Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007

2007

de Jan Ulrich Hasecke Laste modifita: 2013-02-17 16:42
Artikoloj el la jaro 2007
resp144 de zope — Laste modifita: 2007-04-08 23:22
resp150 de zope — Laste modifita: 2007-04-08 23:23
resp153 de zope — Laste modifita: 2007-04-08 23:24
resp163 de zope — Laste modifita: 2007-04-08 23:25
resp173 de zope — Laste modifita: 2007-04-08 23:25
resp174 de zope — Laste modifita: 2007-04-08 23:26
resp185 de zope — Laste modifita: 2007-04-08 23:27
resp186 de zope — Laste modifita: 2007-04-08 23:28
Fondiĝis la Esperanta Respubliko! de Redakcio — Laste modifita: 2007-04-21 07:38
De la 4-a ĝis la 7-a de aprilo, 2007, okaze de la Antaŭlasta Tutmonda Kongreso de la Ibera Skolo en Santandero, Iberujo, la Esperanta Malpopolo unuanime aprobis la fondon de la Esperanta Respubliko, por realigi la idealojn de niaj revoluciaj pioniroj. Kiel duan oficialan lingvon por rilatoj kun la normala mondo, oni kaprice elektis la eŭskan. La devizo de la Esperanta Respubliko estas: “Libereco, Egaleco kaj Akuzativon!” (eŭske: “Eguzkitarako Betaurrekoak!”). Rajtas fariĝi dumviva r-ano (respublikano) ĉiu ajn persono sen limigoj, kontraŭ pago de 130 eŭroj monate. Ni publikigas kelkajn fotojn por eternigi kaj ankri en la tempo tiel historian okazon.
Koboldo Heroldas (KoHe) aŭ La veraj manipulistoj de Redakcio — Laste modifita: 2007-04-10 09:25
La 7-an de aprilo mallonga teksteto de Heroldo Komunikas, "la novaĵ-agentejo de la Esperanta Civito", laŭ sia kutima stilo anoncis, ke la konata malamiko de la Esperanta Civito Jorge Camacho "vendis sin al manipulisto", nome al la eldonisto Ulrich Becker. La konkludo de la Civita komuniko estis: "Por ne aspekti skizofrenia, s-ro Camacho devus konfesi sin mensoganto." La instigo al tiu atako ŝajne estis aliloke aperinta intervjuo de Jorge Camacho, en kiu li diris, ke la literatura kvalito en la Civita konkurso "La verko de la jaro" estas malalta kaj ke la konkurs-rezultoj estas manipulataj. Responde al la Civita atako, Ulrich Becker, la verkinto de la pasintjara "Verko de la jaro", esploris la valoron de la premio. Liaj kalkuloj montras, ke preskaŭ neniu el la voĉdonintoj entute povis vidi lian verkon antaŭ ol ĝi gajnis la konkurson.
La blogo de la Esperanta Respubliko en la ekzilo de Redakcio — Laste modifita: 2007-04-11 14:29
Blogo de la Esperanta Respubliko (en la ekzilo!), la plej nova fantoma kaj virtuala institucio por la Esperanta Malpopolo. Ne hezitu aldoni vian nomon kaj deziratan postenon al la listo de Novaj R-anoj (t.e. Respublikanoj). R-aniĝu ĉi tie!
La R-ankvarteto de Redakcio — Laste modifita: 2007-04-11 14:35
Sub tegmento staris kuvo, dum somera densa pluvo. Sed tegmento baris pluvon, pluvo falis apud kuvon. Ĉar el pluvo kuv’ ne havis, pro la soifo r-anoj kvakis.
Laŭdata kaj mallaŭdata Libera Folio 4-jara de Redakcio — Laste modifita: 2007-04-14 21:00
La ideo pri la fondo de la sendependa movada bulteno Libera Folio aperis en la unua semajno de aprilo 2003, tuj post la protesta demisio de la konstanta kongresa sekretario de UEA, Nikola Rašić. La demisio estis unu el la kulminoj de la tiama krizo en la ĉefa Esperanto-organizaĵo de la mondo. La demisio ankaŭ aparte akre sentigis la mankon de fidindaj, aktualaj informoj kaj komentarioj pri okazaĵoj en la Esperanto-movado. Ene de semajno post la apero de la ideo, la 11-an de aprilo, Libera Folio aperis en la reto kun tri artikoloj pri la temo "Nikola Rašić forlasis la Centran Oficejon". La oficiala lanĉotago estis la 12-a de aprilo, kiam estis dissendita komuniko pri la nova reta bulteno. Baldaŭ aperis en la esperanta gazetaro ankaŭ la unuaj komentoj pri Libera Folio. Heroldo de Esperanto opiniis, ke Libera Folio estas "organo de la eksaj burokratoj de UEA kaj de iliaj amikoj, kiuj kraĉas sur la teleron, kie ĝis hieraŭ ili manĝis". Okaze de la kvarjariĝo de nia bulteno ni aperigas pli freŝajn komentoj pri ĝi.
Jorge Camacho de zope — Laste modifita: 2007-04-11 21:50
Jorge Camacho
Baldur Ragnarsson de zope — Laste modifita: 2007-04-11 21:51
Baldur Ragnarsson
Gary Mickle de zope — Laste modifita: 2007-04-11 21:52
Gary Mickle
Persona non grata kun diplomo de zope — Laste modifita: 2007-04-11 22:00
diplomo de Feminisma Esperanta Movado
Kunveno planata por fintraduki Openoffice.org de Redakcio — Laste modifita: 2007-04-11 22:41
OpenOffice.org estas projekto kiu celas kunlabore krei liberan, senpagan, bonkvalitan, internacian oficejan komputil-programaron, kiu funkcios per ĉiuj gravaj operaciaj sistemoj. La programaro jam ekzistas en multaj lingvoj, sed la esperanta traduko ankoraŭ ne pretas.
David-Emil Wickström nova de zope — Laste modifita: 2007-04-11 22:49
David-Emil Wickström
Itala Kongreso de Esperanto de 2007-09-01 03:55 ĝis 2007-09-05 22:55) Pisa, Italio,de Redakcio
Ĉi-jare la 74a Itala Kongreso de Esperanto prezentos tute novan vizaĝon, tre allogan ankaŭ por eksterlandaj esperantistoj.
Ekologi-lingvistika ekspertizo de Teĥeko de Redakcio — Laste modifita: 2007-04-16 22:47
En septembro 2006 la "Centro de Sendependaj Ekspertizoj ĉe Rusia Ekologia Fonduso 'Teĥeko' faris "ekologi-lingvistikan ekspertizon" favoran al la enkonduko de Esperanto en la studprogramojn de rusiaj altlernejoj. La rilato de la Instituto pri Lingvoscienco de la Rusia Akademio de Sciencoj al la rezolucio ne estas tute klara. Ni publikigas la originalan tekston de la rezolucio kun du korektoj de evidentaj tajp-eraroj, sed cetere senŝanĝe.
Oficiala konkludo pri Esperanto en rusiaj altlernejoj (2005) de Redakcio — Laste modifita: 2007-04-16 22:40
En letero sendita al la Rusia Ministerio de klerigo kaj scienco jam en la jaro 2005, Rusia Esperanto-Unio proponis enkondukon de Esperanto en la studplanojn de altlernejoj. Pro la letero de REU, la rektoro de Moskva ŝtata lingvistika universitato Irina Ĥalejeva verkis ekspertan konkludon pri la nuna stato de Esperanto, kaj konstatis, ke ne indas enkonduki Esperanton en la studplanon. Ni publikigas plenan tradukon de ŝia letero.
Esperantistoj provas konvinki ministerion en Rusio de Redakcio — Laste modifita: 2007-04-14 21:00
Vendrede la 13-an de aprilo, en la konstruaĵo de la Rusia Akademio de Klerigo en Moskvo, okazas unutaga konferenco pri la pozicio de Esperanto en la eduk-sistemo de Rusio. Inter la partoprenantoj de la konferenco estas reprezentantoj de la rusia ministerio pri klerigo kaj scienco. La aranĝo efektiviĝis pro letero de Rusia Esperantista Unio kaj la malgranda, privata esperantista universitato kun la nomo "Eŭropa Jurscienca Universitato Justo". En la letero REU kaj EJU Justo proponis enkondukon de Esperanto en la studplanojn de altlernejoj. La konferenco okazos dulingve - esperante kaj ruse - kaj en la listo de partoprenantoj estas pluraj internacie konataj nomoj. Esperantistaj aranĝantoj esperas, ke la konferenco faros rezolucion, kiu antaŭenigos la strebadojn doni al Esperanto oficialan statuson en universitatoj kaj institutoj en Rusio.
Liana Tuĥvatullina de zope — Laste modifita: 2007-04-13 11:16
Liana Tuhvatullina
Gennadij Ŝilo de zope — Laste modifita: 2007-04-13 11:17
Gennadij Ŝilo
24-aj Esperantaj Tagoj de Krakovo de 2007-06-01 02:25 ĝis 2007-06-03 18:25) Krakovo, Pollando,de Redakcio
Krakova Societo ESPERANTO elkore invitas partopreni en 24-aj Esperantaj Tagoj de Krakovo (1 - 3. 06. 2007).
La redaktoro de Libera Folio deklarita Unika Persono Ne Grata de Redakcio — Laste modifita: 2007-04-13 22:46
Kalle Kniivilä estas la Unua kaj Unika oficiale deklarita Persono Ne Grata de la Esperanta Respubliko en la tuta universo.
Pola Radio intervjuis la redaktoron de Libera Folio de Redakcio — Laste modifita: 2007-04-21 07:42
Okaze de la kvarjara jubileo de Libera Folio, la esperantlingva elsendo de Pola Radio intevjuis la redaktoron de Libera Folio, Kalle Kniivilä.
Rusa gazeto: "Lernejanoj ekparolos Esperanton" de Redakcio — Laste modifita: 2007-04-15 00:04
La populara rusa retgazeto Gazeta.Ru sabate la 14-an de aprilo publikigis ampleksan artikolon pri konferenco en kiu estis diskutata la rolo de Esperanto en la rusia eduk-sistemo. Laŭ la artikolo, esperantistoj proponas devigan enkondukon de Esperanto, sed la respondeca ministerio tre malfavore sintenas al la temo. "Kiel substrekis la vicdirektoro de la departemento de ŝtata politiko en la sfero de klerigado de la Ministerio de Klerigado kaj Scienco, Nelli Rozina, la projekto de ĝenerala esperantigo de la lando estas tro kosta: nur la edukado de lernejaj kaj altlernejaj instruistoj por milionoj da studentoj kaj lernejanoj kostus enormajn sumojn", skribas la gazeto. Laŭ la artikolo tamen baldaŭ kredeble okazos vastskala eksperimento pri instruado de Esperanto en rusiaj lernejoj, organizita de esperantistoj mem. Ni publikigas tradukon de la tuta artikolo.
Famuloj ignoris esperantistojn en Moskvo de Redakcio — Laste modifita: 2007-04-18 11:24
"Monto naskis muson." Tiel komentis unu partopreninto la rezulton de la vendreda Moskva konferenco pri Esperanto en la rusia eduk-sistemo. Ĉeestis la konferencon neniu el la invititaj gravuloj, kies nomoj estis presitaj en la konferenc-programo, ankaŭ ne la eksa ŝak-ĉampiono Anatolij Karpov. La rusia Ministerio de Klerigado kaj Scienco estis reprezentita, sed sur malalta nivelo kaj ne dum la tuta konferenco. Ĉeestis Nelli Rozina, vicdirektoro de departemento en la ministerio. Ŝi elpaŝis preskaŭ komence de la aranĝo, kaj anoncis ke ŝi aŭdis "nenion interesan aŭ novan". Baldaŭ post tio ŝi forlasis la aranĝon. Antaŭ sia foriro ŝi tamen faris ankoraŭ unu malgrandan parolon, dum kiu ŝi diris, ke tamen en sekvaj elpaŝoj, post la ŝia, estis iom da interesaj kaj novaj faktoj, precipe en la parolado de Wim Jansen, docento de la Amsterdama universitato.
La estraro de UEA decidis kongresi en Pollando kaj sekretigi siajn protokolojn de Redakcio — Laste modifita: 2007-04-16 18:11
La Universala Kongreso de Esperanto en 2009 okazos en Pollando. Tion decidis la estraro de UEA dum sia kunsido en Roterdamo de la 13-a ĝis la 15-a de aprilo. La estraro aparte diskutis la publikecon de siaj protokoloj, kaj "notis, ke pri informado al la Komitato validas paragrafoj en la statuto kaj regularo, kaj ke la estraraj protokoloj ĝenerale ne estas publikaj". Tiu frazo en la estrara komuniko al la komitato estas iom enigma, ĉar jam en 1973 la estraro de UEA decidis "nuligi la konfidencecon de la estraraj diskutoj antaŭ la Komitato kun escepto de unuopaj decidoj, kiuj pro specialaj kaŭzoj, precipe personaj, postulas konfidencecon". Laŭ respondo de Renato Corsetti al demando de Libera Folio, la estaro nun malvalidigis tiun decidon. Ni publikigas la kompletan tekston de la estara komuniko sendita al la komitato.
UEA forigis decidon pri publikeco el sia retejo de Redakcio — Laste modifita: 2007-04-16 20:28
En 1973 la tiama estraro de UEA decidis nuligi la konfidencecon de la estraraj diskutoj, kun la escepto de specialaj kazoj, rilataj ĉefe al personaj informoj pri unuopuloj. En sia kunsido de la 13-a ĝis la 15-a de aprilo 2007 la estraro de UEA aparte diskutis la publikecon de siaj protokoloj, kaj ĉi-foje "notis, ke pri informado al la Komitato validas paragrafoj en la statuto kaj regularo, kaj ke la estraraj protokoloj ĝenerale ne estas publikaj". Laŭ klarigo de prezidanto Renato Corsetti al Libera Folio, la estaro nun nuligis la decidon de 1973. La 16-an de aprilo la decido ankaŭ malaperis el la retejo de UEA. Libera Folio publikigas la kompletan tekston de la nuligita decido.
Esperanto rolos en planata televida parodio de Redakcio — Laste modifita: 2007-04-21 07:41
Flandra reĝisoro planas fari parodian filmon pri la lastatempe furora ĝenro "realec-televido", kaj utiligi Esperanton. Dum la ĵus pasinta aranĝo Printempa Semajno Internacia okazis la unuaj prov-filmadoj kun pli ol dek gejunuloj, kiuj ricevis la taskon rakonti pri delogado. Poste publiko povos voĉdoni en retejo pri siaj preferataj kandidatoj.
