Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Printempa renkontiĝo de Kataluna Esperanto-Junularo

Printempa renkontiĝo de Kataluna Esperanto-Junularo

de Redakcio Laste modifita: 2007-03-21 19:48
Kataluna Esperanto-Junularo organizas ĉi-jare sian 4-an printempan renkontiĝon en urbeto Vallgorguina la 4-an, 5-an kaj 6-an de majo, en gastejo ĉirkaŭita de kverka arbaro meze de natura parko. Kiel ĉiujare ni celas renkontiĝi kiel eble multaj esperantistoj kaj kunigi la novajn esperanto-lernantojn kaj interesitojn en renkontiĝo kie ni interkonatiĝos, lernos aŭ plibonigos la lingvon, partoprenos kursojn; prelegojn, debatojn, ekskursojn kaj atelierojn, konos la plej interesajn iniciatojn de la esperanto-movado, sportumos, drinkos, ludos, kantos kaj diboĉos.

Detaloj de evento

Kiam

2007-05-04 je 02:45 ĝis
2007-05-07 je 01:45

Kie

Vallgorguina, Hispanio

Aldoni eventon en la kalendaron.

Vendrede kaj sabate estos plura samtempa programo por ke oni povu elekti laŭplaĉe aŭ laŭinterese, kaj dimanĉe, eblos ekskursi tra la natura parko kaj ĉe la fama dolmeno Pedra Gentil.

Krom intensiva esperanto-kurso por regionaj interesitoj, la programo baziĝos sur esperanto-kulturo, sur naturo kaj medio, kaj sur sociaj movadoj. La programeroj, kaj en la kataluna, kaj en la internacia kaj dulingvaj, estos kursoj, prelegoj, debatoj kaj ĉefe ludoj kaj atelieroj, ili estos gvidataj ne nur de esperantistoj sed ankaŭ de lokaj sociaj movadoj.

En niaj renkontiĝoj partoprenas homoj ĉieajnaj, ĉiuaĝaj kaj ĉiuspecaj tiel ke la debato kaj interŝanĝo da spertoj estas vere profitaj.

Ne hezitu aliĝi, certe via partopreno estos ege interesa. Pliaj informoj kaj reta aliĝilo en la retejo.



Pli da informo pri tiu evento…