Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Interreto / Nova retejo por raporto kaj informo

Nova retejo por raporto kaj informo

de Redakcio Laste modifita: 2005-06-25 11:11
La unuan de junio estis fondita nova retejo, kie ĝia kreinto, la panamano Roberto Pérez-Franco strebas kolekti novaĵojn el la tuta mondo. Laŭ li, la nova retejo ne rekte konkuras kun Ĝangalo, ĉar ĝia celo estas unuavice ebligi al ĉiuj esperantistoj mem raporti pri temoj, kiujn ili opinias gravaj. "Mi pensas, ke la kuna uzo de interreto kaj Esperanto ebligas al homoj interkomunikiĝi pli libere kaj efike ol iam ajn antaŭe", li opinias.
Libera Folio: Kiam kaj kial vi fondis la retejon?

Roberto Pérez-Franco:
Raporto.info estis diskonigita la 1-an de junio nokte; mi komencis pretigi ĝin unu semajnon antaŭe. Mi fondis ĝin sentante, ke mankas en Esperantujo informejo dediĉita al ĝeneralaj novaĵoj kien ĉiu ajn esperantisto povu iri ne nur por legi sed ankaŭ por rekte raporti al la mondo la okazaĵojn, kiuj gravas por li. Dum pli ol unu jaro, mi publikigas per www.RadioArkivo.org radi-elsendojn titolitajn Panama Raporto, pri landaj novaĵoj. Tiel mi komprenis, ke multaj homoj tra la mondo interesiĝas pri tiaj novaĵoj, eĉ se ili nenion aŭdis antaŭe pri tiu lando. Jen la amikiga kaj informiva povo de Esperanto kaj Interreto.

Kiuj estas la celoj de Raporto.info?

Ĝia ĉefa celo estas prezenti novaĵojn rekte raportitajn de esperantistoj por esperantistoj, pri ĉiuj temoj, kiujn ili taksas gravaj. Neniu diros al vi, kio gravas kaj kio ne gravas. Mi pensas, ke la kuna uzo de interreto kaj Esperanto ebligas al homoj interkomunikiĝi pli libere kaj efike ol iam ajn antaŭe, kaj mi esperas ke Raporto.info fariĝos la interreta informocentro preferata de esperantistoj por koni kaj konigi ĉion, kio okazas en la mondo. Kiam io grava okazas en lia regiono, ĉiu esperantisto povas sendi raporton! Se iu raporto ne tute pravas, alia esperantisto povas meti komentarion, ĉar malveron oni kontraŭas per vero pli efike ol per silento aŭ cenzuro.

Ĉu via retejo konkurencas kun iuj jam ekzistantaj esperantaj retejoj?

Ne rekte. Raporto.info plenigas niĉon, kiu estis preskaŭ vaka ĝis hodiaŭ: la prezentado de raportoj pri ĉiuj temoj (precipe nemovadaj novaĵoj), ĉiutage raportitaj rekte de legantoj por aliaj legantoj. Aliaj retejoj koncentriĝas pri novaĵoj nur unulandaj, aŭ nur movadaj, aŭ nur internaciaj; ofte en tiuj retejoj malmultaj raportas kaj multaj legas. Raporto.info kovras ĉiujn temojn kaj ebligas al ĉiu leganto esti ankaŭ raportanto. Do, Raporto estas nova propono kaj ne rekte konkurencas kontraŭ la niĉo de iu alia retejo. Estas eta zono kie Raporto kaj Ĝangalo ja konkurencos iel: internaciaj novaĵoj. Sed eĉ tiel, estas bone por Esperantujo havi iomete da bonkora kaj amikeca konkurenco, ĉu ne? Eĉ tie la propono de Raporto estas nova: ke esperantisto el la regiono kie la novaĵo okazis rekte raportu ĝin, se eblas laŭ sia persona kono.

Kiel via retejo kaj ĝiaj celoj diferencas de Ĝangalo?