Prezidento de Kroatio honoris Zamenhof de Redakcio — Laste modifita: 2007-04-16 22:57
Kroata Esperanto-Ligo organizis la 13-an de aprilo okaze de la Tago de memoroj pri viktimoj de holokaŭsto kulturan programon en la zagreba Zamenhof-Strato. La programo omaĝis al la 90-a datreveno de la morto de Lazaro Ludoviko Zamenhof. Reprezentanto de la Juda Komunumo Bet Israel el Zagrebo, Jasminka Doma, parolis ĝenerale pri la signifo de holokaŭsto.
La sekretaj protokoloj de UEA de Redakcio — Laste modifita: 2007-04-21 08:53
La estraro de UEA en sia aprila kunsido nuligis malnovan decidon pri la "disponeblo de la estraraj protokoloj". Laŭ Renato Corsetti la decido pri troa publikeco estis farita, en 1973, en historiaj kondiĉoj "nun malfacile kompreneblaj", kaj neniam estis observata. Dum la lastaj monatoj komitatanoj tamen kelkfoje apogis sin al la malnova decido, kiam ili postulis, ke la estraro rakontu pri siaj kunsidoj kaj ties rezultoj. Pri la rezultoj de la aprila kunsido la estraro efektive raportis al la komitato senprokraste, sed ĝi ne klare diris, ke la malnova decido pri publikeco nun estas nuligita. Tio iĝis evidenta nur, kiam Libera Folio starigis la demandon al Renato Corsetti. Tuj poste la koncerna decido estis krome forigita el la retejo de UEA. Eventualajn decidojn pri plia publikeco laŭ Renato Corsetti devos fari la nova estraro, elektota en Jokohamo.
La rezolucio de la Moskva konferenco publikigita. de Redakcio — Laste modifita: 2007-04-18 14:47
La aranĝintoj de la internacia konferenco "Propedeŭtika rolo de Esperanto en lernado de fremdaj lingvoj", okazinta en Moskvo vendrede la 13-an de aprilo, nun dissendis la tekston de la konferenca rezolucio. En komuniko samtempe dissendita la aranĝantoj akuzas la rusian klerig-ministerion pri "atenco obstrukcii la aranĝon", ĉar la plej multaj invititaj personoj ne partoprenis ĝin. "Tio tamen ne havis sukceson, ĉar post viglaj diskutoj pri la titola problemo la ĉeestantoj unuanime akceptis rezolucion, pledantan subteni efektivigatajn en Rusio eksperimentojn celantajn riveli kaj konfirmi propedeŭtikan valoron de Esperanto kaj enkonduki la internacian lingvon Esperanto en studplanojn de rusiaj klerigejoj samrajte kun ĉiuj aliaj fremdaj lingvoj kiel propedeŭtikan rimedon antaŭ lernado de fremda lingvo", skribas Liana Tuĥvatullina en sia komuniko. Libera Folio publikigas la tekston de la rezolucio senŝanĝe.
Montara Esperanta Septembro de 2007-09-01 02:25 ĝis 2007-09-10 20:25) Zawoja, Pollando,de Redakcio
Krakova Societo ESPERANTO afable invitas partopreni en Montara Esperanta Septembro, kiu okazos en la tagoj 1–10.9.2007. La feriado okazos en belega, la plej longa en Pollando vilaĝo Zawoja, kondukanta al Babia Góra (Virinaĉa Monto).
Probal Dasgupta kredeble prezidos UEA-n de Redakcio — Laste modifita: 2007-04-22 09:13
Dek unu personoj kandidatas por la nova estraro de UEA, sed ĝis nun estas nur unu kandidatiĝo por la posteno de prezidanto. La nova prezidanto de UEA post Renato Corsetti kredeble do estos Probal Dasgupta el Barato. El la 11 kandidatoj ses jam estas komitatanoj, kvin kandidatas samtempe por la estraro kaj por la posteno de C-komitatanoj. Kvar el la 11 estraraj kandidatoj estas virinoj. Nur tri el la kandidatoj estas nun estraranoj. La granda kvanto de kandidatoj signifas, ke la komitato de UEA en Jokohamo havos realan elekton. Ni publikigas la resumon de la provizora raporto de la elekta komisiono, kiun la ĝenerala sekretario de UEA ĵaŭde dissendis al privataj retpoŝtaj adresoj de la komitatanoj.
Ses novaj akademianoj elektitaj de Redakcio — Laste modifita: 2007-04-20 22:59
Ĉiun trian jaron unu triono el la 45 anoj de Akademio de Esperanto eliras, kaj estas elektata nova aro de Akademianoj por anstataŭi ilin. En la ĉi-jara elekto estis reelektitaj 9 membroj de la Akademio, kaj alelektitaj 6 novaj Akademianoj.
Buller: "Decido pri publikeco publikigita pro akcidento" de Redakcio — Laste modifita: 2007-04-22 09:12
En intervjuo de Pola Radio, disaŭdigita vendrede la 20-an de aprilo, la ĝenerala direktoro de UEA diris, ke la decido de la jaro 1973 pri disponebligo de estraraj protokoloj estis "akcidente" publikigita en la retejo de UEA dum periodo kiam li mem ne oficis en Roterdamo, kaj pro tio la estraro en sia aprila kunsido decidis forviŝi ĝin. En la retejo de UEA la decido troviĝis almenaŭ ekde la jaro 2003, kaj ĝi estis forigita nur post kiam kelkaj komitatanoj petis publikigon de estraraj decidoj, referencante al la decido de 1973.
UK 2009 ne okazos en Varsovio de Redakcio — Laste modifita: 2007-04-20 23:52
La Universala Kongreso de Esperanto en 2009 ne okazos en Varsovio. Tion decidis la estraro de UEA en sia aprila kunsido. Restas du polaj urboj, inter kiuj elektos la nova estraro en Jokohamo.
La sekva prezidanto volas reinventi UEA-n de Redakcio — Laste modifita: 2007-04-30 17:34
Probal Dasgupta el Barato kredeble estos la sekva prezidanto de Universala Esperanto-Asocio. La dua prezid-periodo de Renato Corsetti finiĝos en la Jokohama Universala Kongreso en aŭgusto, kaj ĝis nun ne aperis aliaj kandidatoj por la posteno. Se li iĝos prezidanto, Probal Dasgupta volas, lernante de Gandhi, "reinventi" Universalan Esperanto-Asocion en la komputila epoko. "Estas interese apudmeti la ideojn de Gandhi apud la tre malnova esperantuja debato inter la desupra kaj la desuba stiloj. Tradicie, niaj desuprismoj ekiras de la ŝtato, kaj niaj desubismoj kovas bildon de aparta, atoma unuopulo, kiu en soleco formulas foje strangajn planojn. Ni longe spertis la tipajn frustrojn de tiuj metodoj", li klarigas. La "reinventado" laŭ li ne signifas, ke okazos tujaj drastaj ŝanĝoj, sed li esperas, ke estiĝos vasta diskuto kaj multaj kritikoj "de kiuj ni ĉiuj lernos". Probal Dasgupta dum multaj jaroj estis profesoro pri aplika lingvistiko, kaj li estas konata interalie pro siaj intelekte postulaj tekstoj. "Mi sentime frontas la taskon labori por facila lingvo sed kun la reputacio de homo, kies tekstoj estas malfacilaj. Efektive, la facileco ne estas io facila", li klarigas al Libera Folio.
