Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Interreto

Interreto

de Jan Ulrich Hasecke Laste modifita: 2004-02-21 18:37
Artikoloj pri esperanto en interreto
Libera Folio kun nova vizaĝo de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2007-04-11 22:52
La 12-an de aprilo 2004, en la unua datreveno de Libera Folio, ni lanĉis nian novan retejon. Kiel novaj retejoj ĉiam, ĝi ankoraŭ ne vere estas preta, sed kondiĉo por ĝia plua evoluo estas, ke ni iam lanĉu ĝin. Ni petas viajn komentojn kaj konsilojn. Nun en la nova retejo troviĝas nur la plej aktualaj artikoloj de Libera Folio, sed iom post iom ni transigos ĉi tien la tutan arkivon. Ni petis la novan teknikan respondeculon, Jan Ulrich Hasecke, rakonti, por kio utilas la nova retejo.
Televido en Esperanto - sed kion ĝi montros? de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-04-12 21:58
Hieraŭ finiĝis la eŭropa monkolekta turneo de Flavio Rebello, la iniciatinto de la retejo Ĝangalo kaj de nova projekto, celanta al fondo de esperantlingva reta televidstacio kun la nomo ITV, Internacia Televido. La prezidanto de UEA, Renato Corsetti, en vortoj subtenis la projekton, kvankam UEA donas nenian realan subtenon al ĝi. Aliaj forte dubas, ĉu ekzistas sufiĉa kvanto da entuziasmaj televidemuloj esperantistaj kun rapida ret-ligo por ke reklamantoj interesiĝu, kaj ĉu eblos produkti spektindan enhavon kun la necese limigitaj financoj. Nia aŭtoro Jens S. Larsen aŭskultis s-ron Rebello en Kopenhago.
Retanoj realigas Revon de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-04-13 23:00
Reta Vortaro (mallonge Revo) estas senpage uzebla komputila vortaro. La nomo jam esprimas ĝian koncepton. Ĝi estas ne nur konsultebla per Interreto, sed ankaŭ prilaborata de redaktantaro tra la reto. Reta Vortaro ĝi nomiĝas ankaŭ pro la multaj interligoj inter la artikoloj.
Reta seminario unuafoje ekstereŭrope de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-04-13 23:04
Laborgrupoj, laborgrupoj, manĝpromenadoj kaj denove laborgrupoj... Tiel, en malmultaj vortoj, aspektis la seminario, kvina en vico de Esperanto@Interreto (E@I) seminarioj, ĉi-foje kun la temo ”Rete Lerni”, okazinta en Bostono, Usono, inter la 19a kaj 26a de aprilo 2003.
Interreta seminario en Sarajevo de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-04-16 21:53
En Sarajevo, Bosnio kaj Hercegovino, de la 22-a ĝis la 28-a de marto okazis seminario de Esperanto@Interreto. Tridek naŭ partoprenantoj, el 16 landoj, partoprenis la seminarion, kiu temis pri interkultura lernado, projekt-mastrumado, kaj instruado de Esperanto. Je la fino de la semajno diversaj laborgrupoj kiuj formiĝis dum la semajno prezentis siajn projektojn, kaj la partoprenantoj jam ekplanis estontajn projektojn. (TEJO-aktuale)
Libera tujmesaĝilo vigle uzata de esperantistoj de Jan Ulrich Hasecke — Laste modifita: 2004-07-18 23:18
Esperantistoj vigle uzas la reton por komuniki kun aliaj esperantistoj kaj kun la cetera mondo. Ili kreas retpaĝarojn, uzas retpoŝton kaj novaĵgrupojn kiel soc.culture.esperanto. Nun pli kaj pli ili ankaŭ ekkonas la eblecojn de tujmesaĝado. Ĵabero (aŭ angle Jabber) estas libera interreta sistemo por tujmesaĝado. Ĝi povas intensigi la komunikadon inter esperantistoj dise en la mondo. Jam okazas viglaj diskutoj en esperantista ĵaber-babilejo.
Libera Folio atingis novan rekordon de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-04-23 10:32
La 20-an de aprilo Libera Folio superis sian ĝisnunan rekordon pri la kvanto de vizitoj en unu tago. En tiu tago nia retejo havis 325 vizitantojn, kiuj sume rigardis 831 paĝojn. La antaŭa rekordo estis 231 vizitoj en unu tago, kaj ĝi estis atingita la 12-an de aprilo 2003, kiam naskiĝis nia reta bulteno.