Laŭ mia kompreno, Ĝangalo celas esti pli profesia kaj internacia informejo, kaj Raporto celas esti pli malfermita kaj persone vivanta raportejo. Permesu al mi klarigi tion per anekdoto: en februaro 2003 mi sendis al Ĝangalo novaĵon pri kvar indiĝenaj tribestroj murditaj en Panamo, ĉar mi taksis tiun novaĵon grava por mia lando kaj la homaj rajtoj de la indiĝenoj. Oni respondis al mi, ke Ĝangalo ne publikigos tiun novaĵon en sia novaĵa sekcio, ĉar temas pri loka novaĵo, sen grava internacia intereso. Tiam mi sentis, ke en Esperantujo mankas informejo, kien oni povus meti iun ajn novaĵon, kiun oni sentas grava el sia landa aŭ persona perskektivo, eĉ se tiu novaĵo ne gravas por ĉiuj. Tiel, Raporto kaj Ĝangalo estas malegalaj. Mi multe respektas la teamon de Ĝangalo kaj gratulas ilin pro ilia laboro.

Kiajn kunlaborantojn vi serĉas?

Ĉiaj kunlaborantoj estas bonvenaj. Nia retejo estas malfermita por ĉiuj novaĵoj serioze skribitaj pri ajna temo. Precipe, ni serĉas raportantojn: homojn kiuj, laŭ siaj kapablo kaj volo, sendu al ni raportojn pri novaĵoj (ne nur el siaj landoj) kiujn ili taksas gravaj. Alia maniero raporti estas resumi, kiam eblas, gravajn novaĵojn el internaciaj informiloj por mencii ilin en Raporto.info. Por ĉiu raportanto ni pretigos konton, kaj ili povos poste raporti kiam ajn ili volos. Sed ne nur kiel raportanto eblas helpi nin. Ni bezonas, ekzemple, la unufojan kunlaboron de spertulo pri RSS, kiu helpos nin pri teknikaj aferoj. Ankaŭ helpus se sperta esperantisto kontrolus la lingvan kvaliton de tekstoj kaj rimarkigus korektindaĵojn al ni, aŭ se iu donus al ni konsilon pri kiel plibonigi la grafikan aranĝon de la retejo.

Ĉu estas planoj pri teknika evoluigo de la retejo?

Jes ja. La retejo estas ĵus komencita, laŭ multaj perspektivoj, kaj ĉiam restos daŭre evoluanta retejo. Oni plibonigos la grafikan aranĝon kaj aperigos pli da bildoj, kaj eĉ aŭtomate montros novaĵojn rekte el landaj blogoj. Sed mi bezonas helpon por fari tiujn plibonigojn: la projekton mi iniciatis, sed mi scias tre bone ke ĝi estas pli granda ol miaj teknika, arta kaj lingva kapabloj. Mi faros ĉion tiel bone kiel mi povas, sed mi restas malferma por ricevi lingvan kaj teknikan helpojn de spertuloj por plibonigi tiun, nian komunan retejon. Raporto.info estas ne persona, sed komuna projekto.

Kiom da kunlaborantoj vi havas nun?

Jam dum la unuaj tri tagoj raportistiĝis ses homoj, inkluzive de la prezidanto de UEA, Renato Corsetti. Sed mi kredas, ke baldaŭ ni havos dekojn pli.

Kiel evoluis la kvanto de vizitoj dum la komenca tempo? Kiom da vizitoj ĉiutage vi havas dum la lastaj tagoj?

Dum la tri tagoj sekvantaj ĝian publikiĝon, la retejo ricevis averaĝe 120 vizitojn ĉiu-tage, el mirinda nombro da diversaj landoj. Ankoraŭ ne facilas vidi evoluon en la nombro de vizitoj, ĉar pasis nur tri plenaj tagoj post la prezento de la retejo kaj jam venis semajnfino. Sed vendrede, la nombro estis 140 vizitoj en unu tago! Eble la nombro kreskos plu kiam homoj diskonigos la ekziston de la retejo al siaj amikoj, kaj kiam ĝia retadreso baldaŭ aperos en la revuo Esperanto.
arkivita en: