Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / UEA - nia monda organizaĵo

UEA - nia monda organizaĵo

de Redakcio Laste modifita: 2007-01-11 14:25
Universala Esperanto-Asocio (UEA) estas la plej granda Esperanto-organizaĵo en la mondo. Ĝi estas ankaŭ la plej grava Esperanto-organizaĵo. Kvankam nur parto de la esperantistoj de la mondo membras en UEA, pli-malpli ĉiuj esperantistoj rekonas, ke UEA reprezentas ankaŭ ilin. Ankaŭ por ne-esperantistoj UEA estas la reprezentanto de la esperantistaro. Tial Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko starigis oficialajn rilatojn kun UEA kaj invitas reprezentantojn de UEA al siaj kunsidoj kaj petas komentojn de UEA pri siaj dokumentoj, klarigas Osmo Buller, la ĝenerala direktoro de UEA. En sia artikolo li rakontas pri la historio kaj nuntempo de UEA.

UEA naskiĝis la 28-an de aprilo 1908 en Ĝenevo, Svislando. Unu el ĝiaj fondintoj estis la 19-jara junulo Hector Hodler, kiu fariĝis la unua direktoro de UEA. Unu jaron pli frue li jam transprenis la revuon Esperanto, kiu estis fondita en 1905. Ĝi fariĝis oficiala organo de UEA. Hodler transprenis ankaŭ la reton de “konsuloj”, kiu estis kreita en 1906. Poste la konsuloj ricevis la nomon “delegitoj”. Ankaŭ nuntempe la Delegita Reto estas unu el la plej famaj servoj de UEA.

Delegitoj respondas al plej diversaj informpetoj de membroj de UEA kaj iliaj adresoj aperas en la Jarlibro (en Jarlibro 2006 troviĝas 1789 delegitoj en 99 landoj). La Jarlibro estas ankaŭ en Interreto, reto.uea.org, kie membroj de UEA povas uzi ankaŭ aliajn servojn, kiuj ne estas eblaj per la papera Jarlibro.

Ĝuste la ebligo de praktikaj servoj per Esperanto estis unu el la celoj de Hodler, kiam li fondis kaj ekgvidis UEA. Li havis ankaŭ idean celon: "krei fortikan ligilon de solidareco inter diverslingvanoj". Ekde la komenco ĝis hodiaŭ idealismo kaj praktikismo iris man-en-mane en UEA.

Komence nur individuoj povis esti membroj de UEA. Por kunlaboro inter landaj Esperanto-asocioj estis Internacia Centra Komitato, kiu organizis i.a. Universalajn Kongresojn. En 1933 estis farita Interkonsento de Kolonjo, per kiu UEA fariĝis komuna organizaĵo de landaj asocioj (tiutempe oni nomis ilin “naciaj societoj”) kaj de individuaj membroj (oni nomis ilin “aktivaj membroj”). Tio estas la baza strukturo ankaŭ de la nuna UEA.

En 1936 okazis krizo. Ekde la komenco la Centra Oficejo troviĝis en Ĝenevo, sed pro la altaj kostoj tie oni volis movi ĝin al Londono. La svisoj kontraŭis tion. Tiam preskaŭ ĉiuj landaj asocioj kaj plimulto de la membroj fondis novan asocion kun la nomo Internacia Esperanto-Ligo (IEL). Ĝia sidejo estis en vilaĝo apud Londono. La skismo feliĉe ne daŭris tre longe kaj en 1947 UEA kaj IEL reunuiĝis sub la flago de UEA.

La Centra Oficejo de IEL fariĝis CO de la unueca UEA, sed en 1955 ĝi translokiĝis denove. La situo en kamparo apud Londono estis maloportuna, sed prezoj en la urbocentro estis tro altaj. Oni trovis malmultekostan ejon en la nederlanda havenurbo Roterdamo kaj movis la oficejon tien. Unue la CO estis en luita domo, sed en 1961 UEA aĉetis propran domon en la adreso Nieuwe Binnenweg 176. En tiu domo la CO troviĝas ankaŭ nun.   
 