Probal Dasgupta de zope — Laste modifita: 2007-04-21 09:01
Probal Dasgupta
La buĉinto de Esperanto-redakcio suspendita de Redakcio — Laste modifita: 2007-04-22 21:45
La Inspekta Konsilantaro de Pola Radio suspendis la estraranon de la radio Jerzy Targalski. La kaŭzo de la suspendo estis, ke Targalski laŭ la la konsilantaro "ĝenis la publikan bildon de Pola Radio". Inter esperantistoj Targalski estas aparte konata pro siaj eldiroj rilate la judan devenon de Zamenhof.
Esperantistoj memoris la neniigon de judoj de Redakcio — Laste modifita: 2007-04-28 15:31
Esperantistoj partoprenis la oficialan memorceremonion de Holokaŭsto (neniigo de judoj dum la dua mondmilito) en la centra muzeo Jad-Vaŝem en Israelo.
Bellefeuille kaj Pietrzak por malfermeco de Redakcio — Laste modifita: 2007-05-05 16:05
Estas du kandidatoj por la grava posteno de ĝenerala sekretario en la sekva estraro de Universala Esperanto-Asocio: la konata pola radioĵurnalisto Barbara Pietrzak, kaj la kanada juristo Yves Bellefeuille. Libera Folio starigis la samajn demandojn al ambaŭ kandidatoj. Kaj Barbara Pietrzak kaj Yves Bellefeuille principe subtenas publikecon de la estraraj protokoloj. "Mi estas kontraŭ konfidenceco de la protokoloj, escepte de la kazoj precipe personaj, kiuj konfidencecon postulas", komentas Barbara Pietrzak. Simile rezonas ankaŭ Yves Bellefeuille: "La estraraj tagordoj kaj protokoloj estu principe publikaj, krom se specifa ero devas esti konfidenca pro specifa kaŭzo." Barbara Pietrzak subtenas la kandidatiĝon de Probal Dasgupta por la posteno de prezidanto. Yves Bellefeuille ne kontraŭas, sed preferus, ke estu pli ol unu kandidato.
Kolker transprenas la akademian konsultejon de Redakcio — Laste modifita: 2007-05-04 09:34
La Akademio de Esperanto ĵus reorganizis sian konsultejon, kiun provizore, ĝis la elekto de nova direktoro, prizorgas akademiano Boris Kolker. Pli frue la konsultejon prizorgis Stefan Maul.
Ségolène Royal promesis esplori Esperanton sed malgajnis de Redakcio — Laste modifita: 2007-05-13 09:26
Tuj antaŭ la decida dua voĉdonado en la elekto de la franca prezidento, Ségolène Royal decidis sekvi la ekzemplon de la nuna prezidento Jacques Chirac. Responde al letero de franca esperantisto, la maldekstra kandidato Ségolène Royal nun promesis esplori sur la plej alta nivelo la demandon pri enkonduko de Esperanto en la oficiala eduk-sistemo de Francio. Ni publikigas la tutan tekston de la letero.
Corsetti kritikis "mondan imperion" dum finna jubileo de Redakcio — Laste modifita: 2007-05-10 19:08
La finnlanda ministro de kulturo gratulis Esperanto-Asocion de Finnlando, kiu la 28-an de aprilo festis sian centjariĝon. En sia oficiala saluto Stefan Wallin, ministro pri kulturo kaj sporto, konstatis, ke reprezentantoj de malgrandaj lingvoj kiel la finna en internacia komunikado ĉiam estas en malavantaĝa pozicio kompare kun tiuj, kies propra lingvo estas internacie uzata. Fine de sia saluto li deziris sukceson al la agado de EAF. La jubilean feston persone ĉeestis la prezidanto de UEA, Renato Corsetti. En sia festparolado li diris, ke kvankam la membronombroj de EAF kaj UEA stagnas, ne stagnas Esperanto. Samtempe li kritikis la "mondan imperion", kiu laŭ lia opinio laboras por la angla lingvo. Dum la festado esperantistoj en historiaj vestaĵoj rakontis pri finnlandaj movadaj aktivuloj de diversaj epokoj.
La parolado de Renato Corsetti en Helsinko de Redakcio — Laste modifita: 2007-05-06 10:12
Okaze de la centjara jubileo de Esperanto-Asocio de Finnlando la 27-an de aprilo 2007, la prezidanto de UEA, Renato Corsetti, faris festan paroladon en la Nobelara domo en Helsinko. Ni konservas la specifan ortografion kiun Renato Corsetti uzas por la vorto "Finnlando".
La saluto de la finna kulturministro de Redakcio — Laste modifita: 2007-05-05 17:31
Saluto de Stefan Wallin, ministro pri kulturo kaj sporto en la 100-jara jubileo de Esperanto-Asocio de Finnlando la 28-an de aprilo 2007, en la Nobelara Domo, Helsinko.
Individuaj membroj de UEA 1979-2006 de zope — Laste modifita: 2007-05-05 20:56
La grafikaĵo montras la evoluon en la membrokvanto de UEA dum la lastaj jardekoj.
UEA reprezentita kontraŭvole de Redakcio — Laste modifita: 2007-05-15 16:50
La 3-an de majo, tri tagojn antaŭ la elekto de la franca prezidento, reprezentantoj de tri esperantistaj organizaĵoj vizitis la stabejon de Nicolas Sarkozy, la dekstra prezident-kandidato, por diskuti lingvajn temojn. Unu el la esperantistoj estis Bertrand Hugon, kiu anoncis, ke li reprezentas Universalan Esperanto-Asocion. Poste tamen montriĝis, ke li ne ricevis la rajtigon de UEA por reprezenti la organizaĵon en politika kunteksto. "Mi mem, kvankam vicprezidanto de UEA, neniam intervenus pri grava afero sen interkonsento kun la prezidanto! Mi eĉ ne imagus, ke sen speciala mandato de la komitato aŭ de la estraro, simpla komitatano prezentus sin al ekstera instanco kiel reprezentanto de UEA", kritikis Claude Nourmont.
Selten pri Esperanto en la EU-parlamento de Redakcio — Laste modifita: 2007-05-17 09:29
Pro la Tago de Eŭropo la 9-an de majo, dek tri nobelpremiitoj estis invititaj en la Eŭropan Parlamenton. Inter ili troviĝis la esperantisto Reinhard Selten. Li estis prezentita de la prezidanto de la Parlamento kiel esperantisto, kaj li mem levis la demandon pri lingvaj problemoj kaj pri Esperanto dum sia parolado. Laŭ li, kelkaj interesitaj EU-landoj povus komune interkonsenti pri lerneja instruado de Esperanto, kaj pliaj landoj povus aldoniĝi poste. "La lingvo estas grava parto en la evoluigo de eŭropa identeco. Nun ne ekzistas taga gazeto, kiun oni legus ĉie en Eŭropo", diris Selten. La 16-an de majo la Eŭropa Parlamento publikigis filmeton pri la vizito de la Nobel-premiitoj. La filmo ekzistas nur en la angla lingvo, kaj la plej grandan spacon ricevas anglalingvaj Nobel-premiitoj.
