Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Interreto / “Etnismo” nun en la reto

“Etnismo” nun en la reto

de Redakcio Laste modifita: 2015-04-09 14:54
La bulteno de la esperantista organizaĵo Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj (IKEL) ekde nun publikigas sian bultenon kun la nomo “Etnismo” ankaŭ en la reto.

En la nova retejo de IKEL nun eblas legi la antaŭlastan numeron de la bulteno Etnismo. Etnismo aperas plurfoje jare, ĝenerale en tri diversaj kajeroj, kaj informas pri etnaj kaj lingvaj aferoj.  La retan publikigon oni iniciatis por altigi la ĝeneralan intereson de la esperantistoj al Etnismo, IKEL kaj la retejo de la asocio.


pistike65
pistike65 diras:
2010-07-25 15:12
Kaj che
http://www.gazetejo.org/eo/etnismo
legeblas la numeroj 74-79 de Etnismo, el 2003-2006.

amike
Istvan Ertl, estrarano de IKEL
Nicole Margot
Nicole Margot diras:
2015-04-06 10:55
Istvan Ertl havis la bonan iniciativon informi pri la nova retejo de IKEL sed mi konstatas, ke la ligo kondukas al la malnova retejo. La nova adreso estas: etnismo.org. Kaj, plia malfeliĉo, mi konstatas, ke en la nova retejo ankoraŭ ne eblos legi la numerojn de Etnismo, kiel anoncite pro malfruiĝo de la prizorganto. La numeroj de Etnismo estos iom post iom enŝovitaj sur tiun novan retejon ekde la plej malnovaj. Kaj sur tiu nova retejo devus esti diversaj informoj pri etnaj temoj. Ni avertos la legantojn de Libera Folio kiam la retejo vere funkcios. Pardonu pro la malfruiĝo. Nicole Margot, vicprezidantino de IKEL kaj redaktoro de Etnismo
Jan Kozek
Jan Kozek diras:
2015-04-06 14:13
Iom kuriozas, ke vi uzas la britan flagon por la anglalingva versio de la retejo.
Edmund GRIMLEY EVANS
Edmund GRIMLEY EVANS diras:
2015-04-09 11:43
Supozeble oni ŝanĝis ĝin en la pasintaj tri tagoj, ĉar mi vidas tie anglan flagon, ne britan.
d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2015-04-07 00:16
ne gravedas se ili uzas la britan flagon - mi estas Usonano kaj mi eĉ komprenas ke ni ne vere parolas la anglan - ni parolas la usonan - iam la mondo - kaj miaj kunlandanoj - akceptos tion - kaj ni povas suriri nian propran padon de lingva evoluo - sen la pezo de la angloj
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2015-04-08 19:55
IKEK ankau devus publikigi sian organon en la reto!
dpsto
dpsto diras:
2015-04-12 03:11
Lerninte esp-o antaŭ multaj jaroj sed estante novulo en esp-ujo kaj mi ne eĉ sciis, ke tia revuo ekzistas esperante. Tia revuo interesas min. Tamen ilia malnova retejo ne altiras min malgraŭ la interesega temo(nek la nova nek la malnova).