Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Interreto / Libera Folio kun nova vizaĝo

Libera Folio kun nova vizaĝo

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2007-04-11 22:52
La 12-an de aprilo 2004, en la unua datreveno de Libera Folio, ni lanĉis nian novan retejon. Kiel novaj retejoj ĉiam, ĝi ankoraŭ ne vere estas preta, sed kondiĉo por ĝia plua evoluo estas, ke ni iam lanĉu ĝin. Ni petas viajn komentojn kaj konsilojn. Nun en la nova retejo troviĝas nur la plej aktualaj artikoloj de Libera Folio, sed iom post iom ni transigos ĉi tien la tutan arkivon. Ni petis la novan teknikan respondeculon, Jan Ulrich Hasecke, rakonti, por kio utilas la nova retejo.

[teksto laste redaktita en aprilo 2004]

Libera Folio: Kial necesas nova retejo? Ĉu ne la malnova estis tute bona?

Jan Ulrich HaseckeMeze de januaro 2004 Kalle Kniivilä, la redaktoro de Libera Folio, demandis en la diskutgrupo soc.culture.esperanto, ĉu iu havas sperton pri la uzo de senpagaj publikig-sistemoj. Kelkajn tagojn antaŭe mi rekomendis la sistemon Plone en soc.culture.esperanto kaj tiel ni ekkontaktis.

Nova sistemo necesis, ĉar la retejo estis kreskinta kaj la administrado de la enhavo kaŭzis tro multe da laboro. Aldone oni volis plibonigi la kunlaboreblecojn. Kaj pro tio oni bezonas veran redaktan sistemon, kiel Plone.

Vi esperantigis ion, kio nomiĝas Plone. Kio estas tio, kaj por kio ĝi estas bezonata?  Kial laŭ vi estas grave, ke Plone ekzistu en Esperanto? En kiuj lingvoj ĝi ekzistas krom Esperanto? Ĉu vi ankoraŭ bezonas kunlaborantojn por plibonigi la esperantan tradukon?

Plone estas en la kampo de libera programaro la gvidanta redakta kaj administra sistemo por retejoj. Ĝi baziĝas sur la retaplikaĵa servilo Zope kaj la programista lingvo Python. Kun Plone eblas tre rapide krei profesinivelajn retejojn, uzeblajn ankaŭ por komercaj celoj. Ĉirkaŭ cent programistoj en la tuta mondo kunlaboris por realigi tiun altnivelan celon. Plone vere estas internacia projekto, ĝi estis tradukita al pli ol tridek lingvoj, kaj pro tio mi opiniis, ke nepre devas esti ankaŭ esperanta interfaco.

Do mi tradukis ĝin al Esperanto kaj al la germana. Mi esperas, ke la traduko jam taŭgas, sed jam dekomence mi certis, ke vere bonan tradukon eblas ellabori, se la traduko estas uzata en reala projekto. Mi nepre bezonis "prototipan retejon" por mia traduko, kaj pro tio mi ege ĝojis, kiam Kalle decidis ekuzi Plone por Libera Folio.

Kian avantaĝon donos la nova retejo al la legantoj? Al la redaktoroj? Kiel, laŭ vi, Libera Folio povus evolui estonte, kun la novaj teknikaj ebloj?

Por la legantoj la plej rimarkebla avantaĝo estas, ke ili nun povas komenti la artikolojn. Sed ili havos pli da avantaĝoj, ĉar nun eblas pli detale interrilatigi samenhavajn artikolojn aŭ kunordigi samtemajn ligojn al artikolo. Sed la decidaj avantaĝoj estas sur la flanko de la redaktoroj, kiuj nun pli flekseble povos kunlabori. Plone havas laborfluon, kiu apriore kongruas kun la laboro en redakcio. Oni povas havi kunlaborantojn kun diversnivelaj alirrajtoj. Kunlaborantojn, kiuj nur verkas artikolojn kaj ilin proponas al la redakcio, kaj redaktorojn, kiuj publikigas la artikolojn.

En la nova retejo, la legantoj povos rekte komenti artikolojn. Sed ĉu la legantoj por tio devas iel aliĝi al la sistemo, ensaluti, aŭ fari ion similan?

Ambaŭ metodoj eblas. Ni ankoraŭ ne decidis, ĉu nur legantoj, kiuj havas konton kaj ensalutis povas komenti, aŭ ĉu oni ankaŭ anonime povu komenti.