La ĝusta opinio de Redakcio — Laste modifita: 2007-08-04 20:10
Pri la koncepto "politika korekteco" skribas nia aŭtoro Maria Sandelin, kiu tamen konfesas ke ŝiaj opinioj ofte koincidas kun ĝi. "La alergio estas kontraŭ tiu kvazaŭ refleksa, senpripensa reago ĉe multaj homoj ĉiam aliĝi al tio kio en iu difinita momento, loko kaj kunteksto, elstaras kiel la sola vero. Ofte tia reago ŝajnas fonti el timo esti stampita kiel reprezentanto de la mala starpunkto, laŭ ia mirinda nigra-blanka vidmaniero" , ŝi diras, kaj interalie demandas pri landonomoj en Esperanto.
Prezidanto de TEJO en Vjetnamio de Redakcio — Laste modifita: 2007-05-18 08:44
La prezidanto de TEJO, David-Emil Wickström, en majo vizitis Vjetnamion por renkonti la Lokan Kongresan Komitaton de la ĉi-jara Internacia Junulara Kongreso, kiu okazos en Hanojo. Li partoprenis diskutojn pri la kongresaj preparoj, kaj post la vizito estis tre kontenta pri la progreso. "Mi nun estas ege imponita pri tio, kion la LKK sukcesis fari - aparte rilate al la ŝtataj instancoj, kiuj vidas Esperanton kiel gravan lingvon ne nur por antaŭenigi pacon kaj interkompreniĝon, sed ankaŭ por disvastigi informojn pri Vjetnamio en la mondo", li skribas. Du televidkanaloj intervjuis lin dum la vizito. Demando de Libera Folio pri manko de demokratio en Vjetnamio laŭ li montras "tro eŭropecan rigardon pri la mondo".
Kongresejo de la Vjetnamia IJK de zope — Laste modifita: 2007-05-15 16:52
La kongresejo en Hanojo
La kongresejo de la Vjetnamia IJK de zope — Laste modifita: 2007-05-15 16:57
La kongresejo de la Vjetnamia IJK
La retejo de la IJK 2007 de Redakcio — Laste modifita: 2007-05-15 17:01
La Internacia Junulara Kongreso 2007 okazos en Hanojo, Vjetnamio.
La parolado de Reinhard Selten en Eŭropa Parlamento de Redakcio — Laste modifita: 2007-05-26 22:11
Libera Folio kiel la unua amaskomunikilo en la mondo publikigas la kompletan tekston de la parolado, farita de Reinhard Selten en la Eŭropa Parlamento. La 9-an de majo, en la Eŭropa tago, EU solenis la kvindekjariĝon de la Roma traktato kaj invitis Nobel-premiitojn paroli en la Eŭropa Parlamento. Inter ili troviĝis la esperantisto Reinhard Selten, kiu ricevis la premion pri ekonomiko en 1994. En sia parlamenta parolado li argumentis por la bezono de plia ekonomia integriĝo kaj fortigo de la eŭropa identeco. Ĉefa malhelpo por komuna eŭropa identeco laŭ li estas la lingva baro, kiun oni povus malaltigi per lernado de Esperanto kiel la unua fremda lingvo. Ni dankas al la gazetara servo de la Eŭropa Parlamento, kiu provizis sonregistraĵon de la parolado de Reinhard Selten, kaj al Bertilo Wennergren kaj Ziko van Dijk, kiuj deĉifris kaj tradukis la tekston.
Reinhard Selten: Mehr Identität für Europa de Redakcio — Laste modifita: 2007-05-24 13:31
Am 9. Mai, dem Europatag, feierte die EU das 50. Jubiläum der Römischen Verträge und lud Nobelpreisträger ein, eine Rede im Europäischen Parlament zu halten. Unter ihnen war der Esperantist Reinhard Selten, der den Preis für Wirtschaftswissenschaften im Jahre 1994 erhielt. In seiner Rede vor dem Parlament argumentierte er für die Notwendigkeit einer stärkeren wirtschaftlichen Integration und einer Stärkung der europäischen Identität. Das Haupthindernis für eine gemeinsame europäische Identität ist seiner Meinung nach die Sprachbarriere, die man durch das Lernen von Esperanto als erster Fremdsprache abbauen könnte. Libera Folio veröffentlicht als erstes Publikationsmedium der Welt den kompletten Text der Rede. Wir danken der Pressestelle des Europäischen Parlaments, die uns eine Aufnahme der Rede von Reinhard Selten zur Verfügung stellte.
La kapero de Heroldo de Redakcio — Laste modifita: 2007-05-20 15:55
Heroldo de Esperanto estis fondita de Teo Jung en Kolonjo kiel sendependa semajna gazeto kun la nomo "Esperanto Triumfonta". En 1936 Teo Jung kaj la gazeto translokiĝis al Nederlando por eviti la nazian reĝimon. Post la dua mondmilito la gazeto estis plu eldonata en Nederlando ĝis 1962, kiam ĝin transprenis nova redaktoro, Ada Fighiera Sikorska. Ŝi redaktis la gazeton dum 36 jaroj, unue en Bruselo, poste en Madrido, kaj fine en Torino. Je ŝia morto en 1996 la gazeto transiris al LF-koop, kiu praktike igis ĝin organo de la Esperanta Civito. En sia artikolo Gian Carlo Fighiera (la vidvo de Ada Fighiera Sikorska) rakontas pri la transpreno - laŭ li "kapero" - okazinta en 1996.
Pri limoj ni ne insistu de Redakcio — Laste modifita: 2007-05-20 20:40
Prete por la Malferma Tago de la CO de UEA, okazonta la 2-an de junio, ĵus aperis ĉe la eldonejo Bero la nova originala poemaro Eklipsas, de Jorge Camacho, kun akompanaj hispanigoj de plimulto el la poemoj. Baldur Ragnarsson verkis la postparolon, kiun legantoj de Libera Folio povas jam nun ĝui kiel premieron. "Konforme al ordiga registremo, interesa ĉe poeto, ĉiu poemo tenas sian ateston de 'kie kaj kiam' fine de la libro. Tiu registrado informas pri lokoj de origino en diversaj landoj: Japanujo, Tajvano, Francujo, Hispanujo; kelkaj demandosignoj tamen indikas necerton, aŭ pli probable verkadon dumvoje inter du lokoj: Bruselo – Madrido. La zorgo montrita en tiuj indikoj lokaj kaj tempaj sugestas konvinkon de la poeto, ke ambaŭ gravas kiel fonoj de poemoj kaj sekve por kompreno", skribas Baldur Ragnarsson.
UN deklaras 2008 Internacia jaro de lingvoj de Redakcio — Laste modifita: 2007-09-09 22:37
Unuiĝintaj Nacioj deklaris la jaron 2008 Internacia jaro de lingvoj. Laŭ gazetara komuniko de UN, ene de la organizaĵo temas ĉefe pri la egaleca traktado de la ses oficialaj lingvoj de UN, kaj ke oni interalie prioritatigu la tradukon de ĉiuj gravaj dokumentoj al tiuj lingvoj. Tamen la komuniko ankaŭ akcentas la gravecon provizi la helpatajn landojn per teknika helpo kaj edukado en la lokaj lingvoj. Ni publikigas tradukon de la gazetara komuniko de UN, faritan de Don Harlow, kaj ankaŭ la kompletan rezolucion en esperanta traduko.
Aperis la plej granda dulingva vortaro de Esperantujo de Redakcio — Laste modifita: 2007-05-24 15:00
Ĵus aperis ĉe la renoma germana eldonejo Buske monumenta, preskaŭ dumil-paĝa vortaro germana-esperanta de Erich-Dieter Krause. Pli frue aperis du eldonoj de lia renoma mezgranda vortaro germana-esperanta (unua eldono 1983, 594 paĝoj) kaj lia granda, preskaŭ 900-paĝa vortaro esperanta-germana (1999).