UEA konsistas el individuaj membroj kaj el aliĝintaj landaj kaj fakaj asocioj. En la jaro 2005 estis 6111 individuaj membroj en 113 landoj. Nuntempe 67 landaj asocioj estas aliĝintaj al UEA. Korea Esperanto-Asocio estis akceptita en la UEA-familio en 1976. Ankaŭ grandaj fakaj asocioj povas aliĝi al UEA. Nun 7 fakaj asocioj estas aliĝintaj: blinduloj (LIBE), fervojistoj (IFEF), filatelistoj (ELF-AREK),  instruistoj (ILEI), komercistoj (IKEF), medicinistoj (UMEA) kaj sciencistoj (ISAE). Fakaj asocioj, kiuj estas tre malgrandaj aŭ kiuj ne estas neŭtralaj rilate politikon aŭ religion, ne povas aliĝi al UEA, sed ili povas fari kontrakton pri kunlaboro kun UEA. Nun estas 34 tiaj asocioj.  Informoj pri la landaj kaj fakaj asocioj troviĝas en la Jarlibro.

La aliĝintaj asocioj partoprenas en la gvidado de UEA pere de la Komitato, kiu estas la supera organo de UEA. Se ili havas pli ol 100 membrojn, ili rajtas elekti po unu membron al la Komitato. Tiujn membrojn oni nomas “komitatanoj A”. Nun la korea komitatano A estas Prof. D-ro Lee Young-Koo. Asocioj, kiuj havas malpli ol 100 membrojn, elektas observanton, kiu ne havas voĉdonrajton en la Komitato. Individuaj membroj estas reprezentataj de “komitatanoj B”. Por ĉiu milo da individuaj membroj estas unu komitatano B.

La individuaj membroj elektas ilin per poŝta voĉdonado. Unu el la komitatanoj B estas Prof. D-ro Lee Chong-Yeong. La komitanoj A kaj B rajtas kompletigi la Komitaton ankaŭ per aparte kompetentaj movadanoj. Ili fariĝas “komitatanoj C” kaj ilia nombro rajtas esti maksimume kvarono de la nombro de komitatanoj A kaj B. La nuna Komitato estis elektita en 2004. En ĝi estas 60 komitatanoj A, 6 B, 10 C kaj 10 observantoj. La oficperiodo de la Komitato estas tri jaroj. Do, en 2007 nova Komitato estos elektita.

La Komitato kunsidas dum Universalaj Kongresoj. Tiam ĝi aprobas la agadraporton de la Estraro, financajn raportojn kaj buĝeton por nova jaro. Ĝi faras ankaŭ multajn aliajn decidojn, ekzemple distingas meritplenajn movadanojn per honora membreco de UEA. Nun vivas 64 honoraj membroj. Inter ili estas du eminentaj koreoj: S-ro Han Moo-hyup kaj Prof. D-ro Lee Chong-Yeong.

Ĉiun trian jaron la Komitato elektas Estraron de UEA. La ĉefa tasko de la Estraro estas plenumi la agadplanojn de la Komitato. La Estraro havas kutime 6 ĝis 8 membrojn. La plej grava membro estas la Prezidanto de UEA. Ekde 2001 D-ro Renato Corsetti el Italio estas la Prezidanto. La unua koreo, kiu atingis tiun plej altan postenon de la Esperanto-movado, estas Prof. D-ro Lee Chong-Yeong, kiu estis Prezidanto 1995-1998. Li estis populara kaj aktiva prezidanto. Li energie klopodis por antaŭenigi Esperanton kiel rimedon de lingva demokratio en internaciaj rilatoj.

Li iniciatis Nitobe-simpozion, kiu okazis unuafoje en la UK en Prago en 1996 kun reprezentantoj de Unesko kaj aliaj internaciaj organizaĵoj, kiuj diskutis pri la lingva problemo en internaciaj rilatoj. (La simpozio estis nomita laŭ D-ro Nitobe Inaze, iama asista ĝenerala sekretario de Ligo de Nacioj. Li ĉeestis kiel observanto la UK en Prago en 1921 kaj faris favoran raporton pri la funkciado de Esperanto.) Prezidanto Lee iniciatis ankaŭ la Manifeston de Prago, kiu koncize kaj klare prezentas la celojn de la nuntempa Esperanto-movado. Miloj da esperantistoj subskribis la Manifeston.

