremdaj lingvoj por protekti kulturan kaj lingvan diversecon.

Pri Esperanto nenio estas dirita en la artikolo de la kuba novaĵ-agentejo ACN. La agentejo havas ankaŭ esperantlingvan paĝon, sed tie almenaŭ marde la 30-an de januaro nenio legeblis pri la deklaro de Kuba Esperanto-Asocio.

arkivita en:
jadiaza
jadiaza diras:
2007-02-06 00:07
Mi ne sxatas ke la Esperanta Movado estas uzita por politikaj aferoj. Cxu ni ne povus ankaux kondamni la malliberejxigxon de la kubaj malakorduloj aux neregximistoj? Ni devus memori la misuzojn de auxtoritato kun la Esperanta Movado dum la tiel nomata malvarme milito.
rafaelbe
rafaelbe diras:
2007-02-17 01:53
Mi ankaux pensas ke Eo ne devas partopreni rilate politikan aferon sed ni ne devas konfuzi Esperanto movado kun Esperantisto. La Ideon ne sercxas pro politika rekono sed la homo havas pensmaniero. Mi certe amas kubo kaj kubanoj sed mi ne pensas ke Fidelo kastro estas bona estrarano nek ke Usono havas rajto por batali kontraux la mondo. Estas pli bonan novajxo ke vi ne trovis neniu pri Esperanto en tiu dokumento ni ne volas teruri la interesanto pri nian kara lingvo. Certe estas pli bona novajxo ke Rotary Club interesas pri divastigi Eo tra siajn membrojn. cxu ne?
esperanto
esperanto diras:
2010-02-20 14:31
Jen sur tiu pagho
http://www.liberafolio.org/2007/kubakondamno
aperis raporto pri "kondamno de la la kontraŭ-kuba politiko de Vaŝingtono" en la jaro 2007.

Chu UEA, ekzemple la ghenerala sekretario, tiam protestis, ke unu el ghiaj Landaj Asocioj malrespektas la neutralecon ?
Se jes, mi shatus legi la koncernan tekston.