Reinhard Selten: Più identità per l’Europa de Redakcio — Laste modifita: 2007-05-24 13:30
Il 9 maggio, Giornata dell’Europa, l’Ue ha festeggiato i 50 anni dei Trattati di Roma ed ha invitato i premi Nobel a tenere un discorso nel parlamento europeo. Tra di essi vi era l’esperantista Reinhard Selten, che ha ricevuto nel 1994 il premio per l’economia, il quale nel suo intervento ha sostenuto la necessità di una maggiore integrazione economica ed un rafforzamento dell’identità europea. Il maggior ostacolo per una comune identità europea è, secondo Selten, la barriera linguistica che si potrebbe abbattere con l’apprendimento dell’esperanto come prima lingua straniera.Ringraziamo il servizio stampa del Parlamento europeo, che ha fornito la registrazione dell’intervento di Reinhard Selten.
Rusianoj pretis kongresi en Moskvo sen UEA de Redakcio — Laste modifita: 2007-05-31 08:32
La decido de UEA ne aranĝi la Universalan Kongreson en Moskvo en la jaro 2009 kaŭzis akrajn disputojn interne de Rusia Esperanto-Unio. Krome REU sendis al UEA kritikan leteron, en kiu UEA estas akuzata pri neglektado de la proponoj de REU. La letero estis tiel akratona, ke la prezidanto de REU, Andrej Grigorjevskij, rifuzis subskribi ĝin. Anstataŭe ĝin nome de la estraro subskribis la vicprezidanto de REU, Nikolaj Gudskov. REU-anoj ankaŭ ekdiskutis la ideon organizi propan internacian kongreson honore al "nia fama samlandano", Ludoviko Zamenhof.
Scienca konferenco kun amasa partopreno de esperantistoj de Redakcio — Laste modifita: 2007-05-30 19:54
la 18-19-an de majo, 2007 en Kaŭno, Litovio, okazis la internacia interfaka scienca konferenco FIHUSO 2007. Partoprenis la konferencon fakuloj pri fizikaj, humanismaj kaj sociaj sciencoj. La konferencon organizis Kaŭna humanisma fakultato de Vilna universitato.
Fischer prezidos Germanan Esperanto-Asocion de Redakcio — Laste modifita: 2007-05-31 11:29
La prelego de Ó Riain pri "Esperanto kiel ŝanco por la Eŭropa Unio" estis unu de la kulminaj punktoj en la ĉi-jara Germana Esperanto-Kongreso, kiu okazis de la 25-a ĝis la 28-a de majo en Hamburgo. La ĉeftemo de la kongreso estis "Hamburgo – la la kreskanta urbo". Kiel nova prezidanto de Germana Esperanto-Asocio estis elektita la lingvisto Rudolf Fischer.
Vikipedio kreskas kiam Antverpeno festas de Redakcio — Laste modifita: 2007-06-04 21:08
Dum la centjariĝa festo de la loka Esperanto-klubo en Antverpeno oni rigardis ne nur malantaŭen. Okazis prelegoj pri tri gravaj interretaj projektoj, kaj praktika trejnado pri redaktado de la reta enciklopedio Vikipedio. La organizintoj de la prelego kaj seminario pri Vikipedio, Chuck Smith kaj Yves Nevelsteen, konstatis ke ĝenerale daŭras longe konvinki homojn ke libere redaktebla enciklopedio povas funkcii. Por multaj esperantistoj redaktado de artikoloj en Vikipedio tute ne estas per si mem klara, tial utilas la nova manlibro kaj la volontulaj teknikaj helpantoj.
La franca landa asocio elektis junan estraron de Redakcio — Laste modifita: 2007-06-04 18:28
Pli ol 160 homoj, el almenaŭ 6 landoj, partoprenis la francan nacian kongreson, okazintan en Bourg-en-Bresse fine de majo. Partoprenantoj venis el Francio, Luksemburgio, Hispanio, Svedio, Rumanio, kaj Irano.
Svisa enciklopedio pretiĝis post 15-jara laboro de Redakcio — Laste modifita: 2007-06-21 14:33
La unuaj provoj fondi esperantistan movadon en Svisio okazis fine de la 19-a jarcento, sed la movado ne tuj fortiĝis. Tion Enciklopedio de Esperanto klarigas jene: "Skeptikaj en iu grado, la svisoj ne tre facile aliĝas al modernaj movadoj kaj estas fakte nur en la kelkaj gravaj urboj, kie ekfloris tio, kion nomi esperantista vivo ni kutimas." Male ol Enciklopedio de Esperanto, la konata svisa esperantisto Andy Künzli opinias Svision "la eldorado de la planlingva movado". Tial li ankaŭ jam komence de la 1990-aj jaroj ekverkis enciklopedion pri la svisiaj planlingvaj movadoj. La verkego nun fine aperis, kun 1.129 paĝoj, 2 kilogramojn peza, vendata en skatolo. Ni petis la aŭtoron rakonti pri la longa laborado.
Malferma tago kun 90 vizitantoj de Redakcio — Laste modifita: 2007-06-05 23:26
Kun pli ol 90 vizitantoj el 15 landoj la Centra Oficejo de UEA spertis nekutime multnombre vizitatan "printempan" Malferman Tagon sabaton, la 2-an de junio. Pro la rekonstruado en la oficeja domo tiu ĉi aranĝo, organizita jam por la 26-a fojo, okazis pli malfrue ol kutime kaj fariĝis fakte somera Esperanto-aranĝo. Nekutima estis ankaŭ la scenejo por prelegoj kaj aliaj programeroj. Anstataŭ la nova konferencejo de la CO la programo disvolviĝis en la oficistaj laborĉambroj de la unua etaĝo, kies rekonstruado finiĝis tiel lastmomente, ke la oficistoj ne havis tempon por reveni al siaj kutimaj lokoj el la konferencejo, kien ili estis evakuitaj por la daŭro de la konstruado.
Pietrzak rekomendata por la posteno de ĝenerala sekretario de Redakcio — Laste modifita: 2007-06-11 20:48
En la konkluda raporto de la elekta komisiono de UEA, sendita paperpoŝte al la komitatanoj, la komisiono rekomendas, ke Barbara Pietrzak estu elektita kiel ĝenerala sekretario. El la 11 validaj estraraj kandidatoj du tute ne estas rekomendataj por ajna posteno: Yves Bellefeuille kaj Maritza Gutiérrez. Ties biografioj ne estis dissenditaj al la komitato, kvankam la kandidatiĝoj estas validaj. Amri Wandel, kiu kandidatis por la estraro, estas rekomendata nur kiel eventuala C-komitatano. Por la aliaj ok estraraj kandidatoj oni proponas specifajn estrarajn taskojn. "La Elekta Komisiono opinias ke tiuj personoj bone povos plenumi la taskojn, koncerne la ĉefajn agadojn de la Asocio, taskojn por kiuj ili mem kandidatiĝis. Ĉiukaze estos specifa tasko de la nova Estraro mem interkonsenti kaj dividi la diversajn laborkampojn laŭ plej taŭgaj interkonsentoj", skribas la elekta komisiono en siaj rekomendoj. El la proponataj ok estraranoj kvar estas virinoj.
Propedeŭtika dezirpensado furoras de Redakcio — Laste modifita: 2007-06-18 12:36
Unu el la plej popularaj argumentoj favore al Esperanto estas la tiel nomata "propedeŭtika valoro" de la lingvo. La grekdevenan vorton "propedeŭtiko" uzis jam Zamenhof, kaj laŭ PIV2 ĝi celas "instruadon, preparantan por alia ŝtupo". Kiam esperantistoj parolas pri la asertata speciala "propedeŭtika valoro" de Esperanto, ili kutime celas, ke lernante Esperanton kaj poste alian fremdan lingvon, studentoj povas pli rapide atingi bonan lingvoscion de la alia fremda lingvo ol per senprepara studado de la dua lingvo sole. Laŭ la plej multaj fakuloj neniu fidinda scienca studo ĝis nun estis farita por pruvi la tezon. Tio tamen ne malhelpas esperantistojn asertadi, ke "sciencaj studoj" pruvis la propedeŭtikan valoron de Esperanto, kaj eĉ ĝian psikologian, ekonomian kaj kulturan superecon en internacia komunikado kompare kun aliaj lingvoj. Lastatempe en diversaj okazoj tiajn asertojn faris Reinhard Selten, Claude Piron, kaj krome granda grupo de pintaj esperantistoj, kiuj subskribis la Moskvan "ekologi-lingvistikan ekspertizon".
Claude Piron de zope — Laste modifita: 2007-06-11 21:20
Claude Piron
Jouko Lindstedt de zope — Laste modifita: 2007-06-11 21:23
Jouko Lindstedt
EU-komisionano pri multlingveco kontraŭas Esperanton de Redakcio — Laste modifita: 2008-09-27 17:44
Leonard Orban, la ano de Eŭropa Komisiono kun respondeco pri multlingveco, dum vizito en Hispanio eksplicite kontraŭis la ideon pri Esperanto aŭ alia komuna lingvo por Eŭropo.
Rusaj filmoj en Esperanto de Redakcio — Laste modifita: 2007-06-13 21:09
En ĉi tiu retejo aperas rusiaj filmoj kun esperantlingvaj tekstoj, spekteblajn rekte en la retejo kaj krome pli bonkvalite elŝuteblaj. Ĉiuj filmoj, prezentitaj en la projekto, estas faritaj antaŭ la jaro 1954, tial ili estas konsiderataj publika havaĵo laŭ la rusiaj leĝoj. La subtitoligitaj versioj de ĉi tiuj filmoj estas disponeblaj laŭ la termioj de la Ĝenerala Publika Permesilo. Oni povas libere uzi ilin por nekomercaj celoj. La filmoj estas elŝuteblaj en DivX-formato kaj oni povas spekti ilin pere DVD-aparatoj, kiuj apogas ĝin.
Forpasis John Rapley de Redakcio — Laste modifita: 2007-06-20 21:41
La 9-an de junio forpasis John (Johano) Rapley (1927-2007), nur dek tagojn antaŭ sia 80-jariĝo.
John Rapley de zope — Laste modifita: 2007-06-18 09:29
Marija Belošević de zope — Laste modifita: 2007-06-18 09:30
Marija Belosevic
Propono pri estraro revivigas Kroatian skismon de Redakcio — Laste modifita: 2007-06-20 22:59
La propono de la elekta komisiono, ke Marija Belošević el Kroatio iĝu estrarano de UEA kun speciala respondeco pri servoj al "naciaj asocioj" kaŭzis iriton speciale en Kroatio. Ŝi komence de la 1990-aj jaroj fondis kaj plu gvidas asocion, konkurantan kun la oficiala landa asocio de UEA en Kroatio. Spomenka Štimec, la reprezentanto de Kroatio en la komitato de UEA, atentigis, ke Marija Belošević tute ne membras en la landa asocio de UEA en Kroatio kaj malutilas al la agado de la asocio. Edvige Tantin Ackermann, ano de la elekta komisiono, replikis, ke UEA ne bezonas la permeson de landaj asocioj kiam ĝi elektas estraranojn.
Fratino de erinaco gajnis konkurson pri sakraĵoj de Redakcio — Laste modifita: 2007-06-21 07:12
Pasintjare Norvega Junularo Esperantista anoncis konkurson pri sakraĵoj. Per sia konkurso NJE volis "pruvi ke malgraŭ la antaŭjuĝoj kontraŭ Esperanto la lingvo kapablas esprimi fiaĵojn". Sume venis 57 kontribuoj al la konkurso. La rezultoj estis publikigitaj meze de junio en la landa kongreso de norvegaj esperantistoj en Trondheim. La ĵurio konsistis el Jardar Eggesbø Abrahamsen, Otto Prytz kaj Heming Welde Thorbjørnsen (prezidinto de TEJO).
John Rapley de zope — Laste modifita: 2007-06-20 21:41
John Rapley
Afrika historio jam iom pratempa de Redakcio — Laste modifita: 2007-06-22 10:16
Ĵus aperis ĉe UEA la unua esperantlingva monografio pri la historio de la Esperanto-movado en Afriko. Bedaŭrinde la verko baziĝas sur nederlandlingva originalo verkita antaŭ deko da jaroj, kaj la enhavo intertempe ne estis aktualigita. "Pro manko de spaco kaj tempo mi ne ĝisdatigis la informojn", skribas la aŭtoro mem en la antaŭparolo de la verko. La frua historio de Esperanto en Afriko estas pritraktata laŭlande, en iom katalogeca maniero, sen profunda analizo. Krom tio la verko priskribas la evoluon de la afrika strategio de UEA kaj TEJO, kaj iom amplekse la kvar Afrikajn Kongresojn de Esperanto en 1991-1996. Ne estas aparte esplorataj la motivoj de afrikanoj lerni Esperanton.
TEJO serĉas volontulon de Redakcio — Laste modifita: 2007-06-21 07:12
TEJO invitas kandidatiĝojn por la posteno de plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo. TEJO-volontulo devas preti labori dum 12-18 monatoj kiam la periodo de volontulado de la nuna TEJO-volontulo Kasia Marciniak finiĝos, do ekde la 1-a de novembro 2007. La limdato por kandidatiĝi estas la 15a de septembro 2007.
Elekta komisiono rememoris forgesitajn kandidatojn de Redakcio — Laste modifita: 2007-06-25 08:46
Kiam la elekta komisiono de UEA komence de junio dissendis al la komitato de UEA siajn rekomendojn pri novaj estraranoj kaj aliaj funkciuloj, ĝi kunsendis plenajn informojn kaj biografietojn nur pri tiuj kandidatoj, kiujn ĝi opiniis elektindaj. Post atentigo de Libera Folio la elekta komisiono nun oficiale konfesas, ke ĝi agis kontraŭ la regularo de UEA. La elekta komisiono provos korekti la mison, sendante la mankantajn informojn aparte - sed nur rete, ne paperpoŝte. La elekta komisiono krome proponos simpligon de la nuna regularo.