Ĝangalo reaperis post kvartaga misfunkcio de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2005-01-13 10:38
En la unua semajno de la jaro 2005 malaperis la populara esperantlingva retejo Ĝangalo. Post kelktaga misfunkcio la retejo reaperis la 12-an de januaro.
OpenOffice.org malfermiĝas al esperantistoj de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2007-04-11 22:36
Senpaga ampleksa vortprilaborilo kaj multo alia, tute en Esperanto. Post kelkaj monatoj tio povas realiĝi. Jam en 2001 esperantistoj faris la unuajn iniciatojn, kaj pli ol jaron teamo de volontuloj laboras por esperantigi la ampleksan liberan programaron kun la nomo OpenOffice.org. Nun la laboro ricevis oficialan rekonon de la internacia teamo de OpenOffice.org, kaj en la oficiala paĝaro de la organizaĵo aperis ankaŭ sekcio pri la esperantiga projekto.
“Etnismo” nun en la reto de Redakcio — Laste modifita: 2015-04-09 14:54
La bulteno de la esperantista organizaĵo Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj (IKEL) ekde nun publikigas sian bultenon kun la nomo “Etnismo” ankaŭ en la reto.
Vikipedio plej furoras en la esperanta reto de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2005-01-14 22:51
La plej populara esperantlingva retejo dum la jaro 2004 kredeble estis Vikipedio, kun proksimume 3 000 vizitoj ĉiutage. Populara estis ankaŭ Ĝangalo, kies servilo kolapsis tuj post la fino de la jaro pro tro da vizitoj. Ie meze troviĝas la ĉefa retejo de UEA kun 760 vizitoj tage. Malpli popularaj estas la retejoj de SAT kun 22 vizitoj tage kaj de la Esperanta Civito kun mezume 11 vizitoj ĉiutage dum la lastaj du jaroj.
Kuba ŝtata inform-agentejo malfermis esperantan servon de Redakcio — Laste modifita: 2005-03-19 12:01
La nacia kuba inform-agentejo AIN la 17-an de marto malfermis sian esperantlingvan retejon, kiu celas informi la eksteran mondon pri la okazaĵoj en Kubo kaj la politiko de la Kuba registaro. Krom esperanto, la retejo ekzistas en la hispana, angla, franca kaj portugala lingvoj.
Dek membroj de UEA provas la Retan Jarlibron de Redakcio — Laste modifita: 2005-01-19 15:24
Ekde la unua semajno de 2005 estas publike testata la nova Reta Jarlibro de UEA, servo kiun rajtas uzi nur individuaj membroj de la asocio. Ĝis nun estas deko da testantoj. Ĝis la fino de januaro rajtas partopreni la testadon ankaŭ tiuj, kiuj membris en 2004, ĉar ĝis nun nur malgranda parto de la kotizoj por la jaro 2005 atingis la asocion. Teknike la nova servo facile povus montri ankaŭ la saldojn en UEA-kontoj, sed tiun eblecon UEA ne volas nun aktivigi.
Esperantistoj partoprenos la unuan Vikipedian konferencon de Redakcio — Laste modifita: 2005-01-14 12:20
En aŭgusto en Germanio okazos la unua internacia konferenco por vikipediistoj. Un el la celoj de la konferenco estas starigi kontaktojn inter la diverslingvaj skipoj, kaj en la provizora programo estas ankaŭ prelego pri la rolo de Esperanto. La ĉefa lingvo de la konferenco estos la angla.
Ĝangalo preparas novan vizaĝon de Redakcio — Laste modifita: 2005-03-04 17:04
De tri semajnoj ne aperis novaĵoj en la retejo Ĝangalo. Nun la teamo de la retejo anoncas, ke estas preparata nova fasado. Intertempe ne aperos novaj artikoloj, sed kredeble plu funkcios la aliaj servoj de la portalo.
Novaj rekordoj kaj nova servo de Libera Folio de Redakcio — Laste modifita: 2005-03-13 23:17
Februaro estis nova rekorda monato por Libera Folio. Unuafoje ni havis pli ol 500 vizitojn dum unu tagnokto. Tiu rekorda kvanto post tio jam estis plurfoje atingita ankaŭ en marto. La kvanto de vizitoj daŭre kreskas interalie ĉar Libera Folio lanĉis novan servon, per kiu ĉiu povas aldoni novaĵojn de Libera Folio al sia retejo.
Katemuloj malfermis propran diskutliston de Redakcio — Laste modifita: 2005-05-17 20:26
Esperantistaj kat-amantoj ricevis propran ret-forumon kun la nomo "Verda kato". Post kelkaj semajnoj de funkciado la listo havas jam dudekon da membroj, inter kiuj estas ankaŭ la prezidanto de UEA Renato Corsetti.
Reta kurso pri Esperanto en sveda universitato de Redakcio — Laste modifita: 2005-05-23 08:49
Sepdek studentoj anoncis sin por unika interreta universitata kurso pri Esperanto, kiu komenciĝos en la universitato de Umeå en norda Svedio ĉi-aŭtune. La kurso estas la unua en sia speco, ĉar ĝi estas organizata de granda universitato sed okazos nur en la reto. La kursa retejo, kiu estos alirebla nur por partoprenantoj, enhavos interalie son-dosierojn, babilejon kaj elŝuteblajn tekstojn. Simila kurso pri la ĉina lingvo pli frue allogis 120 studentojn.
Esperantaj blogoj plenigas novan planedon de Redakcio — Laste modifita: 2005-04-05 21:50
Ĉiun tagojn en la reto aperas dekmiloj da novaj blogoj - retaj taglibroj. Laŭ freŝa statistiko, jam pli ol tri mil el tiuj estas en Esperanto. La statistiko ne ŝajnas tute fidinda, ĉar laŭ ĝi ekzistas duoble pli da blogoj en Esperanto ol en la sveda aŭ en la finna. Tamen estas evidente, ke apenaŭ iu plu havas tempon regule legi ĉiujn esperantlingvajn blogojn. Iuj el la plej interesaj esperantlingvaj blogoj nun estas legeblaj en unu loko, en E-planedo. En la nova planedo oni povas vagi de pluva Irano tra suda Koreio al suna Kolombio - kaj kompreneble legi novaĵojn de Libera Folio.
Pli ol 14.000 vizitoj al Libera Folio dum marto de Redakcio — Laste modifita: 2005-04-06 13:26
Unuafoje dum la historio de la bulteno la retejo de Libera Folio en marto atingis pli ol dek mil vizitojn dum unu monato. La suma kvanto de la vizitoj en marto estis pli ol rekorda: 14.016. Ĉiutage estis legitaj mezume 937 paĝoj. Grandparte la rekordo ŝuldiĝas al la nova servo de kiu permesas aŭtomate ricevi la novaĵojn de Libera Folio.
Reklamo pri Esperanto aperos tra Google de Redakcio — Laste modifita: 2005-05-10 10:56
Tra la popularega ret-serĉilo Google baldaŭ disvastiĝos reklamo pri Esperanto. Fine de marto la teamo de la retejo Lernu.net sukcesis gajni konkurson de Google pri senpaga reklamo. De tiam aktivuloj preparadis la reklam-ŝildojn kiuj aperos diversloke en la reto fine de majo aŭ komence de junio, rakontas nia aŭtoro Oleg Izjumenko, kiu iniciatis kaj gvidis la projekton. Li tamen ne scias precize kiom da projektoj partoprenis en la konkurso de Google.
Ĝangalo nun kostos monon de Redakcio — Laste modifita: 2005-06-05 22:45
Lunde vespere laŭ la eŭropa horo malaperis el la reto Ĝangalo. Laŭ informo afiŝita en la retejo la problemo estis kaŭzita de la longe reklamata renovigo de la tuta portalo. Dimanĉe vespere laŭ la eŭropa horo Ĝangalo revenis, kun ŝanĝita aspekto. Tamen nun diversaj servoj de la portalo kostos monon.
Retejo en 24 lingvoj popularigas Esperanton de Redakcio — Laste modifita: 2005-05-10 10:59
Pli ol 30.000 vizitojn monate ricevas la populara retejo Lernu.net, kie eblas studi Esperanton en 24 lingvoj. Pluraj dekoj da kunlaborantoj vivigas la projekton kiun financas la organizaĵo Esperantic Studies Foundation. La paĝaro ekzistas jam de pli ol du jaroj, sed ĝi baldaŭ moderniĝos, kaj por tio bezonas pliajn kompetentajn helpantojn.
