Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Interreto / Ampleksa blogo prezentas sonojn de ĵusa kongreso en Teksaso

Ampleksa blogo prezentas sonojn de ĵusa kongreso en Teksaso

de Redakcio Laste modifita: 2005-06-24 00:13
De la 10-a ĝis la 13-a de junio okazis la kongreso de ELNA (Esperanto-Ligo por Norda Ameriko) en Austin, Teksaso. Granda kvanto de sonraportoj pri la kongreso estas nun kolektitaj en aparta retejo.
La jara aranĝo de la usona landa asocio de UEA logis la partoprenantojn per ampleksa kultura programo. Temis interalie pri amerika indiĝena literaturo, japana kuirarto, pri Vikipedio, esperantaj bildstrioj kaj pri go-ludo. Honora gasto de la kongreso estis la sudafrika poeto Edwin de Kock, kiu nun loĝas en Teksaso.

Notoj kaj raportoj pri la kongreso estas kolektitaj en la neoficiala kongresa blogo ek2005.retservilo.com. Multe da informoj pri la kongreso troviĝas ankaŭ en la oficiala kongresa retejo kongreso.hewgill.com.
arkivita en: