Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Interreto / Katemuloj malfermis propran diskutliston

Katemuloj malfermis propran diskutliston

de Redakcio Laste modifita: 2005-05-17 20:26
Esperantistaj kat-amantoj ricevis propran ret-forumon kun la nomo "Verda kato". Post kelkaj semajnoj de funkciado la listo havas jam dudekon da membroj, inter kiuj estas ankaŭ la prezidanto de UEA Renato Corsetti.
La liston fondis Aleksandra Watanuki, polino loĝanta en Tokio kun japana edzo kaj familio de persaj katoj, kiel ŝi mem skribas. En unu el siaj enkondukaj mesaĝoj ŝi aldonas:

Antaŭ ol komenci tiun ĉi grupon, mi esploris iom la liston de esperantaj dissendlistoj de Yahoo. Tie trovighas pli ol tricent esperantaj dissendlistoj! Kaj tamen la plejparto de ili estas simplaj "diskutgrupoj pri Esperanto", kaj plejofte ili estas naciaj grupoj. Grupo de polaj esperantistoj, grupo de bulgaraj esperantistoj ktp. Kiom longe oni povas paroli nure pri Esperanto kaj aldone nure inter samlandanoj?


Inter la unuaj temoj de la listo estis la lingvo de la katoj. La listanoj konstatis, ke la katoj miaŭas iom malsame laŭ homoj kun diversaj gepatraj lingvoj.

En Pollando same kiel en Esperantujo, katoj diras "miau!". En Japanio katoj diras "nia!". Almenaŭ tiel opinias japanoj, ĉar laŭ miaj oreloj tiu lasta "u" ankau ĉe japanaj katoj aŭdeblas!  Aldone kiam ronronas, polaj katoj diras "mru" kaj japanaj "goro goro", skribas Aleksandra Watanuki.

En Rusio katoj parolas tre simile: "mja". Kiam ili ronronas, ili diras eble "mrr". Sed jen ankoraŭ demando: kiel oni vokas katojn ĉe vi? En Rusio: "kis-kis-kis" aŭ eĉ "ks-ks-ks". Sed kiel oni voku ilin korekte en Esperanto, demandas Miĥail Povorin.

Por partopreni la diskuton, aliĝu al la grupo Verda kato.

Ekzistas ankaŭ asocio de esperantistaj kat-amantoj, Rondo Kato, kun la tre taŭga retpoŝta adreso miau@uea.org.

arkivita en: