Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Interreto / Esperantistoj partoprenos la unuan Vikipedian konferencon

Esperantistoj partoprenos la unuan Vikipedian konferencon

de Redakcio Laste modifita: 2005-01-14 12:20
En aŭgusto en Germanio okazos la unua internacia konferenco por vikipediistoj. Un el la celoj de la konferenco estas starigi kontaktojn inter la diverslingvaj skipoj, kaj en la provizora programo estas ankaŭ prelego pri la rolo de Esperanto. La ĉefa lingvo de la konferenco estos la angla.
Wikimania 2005, la unua internacia konferenco por ĉiuj uzantoj de la projektoj kun la komuna nomo Wikimedia okazos en Frankfurt-am-Main en Germanio de la 4-a de aŭgusto 2005 ĝis la 8-a de aŭgusto 2005. La retpaĝo de la aranĝo estas multlingva, sed la esperanta versio ankoraŭ estas malkompleta. Tamen, kiel ajnan vikian paĝon, ĉiuj kompetentuloj povos ĝin kompletigi.

Prelegantoj el Vikipedio kaj ekster ĝi partorpenos. Unu el la celoj de la konferenco estas okazigi renkontiĝojn inter diversaj personoj por ke ili povu malkovri la projektojn kiuj okazas en aliaj lingvoj. Laŭplane oni povos uzi multajn lingvojn dum la konferenco, sed "pro praktikaj kialoj" la angla havos la ĉefan rolon.

Pri Esperanto en la provizora programo ĝis nun aperas la propono de Arno Lagrange prelegi pri lingva demokratio en la projektoj kaj la rolo de Esperanto, sed jam aktiviĝis la serĉo por aliaj esperantistaj kontribuoj.

La esperantlingva versio de Vikipedio, la "libera enciklopedio", estas kredeble la plej populara esperantlingva retejo en la mondo, kun pli ol 3.000 vizitoj ĉiutage. Ĉiuj artikoloj de la retejo estas libere redakteblaj de kiu ajn.
arkivita en: