Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Interreto / Pli ol 14.000 vizitoj al Libera Folio dum marto

Pli ol 14.000 vizitoj al Libera Folio dum marto

de Redakcio Laste modifita: 2005-04-06 13:26
Unuafoje dum la historio de la bulteno la retejo de Libera Folio en marto atingis pli ol dek mil vizitojn dum unu monato. La suma kvanto de la vizitoj en marto estis pli ol rekorda: 14.016. Ĉiutage estis legitaj mezume 937 paĝoj. Grandparte la rekordo ŝuldiĝas al la nova servo de kiu permesas aŭtomate ricevi la novaĵojn de Libera Folio.


Sabate la 26-an de marto malaperis el la reto Libera Folio. La problemon kaŭzis paneo de la elektra bloko en servilo en Germanio. Pro paskaj festotagoj la servilo povis esti riparita nur matene la 29-an de marto. Libera Folio pardonpetas la legantojn pro la ĝeno.

Spite la tritagan devigitan ripozon la marta statistiko de Libera Folio montris novan rekordon. Dum marto nia bulteno ricevis entute 14.016 vizitojn. La antaŭa rekordo, atingita en februaro, estis 8.987 vizitoj, do la kresko estas rimarkinda. Grandan parton de la kresko kaŭzis la nova RSS-servo, per kiu eblas aŭtomate ricevi la novaĵojn de Libera Folio. La paĝo de la RSS-servo ricevis dum marto pli ol 7.000 vizitojn. En februaro la sama paĝo ricevis 2.900 vizitojn. Legu pli pri la servo pli sube.

La plej populara
artikolo dum marto estis Mono de esperantistoj malaperis en Bruselo, kiu estis legita 402-foje. La dividitan duan lokon atingis la artikoloj Eŭropaj aktivuloj ne scias kion peti de EU kaj Ĉu serioze aŭ anekdote, komentario de Maria Sandelin okaze de la internacia tago de la virinoj. Ambaŭ estis dum marto legitaj 301-foje.

En februaro Libera Folio ricevis mezume 320 vizitojn tage. En marto tiu mezumo altiĝis ĝis 452 vizitoj tage, spite la tri tagojn sen vizitoj. Mezume estis legitaj 937 paĝoj ĉiutage, ankaŭ tio klara altiĝo kompare kun 784 paĝoj ĉiutage en marto.

La plej rekorda tago dum la pasinta monato estis la 15-a de marto. Tiam ni ricevis entute 647 vizitojn, kaj estis legitaj 1.291 paĝoj.

En februaro Libera Folio enkondukis novan servon, kiu ĝis nun ne estis vaste reklamata. Temas pri la sistemo RSS, kiu ebligas al kiu ajn aldoni la lastajn novaĵojn de Libera Folio al sia retejo, aŭ legi la artikolojn de Libera Folio rekte en la formato RSS, tiel ke freŝaj novaĵoj aperas sur la ekrano sen ke necesas kontroli, ĉu estas io nova ĉe Libera Folio. Ĉar kelkaj retejoj jam reaperigas la novaĵojn de Libera Folio, uzante tiun eblecon, la kvanto de vizitoj aŭtomate kreskas. Tamen tio ne montriĝas ĉe la unuopaj artikoloj.

Se vi uzas la novan pintan foliumilon Firefox, vi povas igi Liberan Folion "aktiva paĝosigno". Tiam vi povos en la paĝosigno tuj vidi, ĉu lastatempe aperis io interesa ĉe Libera Folio. Se vi uzas alian ret-foliumilon kaj ne volas ŝanĝi, vi eble volas provi apartan programon kiu aŭtomate alportos al vi la novaĵojn de Libera Folio. Tiajn RSS-legilojn vi povas trovi ĉe Open Directory.

Se vi aliflanke volas
montri al la vizitantoj de via propra retejo aktualajn novaĵojn el Esperantujo, vi povas enmeti la RSS-informojn de Libera Folio en via retejo, kaj la novaĵoj aŭtomate ĉiam estos aktualaj. Sed bonvolu indiki, ke temas pri titoloj el Libera Folio. Ni ankaŭ ĝojus, se vi tiukaze rakontus pri la uzo de niaj RSS-informoj  al la redakcio de Libera Folio.
arkivita en:
VictoriaMagna
VictoriaMagna diras:
2005-06-05 19:05
Post legado de la gravaj informoj pri E-Movado en via Bulteno Libera Folio, mi nur volas diri, ke estas por mi, granda plezuro konstati, ke la esperantistaro ne dormas sur siaj laúroj.
Salutas vin,
Elma do Nascimento (VictoriaMagna)