Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Esperantista aventurulo haltigita en Irano

Esperantista aventurulo haltigita en Irano

de Redakcio Laste modifita: 2007-02-06 11:44
La itala esperantisto Marino Curnis de pli ol unu jaro estas marŝanta orienten el italio, kun la celo atingi orientan Azion kun sia pac-mesaĝo. Laŭ lia plano, lia vojaĝo piede al Japanio kaj reen al Italio daŭros kvin jarojn. Post 6.000 kilometroj kaj naŭ landoj li tamen nun konsideras interrompi la vojaĝon en Irano, ĉar li ne sukcesas ricevi la vizojn, kiujn li bezonas por daŭirigi sian vojaĝon. La 28-an de januaro Marino Curnis dissendis el Tehrano urĝan helpopeton al la esperantistoj de la mondo.

- Mi alvenis ĉi-tie, veturante per buso pro mallonga irana vizo, por ricevi vizojn por la kvin landoj sekvantaj Iranon laŭ mia projekto (Turkmenio, Uzbekio, Taĝikio, Kirgizio kaj Ĉinio). Sed burokratiuloj de la planedo ne antaŭvidas la vojaĝ-manieron "piede", nek ke unuopulo surprenas por si mem la responson pri ĉiu risko. Ili nur antaŭvidis mallongajn vizitojn per rapidaj veturiloj, kune kun traveturaj vizoj (dum malmultaj tagoj), aŭ turismaj (proksimume 30 tagoj), kaj specialaj longaj vizoj nur al tiuj, kiuj okupiĝas pri komerco (ĉar povo kaj ekonomio ĉiam iras kune).

Ĉar li spite multajn provojn ne sukcesis ricevi la vizojn por la sekvaj landoj laŭ la itinero, li nun serioze konsideras interrompi la vojaĝon, aŭ eventuale reiri al Italio piede, laŭ la sama vojo. Antaŭ tio li tamen faras alvokon al siaj amikoj en la mondo, por ke tiuj intervenu ĉe la ministerio de eksterlandaj aferoj de Italio.

Li esperas, ke pli aktiva subteno de la itala ambasado en Tehrano povus helpi lin finfine ricevi vizojn. Se ne eblos ricevi vizojn, li esperas je plia ekonomia subteno, kiu ebligos al li marŝi reen al Italio.

La vojaĝo de Marino Curnis komenciĝis la 9-an de januaro 2006. Pri lia plano rakontis la revuo Kontakto jam la antaŭan aŭtunon, kaj en la plej freŝa numero de Kontakto aperas raporto pri la restado de Marino Curnis en Ukrainio.

"Marino estas tre modesta, neparolema homo. Respondante al demandoj, li ridetas kaj kvazaŭ pardonpetas. Lia ŝatata heroo estas Donkiĥoto. Li eĉ similas tiun vizaĝe: la samaj lipharoj kaj barbeto", skribas Jefim Zajdman en sia artikolo.

La moderna verda donkiĥoto nun batalas kontraŭ centr-aziaj ambasadoj en Tehrano, sed ankoraŭ ne plene perdis la esperon.

- Kulturajn malsamecojn (lingvojn kaj tradiciojn) oni devas koni kaj respekti, se ni vere volas Pacon. /---/ Sed se dum epoko de Marko Polo estis sufiĉe pagi por ricevi eniron, kaj samtempe eĉ protektadon de la surteraj potenculoj, hodiaŭ ili petas trairpagon (normigitan, kiel la konsumisma erao volas ĉion), sed ne proponas iun ajn servon fare de ŝtato, kiu enkasigas la pagon, li skribas en sia alvoko.

arkivita en: