Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Renato Corsetti en 8 milionoj da ekzempleroj

Renato Corsetti en 8 milionoj da ekzempleroj

de Redakcio Laste modifita: 2007-01-26 12:16
La 22-an de januaro en la plej prestiĝa ĵurnalo de Japanio, Asahi Shimbun, aperis intervjuo de Renato Corsetti, la prezidanto de Universala Esperanto-Asocio. Asahi Shimbun kun sia eldonkvanto de 8 milionoj estas unu el la plej grandaj ĵurnaloj de la mondo. La intervjuo de Renato Corsetti aperis en la dua paĝo de la ĵurnalo, en la prestiĝa rubriko "Hito" ("Persono"). Asahi Shimbun estas unu el la kvin grandaj tutlandaj ĵurnaloj de Japanio. La plej granda el tiuj kvin estas Yomiuri Shimbun. La eldonkvanto de Asahi Shimbun estas la dua plej granda, sed Asahi estas ĝenerale konsiderata la plej prestiĝa el la tutlandaj ĵurnaloj.

La intervjuon faris en Romo Fusako Go, longtempa estro de la oficejoj de Asahi Shimbun en Romo kaj de Ĝenevo. La intervjuo parte okazis pro pli frua persona kontakto, rakontas Renato Corsetti.

- Ŝi estas konato de Yasuo Sato, la edzo de Michela Lipari, kiu ankaŭ estas japana ĵurnalisto en Italujo. Mi renkontis ŝin antaŭ eble du jaroj okaze de iu festo en Romo. Nun okazis, ke ŝi diris al mi pere de Yasuo Sato, ke ŝi volas intervjui min por artikolo por sia ĵurnalo. Ni renkontiĝis en Romo, kaj la intervjuo estis tre longa, pli malpli 2-hora.

La ĵurnalisto de Asahi Shimbun multe demandis pri la persona vivo de Renato Corsetti kaj pri ĉiuj flankoj de Esperanto, de la historio de la lingvo al pure lingvaj demandoj: kiel la Akademio decidas pri novaj vortoj.

- Tio pri kio ŝi plej multe interesiĝis estis, evidente, la kongreso en Japanujo kaj la historio de la japana movado, kaj la eblecoj de Esperanto roli kiel lingvo por la paco. Ŝi havis apartan intereson pri tio, pri la pacisma problemaro ĝenerale, pro la konataj debatoj en Japanujo en ĉi tiu periodo, pro la fakto, ke ŝi raportis el Irako, ktp. Pro tio mi raktontis pri UEA kaj la agado "lingvo de paco", pri la kursoj por afganaj rifuĝintoj, kaj el kio ni venis al la granda problemo de ĉi tiu epoko: la bezono pri dialogo inter la okcidento kaj la islama mondo.

Laŭ Renato Corsetti, la destino de Esperanto estas servi kiel dialogilo inter malamikoj, sed la rolo de Esperanto en la nuna situacio ne estas same evidenta kiel dum la malvarma milito, li diris al la ĵurnalisto.

- La problemo estas tre komplika, ĉar la okcidento sentas sin forta kaj samtempe atakata dum la islama mondo sentas sin kaj malforta kaj daŭre atakata. Evidente Esperanto ne povas multe utili en tiu situacio, kvankam ĝi utilis en similaj situacioj dum la malvarma milito por iel kontaktigi homojn el ambaŭ partoj de la fera kurteno. Ni analizis la islamajn landojn, kie la Esperanto-movado estas iom dinamisma, kiel Irano aŭ Pakistano, kaj mi esprimis la deziron ke Esperanto povu roli ankaŭ por ĉi tiu nuna dialog-bezono kiel ĝi rolis en la pasinteco.

Dum la longa intervjuo estis pritraktitaj plej diversaj facetoj de Esperanto, kaj finfine la venontjara Universala Kongreso ne iĝis la centra temo de la artikolo.

- Estas malfacile nun pensi pri ĉio, kio estis dirita en tiuj du horoj, certe temis ankaŭ pri infana dulingveco kaj pri la laboroj de japana esperantisto kaj psiĥolingvisto, Hiroshi Nagata, rakontas Renato Corsetti.

arkivita en: