Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Internacia Junulara Festivalo

Internacia Junulara Festivalo

de Redakcio Laste modifita: 2007-01-13 22:13
La 31a IJF en Lignano Sabbiadoro, ĉe Adriatika maro, solene festos la 120 jarojn de Esperanto.

Detaloj de evento

Kiam

2007-04-05 je 12:10 ĝis
2007-04-11 je 00:10

Kie

Lignano Sabbiadoro, Italio

Aldoni eventon en la kalendaron.

31a INTERNACIA JUNULARA FESTIVALO
"120 jaroj de Esperanto: 120 jaroj da interkomprenigho kaj paco"

Nia Festivalo estas unu el la plej ŝatataj junularaj renkontiĝoj en la tuta Eŭropo. Oni spiras la specialan esperantan bonetoson, miksaĵo de amikemo, ĝuado, malsameco-respekto. Partoprenas kaj fluparolantoj kaj komencantoj, kaj vi ege facile amikumos kun geitaloj kaj eksterlandanoj.

Oni povas partopreni kiel plenkotizanto au memzorganto. Helpe de vi ni faciligos al la partoprenantoj vojaĝi eksterlanden: informiĝu ĉe la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj de via ŝtato pri la protokoloj kaj kontaktu nin.

Ĉiujare IEJ elektas temon por la Festivalo, pri kiu oni prelegas, diskutrondas, laborgrupas. La distra programo trakteblas en la nokta universitato. Dumtage oni povas elekti kursojn pri dancado, memdefendo, ktp. Okazos kursoj pri la itala kaj pri Esperanto, por komencantoj kaj progresintoj. Dum la vespera programo ofte okazas: koncerto, teatraĵo, internacia vespero, dumnokta promenado en la urbo, ktp. Funkcias dum la tuta nokto la trinkejo, la dancejo kaj la gufujo.

Helpe de la lokaj komunumestroj, ni klopodas vidigi la belaĵojn de la ĉirkaŭaĵo. Kutime oni eskursas duontagon. Kiel konate, nenio farendas dum la festivalo: ĉiu mem decidas kiamaniere (mal)ŝpari sian tempon!

Pli da informo pri tiu evento…