Ampleksa blogo prezentas sonojn de ĵusa kongreso en Teksaso de Redakcio — Laste modifita: 2005-06-24 00:13
De la 10-a ĝis la 13-a de junio okazis la kongreso de ELNA (Esperanto-Ligo por Norda Ameriko) en Austin, Teksaso. Granda kvanto de sonraportoj pri la kongreso estas nun kolektitaj en aparta retejo.
Nova retejo por raporto kaj informo de Redakcio — Laste modifita: 2005-06-25 11:11
La unuan de junio estis fondita nova retejo, kie ĝia kreinto, la panamano Roberto Pérez-Franco strebas kolekti novaĵojn el la tuta mondo. Laŭ li, la nova retejo ne rekte konkuras kun Ĝangalo, ĉar ĝia celo estas unuavice ebligi al ĉiuj esperantistoj mem raporti pri temoj, kiujn ili opinias gravaj. "Mi pensas, ke la kuna uzo de interreto kaj Esperanto ebligas al homoj interkomunikiĝi pli libere kaj efike ol iam ajn antaŭe", li opinias.
Ĉapeligu viajn iksajn tekstojn ĉi tie! de Redakcio — Laste modifita: 2005-06-25 09:53
Per ĉi tiu utilaĵo kreita de Sveda Esperanto-Federacio vi povas facile konverti esperantan tekston skribitan per diversaj surogataj ortografioj al veraj unikodaj literoj.
Esperanta televido ŝrumpas antaŭ sia naskiĝo de Redakcio — Laste modifita: 2007-01-06 23:52
Internacia Televido ŝrumpas jam antaŭ sia naskiĝo. La ambicia projekto de la brazilano Flavio Rebello fondi esperantlingvan televidkanalon ne sukcesis kolekti la planitan monsumon, 35.000 eŭrojn, kaj tial la planoj devas esti draste reviziitaj. Tion anoncas Flavio Rebello en la retejo Ĝangalo, kiun li administras. Anstataŭ dek dungitoj la nova reta televido havos nur tri salajratojn. Sed esperantistoj unue devos donaci pli da mono.
Libera Folio iĝas pli rapida kaj pli bela de Redakcio — Laste modifita: 2005-10-22 14:52
La 20-an de septembro Libera Folio pro la daŭre kreskanta kvanto de vizitoj migris al nova servilo. Samtempe ni ekuzis novan version de la programaro, per kiu ni administras la enhavon. Parton el la kostoj de la nova servilo helpas pagi malavaraj legantoj, kiujn ni kore dankas. La nova programaro donas novajn eblecojn en la evoluigo de Libera Folio, sed la plibonigoj aperos iom post iom.
Vortara slalomo en la reto (eseo - parto1) de Redakcio — Laste modifita: 2005-11-29 22:25
La suba eseo gajnis la unuan premion (Premion Luigi Minnaja) en la branĉo Eseo de la Belartaj Konkursoj 2005. En Libera Folio ĝi aperos en tri partoj. En ĉi tiu unua parto la aŭtoro diskutas kelkajn bazajn aferojn pri sia temo kaj krome prezentas "vortaran slalomon" de kelkaj vortoj. La interretaj serĉoj en la eseo estas faritaj per la serĉilo Google, plej malfrue en januaro 2005. Se oni hodiaŭ (oktobro 2005) ripetas la serĉojn, oni ricevas pli-malpli trioblan nombron da trafoj. Parte tion sendube kaŭzas daŭra kresko de Interreto, sed supozeble ĉefe pli rapida kresko de Google. La titolo de la tuta premiita eseo de Sten Johansson estas "Uzi Interreton kiel tekstaron por lingvaj esploroj".
