Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Kongreso de esperantistoj-handikapuloj

Kongreso de esperantistoj-handikapuloj

de Redakcio Laste modifita: 2007-01-31 20:26
La V-a kongreso de Asocio de Esperantistoj-Handikapuloj okazos de la 30-a de majo ĝis la 3-a de junio 2007, 30 km sude de la urbo Pardubice en urbeto Seĉ. La kongreso okazos en senbariera moderna konstruaĵo de Juniorcentro. Ĝia areo 30 hektaroj troviĝas en belega regiono de Fer-montaro ĉe la bordo de la lago, proksime de akvovalbaraĵo (42m alta digo) je la rivero Ĥrudimka.

Detaloj de evento

Kiam

2007-05-30 je 03:25 ĝis
2007-06-03 je 22:25

Kie

Apud Pardubice, Ĉeĥio

Kontakta telefono

+420 466 611 941

Aldoni eventon en la kalendaron.

Kongresa temo: Ne estu sola

Oficiala programo de la kongreso estas planata nur por unu tago, dum la konferenco vi aŭskultos raporton pri la agado de AEH kaj pri planoj por estonto, okazos la balotado de la nova komitato AEH. Plua programo antaŭvidas interesajn prelegojn, videofilmojn, kultur-amuzan programon kaj ekskursojn. La tranoktado por 70 personoj estas certigita en 2 kaj 3 litaj ĉambroj. Ĉiam du ĉambroj havos komunan socialan ekipon. Manĝado okazos en apuda pavilono kun memservo. Taŭga ankaŭ por ĉaretuloj.

La tuta regiono estas paradizo por turistoj. Multaj vojetoj ebligas interesajn piedajn eks-kursojn en ĉirkaŭaĵon. La busekskurson oni direktos aŭ al monu-mentala katedralo en Kutná Hora kaj al ostejo Sedlec aŭ direkte al burgruino Lichnice, Třemošnice, akvovalbaraĵo Pařížov, al urbo Pardubice, monto Kunětická hora kaj reen.

Aliĝkotizo: 50,-Kč aŭ 10 eŭroj, kongreskotizo, tranoktado kaj manĝado por la tuta tempo entute 1.800 Kč aŭ 100 eŭroj. Busekskurson oni pagos aparte – laŭ interesoj (la prezo estos proksimume 100 – 150,.-Kč aŭ 5 –10 eŭroj).

Detala programo kun horaro de busoj de la stacidomo en Par-dubice estos sendita al partoprenontoj en aprilo 2007. Aliĝilojn bonvolu sendi al nia adreso kun aliĝkotizo (bone pakita plej bone kiel registrita sendaĵo) plej malfrue ĝis fino de marto 2007. Aliĝi eblas ankaŭ per retadreso: aeh-ikeh@volny.cz La aliĝilon oni traktas kiel validan post ricevo de la aliĝkotizo, kiu estas ne repagebla.

Elkore invitas Vin Asocio de E-handikapuloj kun sia Internacia klubo en Pardubice Na Okrouhlíku 953/21, CZ-530 03 Pardubice, Ĉeĥa respubliko telefono: +420 466 611 941