Konflikto pri subvencioj civitigis landan asocion de UEA de Redakcio — Laste modifita: 2007-07-01 23:23
La landa asocio de UEA en Niĝerio decidis aliĝi al la Civito. Laŭ la klarigo de la prezidanto, Prince Henry Ogúinye, la aliĝo estas necesa "por garantii la pluvivon" de la asocio. La aliĝpeto ŝajne estas rezulto de financa konflikto de Esperanto-Federacio de Niĝerio kun UEA, kaj de internaj disputoj en la landa asocio. UEA subvenciis la unuan landan kongreson en Niĝerio per 1.000 eŭroj, sed pro antaŭaj malbonaj spertoj la mono ne estis sendita al la konto de Esperanto-Federacio de Niĝerio (EFEN). Anstataŭe ĝi iris rekte al la kongresa konto. EFEN iĝis landa asocio de UEA en 2005, sed laŭ Renato Corsetti ĝi ĉefe ekzistis por laŭtvoĉe peti financajn subvenciojn kaj invitojn por multaj homoj al la Universalaj Kongresoj. EFEN ĉi-jare ne plu rajtas je propra reprezentanto en la komitato de UEA, ĉar ĝia oficiala membronombro falis sub cent.
Princo Henriko de zope — Laste modifita: 2007-06-25 09:37
Prince Henry Ogúinye
Rememoroj pri John Rapley de Redakcio — Laste modifita: 2007-07-07 08:39
Universala Esperanto-Asocio funebras iaman direktoron: la brito John C. Rapley, esperantisto de 1944, forpasis en junio 2007 en la aĝo de preskaŭ 80 jaroj. En artikolo verkita por Libera Folio, Ziko van Dijk rakontas pri siaj kontaktoj kun li kaj la sekvaj fruktoj por la historiografio de Esperanto. "Estis bonege povi mem rekte demandi historian fonton, certe se temis pri unu el la lastaj personoj, kiuj aktivis siatempe en la Centra Oficejo de UEA en Heronsgate", li skribas, kaj aldonas: "ŝajnis al mi, ke nia historia babilado ankaŭ por Johano ne estis tute malinteresa".
Rapley 1954 de zope — Laste modifita: 2007-07-01 22:51
Heronsgate de zope — Laste modifita: 2007-07-01 23:06
La domo de UEA en Heronsgate
Vortaro peza, utilo meza de Redakcio — Laste modifita: 2007-07-05 08:54
Laŭ la opinio de Ulrich Matthias, la nova granda germana-esperanta vortaro de Erich-Dieter Krause estas grandioza verko de unuopulo kaj enhavas nur relative malmultajn erarojn aŭ maltaŭgajn tradukojn. Tamen la vortostoko estas neekvilibre elektita. "Miaopinie oni povus forstreki el la vortarego duonon de ĝia enhavo, ĉar temas pri vortoj, kiujn oni tre malofte uzas en la germana, aŭ pri derivaĵoj aŭ vortkunmetoj, kiujn oni povas – kun bazaj scioj de Esperanto – mem konstrui. Aliflanke, indus aldoni dekmilon da vortoj, kiuj foje, aŭ eĉ ofte, estus utilaj", li skribas en teksto, verkita surbaze de lia prelego farita en la 3-a Visbadena (laŭ Krause: Vizbadena) Esperanto-Tago, la 17-an de junio 2007.
Ĝangalo promesas reveni en aŭgusto de Redakcio — Laste modifita: 2007-07-08 06:54
Ĝangalo, iam unu el la plej grandaj kaj popularaj esperantlingvaj retejoj, fermiĝis fine de la jaro 2006, ĉar ĝia posedanto Flávio Rebello ne trovis aĉetanton por sia projekto. Dum iom da tempo la retadreso tute ne estis atingebla, poste la retejo reaperis kun la anonco "Baldaŭ pliaj informoj". Dum duonjaro nenio plia okazis, sed nun aperis indikoj, ke okazas nova provo revivigi Ĝangalon. Laŭ anonco dissendita en retpoŝtaj diskutlistoj, intervjuo de la nova administranto aperos en Ĝangalo meze de aŭgusto, kaj la retejo vere ekfunkcios en septembro, post unujara paŭzo. Momente la retejo plu anoncas pri busvojaĝo al la UK en Florenco kaj pri la neniam finita kantkonkurso de la fermita televid-projekto ITV.
Zagreba Esperantisto pri la estraro de UEA de Redakcio — Laste modifita: 2007-07-08 21:51
Lige kun la baldaŭa elekto de nova estraro de Universala Esperanto-Asocio, la gazeto "Zagreba Esperantisto" publikigis kvarpaĝan artikolon pri la temo. La ĉefa akcento de la teksto estas la konflikto pri la proponata elekto de Marija Belošević, kiu laŭ la aŭtoro de la artikolo estas maltaŭga persono por la proponata posteno. "Ekzistas aferoj pri kiuj oni ne povas silenti, kvankam la kroatiaj esperantistoj silentas jam 15 jarojn kaj lasas ŝin labori", la gazeto skribas. En la artikolo aperas ankaŭ la teksto de la protesta letero de Kroata Esperanto-Ligo, sendita al la komitato de UEA. Libera Folio publikigas la kompletan tekston de la artikolo, ĉar ĝi jam diversforme cirkulas en la reto.
Kroata Esperanto-Ligo oficiale protestas de Redakcio — Laste modifita: 2007-07-11 21:47
Kroata Esperanto-Ligo akre protestas kontraŭ la propono, ke Marija Belošević, kiu estras konkurantan asocion en Kroatio, iĝu estrarano de UEA. Laŭ la protesto de KEL, la propono de la elekta komisiono de UEA "malestimigas la laboron" de la landa asocio de UEA en Kroatio. La oficiala protesto estis sendita al la komitatanoj de UEA, al ĝia prezidanto Renato Corsetti, kaj al la ĝenerala direktoro Osmo Buller. La oficiala protesto krome aperis en la gazeto "Zagreba Esperantisto", kiu publikigis kvarpaĝan artikolon pri la temo.
La protestletero de KEL al UEA de Redakcio — Laste modifita: 2007-07-08 07:20
Kroata Esperanto-Ligo sendis al la komitato, prezidanto kaj ĝenerala direktoro de UEA oficialan proteston lige kun la planata konsisto de la nova estraro de UEA. Libera Folio publikigas la tekston de la letero.
Iom post iom pretiĝas traduko de OpenOffice.org de Redakcio — Laste modifita: 2007-07-13 10:18
Jam en 2001 esperantistoj faris la unuajn iniciatojn, kaj pli ol jaron teamo de volontuloj laboris por esperantigi la ampleksan liberan programaron kun la nomo OpenOffice.org. Aŭtune de la jaro 2004 la laboro ricevis oficialan rekonon de la internacia teamo de OpenOffice.org, kaj en la oficiala paĝaro de la organizaĵo aperis ankaŭ sekcio pri la esperantiga projekto. Tamen ĝis nun la traduk-laboro ne estas finita. Por korekti la situacion, en Kembriĝo, Anglio, nun okazis la unua ĉeesta kunveno de la tradukteamo.
Parlamenta seminario pri lingva diskriminacio en EU de Redakcio — Laste modifita: 2007-07-20 13:50
En la unuaj tagoj de julio la liberala grupo ALDE en la Eŭropa parlamento aranĝis publikan seminarion (aŭ "aŭdadon") pri lingva diskriminacio en Eŭropa Unio. Parolis interalie la konata esploristo François Grin. Unu el la aranĝantoj de la seminario estis Esperanto Radikala Asocio (ERA), kaj ĝia gvidanto Giorgio Pagano estis unu el la debatestroj. La aranĝon ĉeestis multaj esperantistoj, inter ili ankaŭ Renato Corsetti, la prezidanto de UEA. Esperanto tamen ne havis grandan rolon en la publikaj elpaŝoj. Ne ĉeestis la sola esperantista EU-parlamentano Małgorzata Handzlik.