Bone, sed kion se leganto ekdezirus ne nur komenti jam aperintan artikolon, sed verki tute novan artikolon pri nova temo? Kion oni faru tiukaze? Kaj kion faru tiuj legantoj, kiuj eventuale volus iĝi konstantaj aŭ okazaj kunlaborantoj de Libera Folio?

Plone estas tre fleksebla sistemo. Principe ĉiu, kiu membriĝas al la retejo, alivorte kreis al si konton, ankaŭ havas personan hejmodosierujon, en kiu li aŭ ŝi povas krei artikolojn kaj tiel plu. Se ili ne povas mem publikigi la artikolojn, tion nur povas la redakcio. Kaj se iu membro fariĝas konstanta kunlaboranto, li ricevos pliajn rajtojn, se necesas.

Kia estos via propra rolo en la laboro kun Libera Folio? Ĉu nur teknika, aŭ ĉu vi ankaŭ mem verkos ion? Se vi ja verkos, kiajn temojn vi volus pritrakti?

Mi unuavice respondecas pri la tekniko, kaj tio por mi estas grava kaj malfacila laboro, ĉar mi estas ne programisto, sed nura uzanto de Plone. Diversajn plibonigojn mi nur paŝon post paŝo povos realigi. Eble mi de tempo al tempo ankaŭ verkos ion, versajne pri ne tro movadaj temoj.

Oni facile malkovras, ke vi havas plurajn aliajn retejojn. Rakontu ion pri ili.

Mian unuan retejon mi kreis en 1997. Estas la germanlingva Generationenprojekt , kie mi kolektas vivmemorojn, rakontita historio de 1900 ĝis 2000.

En 1998 mi komencis satiran retmagazinon, kiun mi nomas Sudelbuch, laŭ fama germana satira verkisto el la 18-a jarcento, Georg Christoph Lichtenberg. La tekstojn el tiu retejo mi jam kolektis en du libroj.

Poste mi fondis urbajn politikajn forumojn por la enloĝantoj de unu urbo, la Bürgerportale. Por tiuj forumoj mi serĉas kunlaborantojn, homojn, kiuj volas gvidi forumojn en siaj urboj.

Kial vi decidis kunlabori kun Libera Folio? Por kio laŭ vi estas bezonata Libera Folio? Kiajn spertojn kaj opiniojn vi havas pli ĝenerale pri la amaskomunikiloj en Esperantujo?

Kiam mi renkontis la eblojn de Plone, mi tuj pensis uzi ĝin ankaŭ por Esperanto. Mi unue planis konstrui portalon por esperantujaj novaĵoj kun ebleco por ĉiu grupo publikigi terminojn kaj diskuti pri ĉiuj aferoj. Sed kiam mi trovis Liberan Folion, mi decidis pli bone tie kunlabori ol instali novan retejon.

Fakte la koncepto de Libera Folio konvinkis min. Mi opinias, ke necesas sendependa movada gazeto, ĉar nepras kritika akompano de sociaj movadoj. La plejmulto de la aliaj gazetoj - almenaŭ tiuj, kiujn mi konas - aŭ volas organizi la movadan vivon aŭ raporti pri ĝi kun la celo disvastigi la uzon de Esperanto, aŭ kiel Monato skribi pri ekstermovadaj temoj.

arkivita en:
mauronervi
mauronervi diras:
2004-04-17 16:09
Mi tre sxatis la novan, tre profesiecan interretan veston de Libera Folio. Dank' al siaj kvalitoj (grafika beleco, ebleco interrilati, altnivelaj kaj sendependaj artikoloj, modela lingvouzo) gxi survojas farigxi grava elemento de nia cxiutaga esperanta vivo. Dankon pro via laboro.
Mauro Nervi
Nordulo
Nordulo diras:
2004-05-24 20:24
La strukturo de la paĝaro plaĉas, kaj iom post iom la restantaj anglalingvaj tekstoj espereble transformiĝos en Esperanton.

Pli grava estas la fakto, ke enhav-mastruma sistemo tradukiĝis esperanten. Ni estas multaj, kiuj emas starigi retejojn, sed ne havas la necesajn teĥnikajn sciojn por tion fari.

Uzante diversajn publikigajn sistemojn, min agacis la ĉiama miksaĵo inter esperantlingvaj informoj kaj anglaj (aŭ norvegaj) helptekstoj. Tial mi esperas, ke estos pripolurita la esperanta Plone-versio, kaj ke ĝi trovos multajn uzantojn tra Esperantujo. Bonvenon al Plone!

Bord Hekland