Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Amaskomunikiloj rimarkis la Novjaran Renkontiĝon en Trier

Amaskomunikiloj rimarkis la Novjaran Renkontiĝon en Trier

de Redakcio Laste modifita: 2007-01-13 15:23
La germana gazetaro amplekse raportis pri la 5-a Novjara Renkontiĝo en Trier. Raporto de la germana novaĵagentejo dpa aperis tutlande. Krome pri la aranĝo rakontis pluraj radi-stacioj kaj regiona televido.

La ĵus finiĝinta 5-a Novjara Renkontiĝo, organizita de EsperantoLand en la germana urbo Trier, havis entute 174 partoprenantojn el 13 landoj kaj kelkajn pliajn gastojn dum unuopaj programeroj. Ĉeestis entute 60 infanoj el ok landoj. La ĉefa periodo kun plej multaj gastoj daŭris de la 27-a de decembro ĝis la 3-a de januaro; estis aldonaj tagoj ekde la 26-a de decembro ĝis la 7-a de januaro por homoj, kiuj volis pli longe ferii en Esperantujo.

La grandeco kaj internacieco de la renkontiĝo kaj la vasta program-oferto donis bonan bazon por gazetara laboro. Unuan intervjuon kun organizanto produktis Radio Dreyeckland el la regiono de Freiburg/Breisgau jam fine de novembro. Krome antaŭ la komenco de la kunveno informis pri ni kaj Esperanto la germana novaĵagentejo dpa per tutlanda raporto, kiu represiĝis interalie en gazeto en Brandenburgio (Märkische Oderzeitung, 24-a de decembro) kaj laŭ raportoj en Kiel (norda Germanio) kaj en Turingio.

En la 28-a de decembro tagmeze la sudokcidentgermana radio SWR elsendis intervjuon kun la prezidanto de EsperantoLand, Lu Wunsch-Rolshoven, en sia elsendaĵo "Heute um zwölf" (Hodiaŭ je la dekdua horo); SWR estas aŭdebla en la regiono de la Konstanca lago ĝis Bonn. Samtage okazis telefona intervjuo kun la luksemburgia Radio 100,7.

Vespere de la 30-a de decembro elsendiĝis ĉ. 2 minutoj pri ni en la regionaj televidaj novaĵoj "Rheinland-Pfalz aktuell" (Rejnlando-Palatinato aktuala) je 19.50, eble ankaŭ je aliaj tempoj. Fine de la aranĝo plia raportistino de SWR produktis triminutan kontribuon, kiu estis elsendita la 5-an de januaro posttagmeze. Sarlanda Radio transprenis tiun kontribuon per elsendo el Saarbrücken la 8-an de januaro je 06.40. Tiu kontribuo kun alia enkonduko nun krome disponeblas en la interreto kadre de SWR international in cont.ra (11,4 Mb; la parto pri Esperanto komenciĝas je la 16-a minuto).

La loka gazeto de Trier, Trierischer Volksfreund, anoncis niajn du koncertojn (Ĵomart kaj Nataŝa, Akordo) en siaj programpaĝoj de la jarfina eldono, pro kio venis pluraj interesitoj al la koncertoj. Krome la gazeto sendis ĵurnaliston por detala raporto, kiu aperis en la 2a de januaro.

Tutcerte la kvanto de la raportado estis tre ĝojiga. Tion eblas diri ankaŭ pri la enhavo, kiu ĝenerale estis neŭtrale informa au pozitiva pri nia lingvo. SWR4 ekzemple finis la intervjuon karakterizante Esperanton per la vortoj "la artefarita lingvo, kiu eble tamen ankoraŭ fariĝas mondlingvo".

Cetere ankaŭ la 2-a programo de SWR, eble rezulte de nia gazetara laboro, decidis produkti unuhoran ĝeneralan kontribuon pri planlingvoj, kiu estis elsendita la 1an de januaro de 14.05 ĝis 15.00. Laŭ la anonca teksto tiu elsendaĵo estis relative skeptika.

Lu Wunsch-Rolshoven

arkivita en: