Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Interreto / Libera Folio iĝas pli rapida kaj pli bela

Libera Folio iĝas pli rapida kaj pli bela

de Redakcio Laste modifita: 2005-10-22 14:52
La 20-an de septembro Libera Folio pro la daŭre kreskanta kvanto de vizitoj migris al nova servilo. Samtempe ni ekuzis novan version de la programaro, per kiu ni administras la enhavon. Parton el la kostoj de la nova servilo helpas pagi malavaraj legantoj, kiujn ni kore dankas. La nova programaro donas novajn eblecojn en la evoluigo de Libera Folio, sed la plibonigoj aperos iom post iom.

Vizitoj al Libera FolioLa 12-an de aprilo 2004, en la unua datreveno de Libera Folio, ni lanĉis novan version de nia retejo. Temis pri la unua esperantlingva retejo, kiu ekuzis la enhav-administran sistemon Plone. Kiel novaj retejoj ĉiam, ĝi tiam ne vere estis preta por lanĉo, sed kondiĉo por ĝia plua evoluo estis, ke ĝi ja iam estu lanĉita.

De tiam pasis unu kaj duona jaro, kaj intertempe la libera programaro, sur kiu baziĝas nia retejo, grave evoluis. Evoluis ankaŭ la enhavo kaj la vizit-statistiko de Libera Folio. En aprilo 2005 ni ĝoje raportis, ke Libera Folio unuafoje atingis pli ol 10.000 vizitojn dum unu monato. Tamen, de tiam la kvanto de vizitoj daŭre kreskis, kaj en aŭgusto ni atingis la rekordan kvanton de 26.329 vizitoj dum unu monato. Dum la sama monato estis legitaj 63.398 paĝoj.

En aŭgusto unuafoje la mezuma ĉiutaga kvanto de legitaj paĝoj superis du mil kaj atingis la rekordan kvanton de 2.045 paĝoj tage. La mezuma kvanto de ĉiutagaj vizitoj en aŭgusto estis 849, sed dum la kongresa semajno la kvanto de vizitoj foje superis milon. En septembro ĝis nun la kvanto de legitaj paĝoj estas iom malpli alta, 1.852 paĝoj tage, sed la kvanto de vizitoj eĉ iom kreskis kompare kun la kongresa monato,  al 859 vizitoj tage.

La statistiko de vizitoj diras multon pri la interesoj de la legantoj. Iuj publike plendas, ke en  Libera Folio aperas tro da kritikaj artikoloj, sed ĝuste la pli akraj temoj altiras la plej grandan interesiĝon. Tipa ekzemplo pri tiu tendenco estas la du artikoloj pri IJK en Zakopane: tre pozitiva raporto de Oleg Izjumenko, kiu partoprenis la kongreson, kaj artikolo, en kiuj audiĝis kritikaj voĉoj pri la planita (sed nuligita) belec-konkurso por inaj kongresanoj.

Poste iu leganto komentis la duan artikolon, dirante "ĉu vere nenio pli grava okazis en tiu kongreso ol la nuligo de belec-konkurso". Li eĉ ne rimarkis la unuan artikolon, ĉar ĝia titolo kaj enkonduko ŝajnis al li tro simila al ĉio alia kion li kutimas legi en esperantaj gazetoj. La dua artikolo evidente ial ŝajnis al li pli interesa, sed poste li indigniĝis, legante ĝin. Tiu kritika leganto cetere ne estis la sola kiu opiniis la pli kritikan artikolon pli interesa: laŭ nia statistiko, ĝis nun la artikolo pri la nuligita belec-konkurso estis legita 845-foje, sed la pli ordinara, tre pozitiva raporto pri la  IJK nur 433-foje.

Libera Folio aplikas la samajn bazajn ĵurnalismajn principojn kiujn uzas seriozaj gazetoj en demokratiaj, pluralismaj socioj. Do, la informoj estu fidindaj, kontrolitaj, kaj samtempe ili estu interesaj por la leganto. Tio postulas kritikan sintenon al personoj kaj fenomenoj en la Esperanto-movado, kaj tio ne ĉiam plaĉas al ĉiuj. Tamen, nur en totalisma socio la ĉefa tasko de la amaskomunikiloj estas laŭdado. Libera Folio daŭrigos sian laboron por "sobre kaj kritike prilumi aktualajn evoluojn en la Esperanto-movado", kiel ni anoncis en aprilo 2003 kiam nia bulteno estis fondita.

Nia nova retejo certe havas multajn mankojn, kiujn ni laŭeble iom post iom klopodos forigi. La nova versio de la enhav-administra sistemo Plone enhavas ankaŭ novan, redaktitan esperantan tradukon. Kelkloke la lingvaĵo ankoraŭ havas mankojn, kiujn ni same klopodos iom post iom korekti, kaj kelkloke povas ankoraŭ aperi netradukitaj anglaj frazoj. Proponoj pri la retejo estas ĉiam bonvenaj - sendu ilin, klakante la butonon "kontakto" plej supre dekstre.



arkivita en:
tuvalkin
tuvalkin diras:
2005-09-26 21:25

Sugesto por pli rapida kaj bela retejo, eĉ sen bezono pri nova servilo. Uzu la formaton .jpg (aŭ similan) nur por fotoj kaj ne “purigitaj” skanitaĵoj. Ĉion alian en formato .gif aŭ .png (aŭ simila).

La grajneca sed 41-kB-a bildo de tiu ĉi paĝo estas bona ekzemplo: per taŭga GIF-igo ĝi facile fariĝus pli klara kaj sub 6 kB. (La titolbildo estas alia ekzemplo.)

(Kalle, se vi volas mi povas helpi pri tio.)