Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Interreto / Kuba ŝtata inform-agentejo malfermis esperantan servon

Kuba ŝtata inform-agentejo malfermis esperantan servon

de Redakcio Laste modifita: 2005-03-19 12:01
La nacia kuba inform-agentejo AIN la 17-an de marto malfermis sian esperantlingvan retejon, kiu celas informi la eksteran mondon pri la okazaĵoj en Kubo kaj la politiko de la Kuba registaro. Krom esperanto, la retejo ekzistas en la hispana, angla, franca kaj portugala lingvoj.


"La kuba ministro pri eksteraj rilatoj komdamnis manovrojn de Usono kontraŭ Kubo" estas la unua novaĵo de la nova retejo. Krome la retejo rakontas, ke intelektuloj en Kostariko subskribis deklaron favore al Kubo kaj ke Kubo postulas reformon de la Komisiono pri homaj rajtoj de UN.

"Interveninte en la malferma sesio de la 61-a laborperiodo de tiu organo de UN, Juan Antonio Fernández, reprezentanto de la insulo, esprimis ke la Komisiono pri Homaj Rajtoj droniĝas pro la pezo de sia kreskanta manko je kredebleco kaj prestiĝo", rakontas freŝa artikolo publikigita en la retejo de AIN.

La Kuba nacia inform-agentejo estas la dua tia agentejo en la mondo kiu ekuzas Esperanton por disvastigi informojn pri sia lando en la reto. La unua estis Ĉina interreta informa centro, kiu krom Esperanto estas alirebla en la ĉina, angla, araba, franca, germana, hispana, japana kaj rusa lingvoj.

La ĉefa novaĵo de la ĉina ŝtata informejo la 18-an de marto temis pri la sama jarkunveno de la Komisiono pri homaj rajtoj de UN kiun menciis la kuba retejo. Ankaŭ la ĉina retejo sintenis kritike, sed kun alia vidpunkto:

"En la 61-a Jarkunveno de la Homrajta Komisiono de UN okazinta la 16-an de marto ambasadoro Sha Zukang, estro de la konstanta ĉina delegacio al UN en Ĝenevo, kritikis eraran parolon de la japana reprezentanto kaj urĝis Japanion rekoni la historion", la retejo atentigis en artikolo titolita "Japanio devas rekoni sian agresmilitan historion!"
arkivita en: