Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Interreto / Libera Folio atingis novan rekordon

Libera Folio atingis novan rekordon

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-04-23 10:32
La 20-an de aprilo Libera Folio superis sian ĝisnunan rekordon pri la kvanto de vizitoj en unu tago. En tiu tago nia retejo havis 325 vizitantojn, kiuj sume rigardis 831 paĝojn. La antaŭa rekordo estis 231 vizitoj en unu tago, kaj ĝi estis atingita la 12-an de aprilo 2003, kiam naskiĝis nia reta bulteno.
Ankaŭ la 21-an de aprilo la kvanto de vizitintoj estis preskaŭ rekorda, 321.
Unu grava kialo por la rekorda statistiko estas artikolo pri Libera Folio, aperinta en la retejo Plone.org, kie aperas novaĵoj pri la redakta sistemo Plone.
Plone estis ellaborita de centoj da kunlaborantaj programistoj dise en la mondo. Poste Plone estis tradukita al Esperanto de Jan Ulrich Hasecke, la nova teknika respondeculo de Libera Folio, kaj Libera Folio estas la unua esperantlingva retejo en la mondo, kiu uzas tiun profesian teknikan solvon.
La plej popularaj artikoloj en la unuaj tagoj de la funkciado de nia nova retejo estis la nekrologo de Oszkár Princz, la intervjuo de Osmo Buller, kaj la novaĵo pri problemoj en la komputila sekureco de la Centra Oficejo de UEA.