Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Ĉebalta Esperantista Printempo

Ĉebalta Esperantista Printempo

de Redakcio Laste modifita: 2007-01-13 23:02
Pola Esperanto-Asocio Filio en KOSZALIN organizas en la tagoj 12-20 de junio 2007 jaro la 9-an ĈEBALTAN ESPERANTISTAN PRINTEMPON kun riĉa kaj varia E-PROGRAMO. Tiu ĉi internacia E-aranĝo okazos en la altira kaj ĉarmoplena ripozloko MIELNO, pitoreske situanta inter BALTA MARO kaj JAMNO – lago, 12 km nordokcidente de la distrikta kaj vizitinda urbo KOSZALIN.

Detaloj de evento

Kiam

2007-06-12 je 12:00 ĝis
2007-06-20 je 00:00

Kie

Mielno, Pollando

Kontakta telefono

+48 / (0) 503- 417- 825

Aldoni eventon en la kalendaron.

Pri altiro de MIELNO decidas ĉefe la naturaj valoroj: sabloriĉa strando kun altiĝantaj dunoj, verda strio de pinarbaro, granda lago kaj saniga mikroklimato kun aero saturita de jodo. Ne mankas en Mielno distraĵoj, oni povas tie agrable sin amuzi.

En la programo de la 29-a ĈEP troviĝos: interesaj prelegoj kun videofilmoj,  konkursoj kun valoraj premioj, ekskursoj al vizitindaj lokoj,  ĉiutaga  kantado, dancado kaj lingvoperfektigado. Antaŭtagmeze ĉiu havos sufiĉe da tempo por regeneri sian sanon dum aktiva ripozado: promenado, biciklado, naĝado, sunumado. Oni povas sunumi ankaŭ sur la proksima naturista strando, kreanta veran paradizon por naturamantoj. En Mielno eblas naĝi en kvar tegitaj naĝejoj kun varmigata marakvo, sed tiu plezuro estas aparte pagenda. Ĉiu povas malmultekoste pruntepreni jakton, remboaton aŭ akvobiciklon por agrable navigi tra JAMNO-lago.

Esperantistoj el diversaj landoj havos okazon prezenti  propran programon.  Ni petas kunporti al MIELNO diversajn esperantaĵojn, sonkasedojn kun belaj kanzonoj, E-videofilmojn, ktp.

Pli da informo pri tiu evento…