itvprogramo.JPG de zope — Laste modifita: 2005-11-25 10:40
itvapogo.JPG de zope — Laste modifita: 2005-11-25 10:41
itvridoj.JPG de zope — Laste modifita: 2005-11-25 10:42
itvsimo.JPG de zope — Laste modifita: 2005-11-25 10:42
Entuziasmo kaj kritiko pri nova esperanta televido de Redakcio — Laste modifita: 2005-12-16 13:19
Post dujara monkolekta kampanjo, en novembro 2005 estis lanĉita la unua regula esperantlingva televidkanalo ITV, Internacia Televido. ITV elsendas siajn programojn nur tra interreto. Ĉar la sukceso de la monkolekta kampanjo estis malpli granda ol planite, multaj el la planitaj programoj ne realiĝis. Spite la mankojn, la denaska esperantisto Svetlana Gonĉarova renkontis la novan elsendon kun larmoj de ĝojo. "Mi sentis kvazaŭ komenciĝis nova epoko", ŝi diras. Kelkaj aliaj spektantoj tamen estas pli kritikaj pri la tekniko kaj enhavo de la elsendoj. "Miaj unuaj impresoj estas ne tre pozitivaj: la bildokvalito estas malbona, kaj la enhavo apenaŭ interesas min. Sed mi ne volas fari nun definitivan prijuĝon, ĉar temas pri nova afero, kiu certe povas pliboniĝi", komentas Bertilo Wennergren.
La eternaj neologismoj (eseo - parto2) de Redakcio — Laste modifita: 2005-11-29 22:24
En la dua parto de sia premiita eseo pri lingvaj esploroj en la reto, nia aŭtoro Sten Johansson traktas temojn aparte karajn al ĉiu lingvema esperantisto: neologismojn, landonomojn kaj la literon "ĥ". La grandan landonoman batalon almenaŭ en la reto laŭ la statistiko klare gajnis la finaĵo -IO, li konstatas. La litero Ĥ estas tre malofta, sed almenaŭ en interreto la emo elekti ĥ- aŭ k-formon ege varias de vorto al vorto. La k-formo superregas en vortoj, kiuj enhavas la literkombinon ”ark”, sed ankaŭ en kelkaj aliaj vortoj.
itvapogoeta.JPG de zope — Laste modifita: 2005-11-25 16:27
itvprogramoeta.JPG de zope — Laste modifita: 2005-11-25 16:27
itvridojeta.JPG de zope — Laste modifita: 2005-11-25 16:28
itvsimoeta.JPG de zope — Laste modifita: 2005-11-25 16:29
Tiomismo, alies, kaj diversaj modernaĵoj (eseo-parto3) de Redakcio — Laste modifita: 2005-12-03 21:13
Libera Folio jam publikigis du trionojn de la premiita eseo de Sten Johansson pri lingvaj esploroj en la reto. Ĉi-sube sekvas la lasta parto, kie la aŭtoro traktas plurajn temojn: korelativojn tradiciajn kaj ne – ĉu tiom aŭ tiel, ĉu alies kaj aliel – kaj krome la formon de diversaj vortoj modernaj kaj tradiciaj. "Niaj geavoj devis trovi vorton por aŭto, niaj gepatroj por bikino kaj ni mem por aidoso. Estas tute natura afero, ke ĉe la plej freŝaj novaĵoj la lingvo malplej stabilas. Tio validas en ĉiu lingvo kaj estas ĉefe demando de tempo. Eble tamen la stabiliĝo bezonas pli da tempo kaj disputoj en Esperanto ol en nacia lingvo, pro la manko de komunaj institucioj, televido, tagaj ĵurnaloj kaj ĝenerale pro malpli intensaj interrilatoj. Al tio sendube aldonendas iom da nacilingva influo. Eĉ se ni ne volas tion agnoski, ni subkonscie estas influataj de niaj denaskaj lingvoj", Sten Johansson skribas.
Renato Corsetti malfermis bankon de promesoj de Redakcio — Laste modifita: 2005-12-09 22:30
La 4-an de decembro estis publikigita nova retejo, kiu volas helpi esperantistojn ne nur fari sanktajn promesojn, sed ankaŭ plenumi siajn promesojn kun helpo de aliaj samcelanoj. En la nova retejo ĉiu deziranto povas fari promeson, kiun li plenumos, se difinita kvanto da aliaj personoj faros la saman promeson. La prezidanto de UEA, Renato Corsetti estis inter la unuaj promesemuloj: li intencas sendi lernolibron al ajna petanto el malriĉa lando, sed nur se dek aliaj esperantistoj promesos fari same. La anglalingva versio de la retejo estis lanĉita antaŭ malpli ol duonjaro, kaj jam multaj promesoj estis plenumitaj. La esperanta versio estis farita eksprese kaj aperis post nur dusemajna laborado de la brita esperantisto Tim Morley.
Agoj pri dokumento