Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Interreto / Libera tujmesaĝilo vigle uzata de esperantistoj

Libera tujmesaĝilo vigle uzata de esperantistoj

de Jan Ulrich Hasecke Laste modifita: 2004-07-18 23:18
Kontribuintoj: Jan Ulrich Hasecke
Esperantistoj vigle uzas la reton por komuniki kun aliaj esperantistoj kaj kun la cetera mondo. Ili kreas retpaĝarojn, uzas retpoŝton kaj novaĵgrupojn kiel soc.culture.esperanto. Nun pli kaj pli ili ankaŭ ekkonas la eblecojn de tujmesaĝado. Ĵabero (aŭ angle Jabber) estas libera interreta sistemo por tujmesaĝado. Ĝi povas intensigi la komunikadon inter esperantistoj dise en la mondo. Jam okazas viglaj diskutoj en esperantista ĵaber-babilejo.

La diferencoj inter retpoŝto, novaĵgrupoj kaj ĵabero ne ŝajnas esti grandaj. Se vi sendas retleteron al via amiko, li aŭ ŝi ĝin trovos en sia poŝtkesto post kelkaj minutoj. Se vi sendas tujmesaĝon, ĝi alvenas, kiel la nomo indikas, tuj, se via amiko estas konektita kaj la tujmesaĝa programo ŝaltita. Kie do estas la avantaĝo de tujmesaĝado?

La tujmesaĝilo estas privata. Nur viaj amikoj povas sendi mesaĝojn al vi. Fremdaj personoj ne povas, eĉ se ili scias vian ĵaber-adreson. Ili unue devas demandi vin, aldoni iliajn adresojn al via kontaktolisto (vidu maldekstre). Pro tio vi ne ricevos spamon.

La tujmesaĝilo estas rapida. Kiam vi konektas kun via ĵaber-servilo en la interreto, vi tuj vidas, kiu de viaj amikoj ankaŭ sidas apud la komputilo kaj pretas babili kun vi aŭ ricevi tujmesaĝon. Se vi sendas mesaĝon al via amiko, ties kliento tuj indikas la alvenon de mesaĝo kaj via amiko povas sen prokrasto vidi la mesaĝon. La liston de viaj amikoj vi povas ordigi en grupoj, kaj eblas facile sendi mesaĝon al tuta grupo.

La tujmesaĝilo estas interaktiva. En privataj kaj publikaj babilejoj vi povas komuniki kun multaj personoj samtempe. Laborgrupoj aŭ saminteresuloj povas kunveni en babilejoj kaj diskuti. Tio povas esti kaj amuza kaj praktika, se ekzemple vi volas helpi aliajn homojn uzi komputilan programon, aŭ se vi volas kune organizi ion. Ĉiu uzanto povas krei publikan babilejon, sed ankaŭ eblas ekfunkciigi laŭbezone privatajn babilejojn, kie grupoj povas kune diskuti. Oni povas inviti siajn amikojn al babilejo, per sendo de speciala invitmesaĝo.

Konklude kaj koncize: eblas komuniki trinivele per ĵabero: sendi unuopajn mesaĝojn al persono aŭ grupo, babili kun aliaj personoj unuope kaj babili kun multaj aliaj personoj samtempe en privata aŭ publika babilejo.  Tiel tujmesaĝado povas ege faciligi la internacian kunlaboron de esperantistoj kaj ĝi estas tre amuza.

Ekzistas diversaj sistemoj por tujmesaĝado, ekz. la komercaj ICQ, AIM, MSN, Yahoo Messenger, kiuj ĉiuj varbas kun belaj knabinoj sur siaj retpaĝaro, kaj IRC, la klasika babilsistemo de la interreto. Konstraste al la aliaj tujmesaĝaj sistemoj, ĵabber baziĝas sur publika, standardigita protokolo. Pro tio ekzistas multaj klient-programoj por preskaŭ ĉiuj mastrumaj sistemoj.

Estas tre facile por entreprenoj kaj organizoj instali propran ĵaber-servilon kiel jabber.org, ĉar la protokolo estas libera kaj ekzistas senkostaj servilaj programoj. Se oni ne volas uzi ĝeneralan servilon, sed propran en inter- aŭ intrareto, tio ne estas tro granda problemo. Kun aliaj sistemoj tio ne estas senkoste ebla.

La protokolo de ĵabero baziĝas sur la normo XML, kaj ĝi estas plukonstruebla. Tio signifas, ke programistoj povas facile aldoni novajn funkciojn al ĵabero. Oni ekzemple povas ligi ĵaberon kun interreta kalendaro aŭ labororganizadaj programoj.  Vi povas sendi dosierojn per ĵabero, do vi ne bezonas ŝanĝi la ilon kaj ekuzi retpoŝton, se vi volas sendi al via amiko bildojn, tekstojn aŭ ion alian.

Se kelkaj de viaj amikoj uzas aliajn sistemojn, kiel AIM aŭ ICQ, vi ne bezonas aliajn programojn, sed povas komuniki per ĵabero kun ili, ĉar ekzistas kluzoj (angle: gateways) al tiuj protokoloj. Pro ĉiuj tiuj kialoj indas ekuzi ĝuste ĵaberon, se vi volas sperti la avantaĝojn de tujmesaĝado.

Esperantistoj grupe ĵaberas en la babilejo esperanto sur la servilo conference.jabber.org. Ekzistas multaj babilejoj tie por tre diversaj temoj, sed la kunvenejo esperanto fakte estas la plej vigla babilejo sur la centra servilo jabber.org, kiel vi sendube povas vidi sur la bildo.


Pliaj informoj

arkivita en: