Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Interreto / Ĝangalo nun kostos monon

Ĝangalo nun kostos monon

de Redakcio Laste modifita: 2005-06-05 22:45
Lunde vespere laŭ la eŭropa horo malaperis el la reto Ĝangalo. Laŭ informo afiŝita en la retejo la problemo estis kaŭzita de la longe reklamata renovigo de la tuta portalo. Dimanĉe vespere laŭ la eŭropa horo Ĝangalo revenis, kun ŝanĝita aspekto. Tamen nun diversaj servoj de la portalo kostos monon.
Jam dum pli ol du monatoj ne aperadis novaĵoj en la retejo Ĝangalo. Laŭ informoj de la retejo, dum la tuta tempo estis preparata nova fasado de la reta portalo. Jam de semajnoj Ĝangalo anoncis, ke nova, bela kaj moderna retejo estos preta post kelkaj tagoj. En dimanĉo aperis la nova vizaĝo de Ĝangalo. Tamen, en la nova retejo necesos pagi por havi plenajn rajtojn.

"Dum etaj gazetoj povas esti administrataj per kelkhora laboro monata, Ĝangalo postulas, ke kelkaj personoj okupiĝu pri la portalo plurajn horojn je ĉiu tago. Administri portalon tiel grandan montriĝas ne hobio, sed ja plentempa laboro", skribas la administrantoj.

Ekde nun, duonjara abono al la servoj de Ĝangalo kostos 35 eŭrojn en okcidenta Eŭropo kaj norda Ameriko, 20 eŭrojn en orienta Eŭropo kaj kelkaj landoj de Sud-Ameriko, kaj 10 eŭrojn en la plej multaj landoj de la mondo. Al la pagendaj servoj apartenas ekskluzivaj artikoloj, sed ankaŭ la ĝis nun sufiĉe popularaj blogoj, kiuj tamen estas senpage gastigeblaj en multaj aliaj retejoj.

Laŭ Flavio Rebello, la ĉefa prizorganto de Ĝangalo, la nova vizaĝo de Ĝangalo "revolucios la manieron per kiu oni uzas la Internacian Lingvon en interreto". La nova Ĝangalo laŭ li estos modernega kaj laŭ la teknika funkciado kaj laŭ la fasonado, tiel ke ĝi similos la plej bonajn nacilingvajn retejojn. Tamen ne ĉiuj povos ĝui ĉiujn novajn servojn, li atentigas.

"Novaj servoj, ampleksiĝanta strukturo, ĉio ĉi tamen postulos de la Administracio la kreadon de novaj kategorioj de membroj. Tiuj, kiuj pretos helpi Ĝangalon daŭre profesiiĝi, kreski enhave kaj kvalite, certe havos apartajn privilegiojn en la nova Ĝangalo. La ideo estas ja premii tiujn, kiuj pretas helpi Ĝangalon", skribas Flavio Rebello en la retejo.

Flavio Rebello komparas
la novan Ĝangalon kun la reta komunumo Orkut: "Same kiel Orkut konstruis la sian, estas klara celo de la Administracio de Ĝangalo teksi ĉirkaŭ la portalo tutan komunumon virtualan, kiu ĝuos la servojn kaj helpos al la portalo kreski kaj profesiiĝi."

En la reta komunumo Orkut rajtas membri nur tiuj, kiujn invitas jamaj membroj. Orkut estis lanĉita de Google en januaro 2004, kaj ĝin kreis Orkut Büyükkökten, dungito de Google el Turkio.  Pli ol du trionoj el la uzantoj de Orkut estas brazilanoj, kaj iuj uzantoj plendas pri la "brazila invado". Iuj plendas ankaŭ, ke ekstremaj grupoj facile amasiĝas en Orkut, ĉar eblas membriĝi nur per invito.

Vikipedia artikolo pri Orkut (Diverslingve, nun ankaŭ en Esperanto.)
arkivita en:
blahma
blahma diras:
2005-06-03 01:21
Inspirante de la suba noto en la artikolo pri ankoraux ne ekzistanta vikipedia artikolo pri Orkut en la internacia lingvo, mi fondis novan vikipedian pagxon pri la temo kaj komencis gxian tekston per traduko de la teksto germanlingva kaj aldono de kelkaj informoj pri la rilatoj inter Orkut kaj esperanto laux mia propra scio. Cxiuj legantoj estas instigitaj legi la artikolon kaj redaktante plibonigi gxin!
Vidu cxe http://eo.wikipedia.org/wiki/Orkut
Marek el Cxehxio
blahma
blahma diras:
2005-06-03 01:23
Komence de la komento mi anstataux "Inspirante" kompreneble celis skribi "Inspirita". Bonvolu pardoni la eraron.