Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Printempa Semajno Internacia

Printempa Semajno Internacia

de Redakcio Laste modifita: 2007-01-08 11:25
Jam la trian fojon ni renkontiĝos en Haus Venusberg en Bonn por "Printempa Semajno Internacia " - PSI. Ĉi-tiu domo estas simple plej konvena, ĉar ĝi ŝajnas kvazaŭ farita por niaj bezonoj kaj bone atingeblas, eĉ la vetero ofte estas bona.

Detaloj de evento

Kiam

2007-04-02 je 12:00 ĝis
2007-04-09 je 12:00

Kie

Bonn, Germanio

Aldoni eventon en la kalendaron.

Ĉiu, kiu jam ĉeestis ĉi-tie, scias kion ni celas: la ĉambroj, la ekipaĵo, la bonaj manĝoj, trinkaĵo, ĉio estas ĝusta. Ankaŭ la atingeblo de Haus Venusberg per publikaj trafikiloj estas bonega. Do ne ekzistas obstaklo, ĉiu rajtas veni, kompreneble familioj, ankaŭ unuopuloj, maljunuloj restintaj junaj, kaj ĉiuj, kiuj foje deziras sperti Esperanton kaj lerni ĝin.

Pli da informo pri tiu evento…