Apud la Komitato kaj Estraro laboras multaj komisionoj por specialaj kampoj. Ege konata estas Komisiono pri la Azia Esperanto-Movado (KAEM), kiu plifortigas la kunlaboron inter aziaj Esperanto-organizaĵoj kaj klopodas disvastigi Esperanton en landoj, kie Esperanto estas malforta. Ĉiun duan jaron KAEM organizas Azian Esperanto-Kongreson, kiu laste okazis en Katmanduo, Nepalo, en 2005. En 2008 ĝi okazos en Bangaloro, Barato.

La Centra Oficejo de UEA (CO) jam estis menciita supre. Nuntempe ok oficistoj laboras tie. Ilia estro estas la Ĝenerala Direktoro. Ofte ili ricevas helpon de volontuloj, kiuj venas al la CO por mallonga periodo. La CO plenumas plej diversajn administrajn kaj praktikajn taskojn. Tie oni administras la kotizojn, adresojn kaj aliajn informojn de la membroj kaj zorgas pri la financa librotenado. La CO administras ankaŭ t.n. UEA-kontojn. Ĉiu membro rajtas havi konton ĉe UEA, kiu faciligas pagojn al aliaj membroj, asocioj, libroservoj, gazetoj ktp.

En la CO funkcias ankaŭ granda libroservo, kiu vendas librojn, diskojn kaj aliaj varojn al esperantistoj en la tuta mondo. Nuntempe estas pli facile esti kliento de la libroservo, ĉar ĝia katalogo troviĝas en Interreto, katalogo.uea.org, kaj oni povas mendi ĉion rete. UEA ankaŭ mem eldonas librojn. Kutime ili estas verkitaj de aŭtoroj ekster la CO, sed la CO preparas ilin por presado. Eble la plej fama Esperanto-libro estas la Jarlibro de UEA. Ĝi estas redaktata en la CO kaj ĉiuj individuaj membroj ricevas ĝin. La redaktoro de la monata revuo Esperanto vivas kaj laboras ekster la CO, en Slovakio, sed pluraj tekstoj en ĉiu numero estas verkitaj de oficistoj de la CO, kiuj ankaŭ provlegas la revuon antaŭ presado.

En la CO laboras ankaŭ Konstanta Kongresa Sekretario (KKS). Li estas la ĉefa organizanto de Universalaj Kongresoj, kiuj okazas ĉiujare en malsamaj landoj. La unua UK okazis en 1905 en la franca urbo Bulonjo-ĉe-Maro. En 1994 UK okazis en Seulo kun 1776 aliĝintoj. En 2006 ĝi estis en Florenco, Italio, kaj en 2007 ĝi okazos en Jokohamo, Japanio. En 2008 la UK okazos en Roterdamo por festi la 100-jariĝon de UEA. Organizado de UK estas enorma laboro, kiun KKS ne povas fari sola. Liaj ĉefaj helpantoj estas la estraranoj de UEA, oficistoj de la CO kaj la membroj de Loka Kongresa Komitato (LKK). Ĉiu UK havas propran LKK, kiu konsistas el esperantistoj de la kongresa lando. Dum la kongresa semajno laboras ankaŭ pluraj dekoj da helpantoj. 

La CO ne estas la sola oficejo de UEA. Ekde 2001 funkcias Afrika Oficejo, kiu unue troviĝis en Togolando kaj ekde januaro 2006 en la urbo Lokossa en Benino. Tie laboras du oficistoj, kies ĉefa tasko estas prizorgi instruadon kaj informadon pri Esperanto en afrikaj landoj. Multe pli malnova estas Novjorka Oficejo, kiu jam 30 jarojn zorgas pri reprezentado de UEA ĉe Unuiĝintaj Nacioj. Tie ne estas salajrataj oficistoj, sed la laboro estas farata de volontuloj. En la aliaj urboj, kie UN havas oficejon (Ĝenevo kaj Vieno), UEA ne havas oficejon sed en ambaŭ urboj tri esperantistoj reprezentas UEA ĉe diversaj kunsidoj. En Parizo reprezentantoj de UEA prizorgas la rilatojn kun Unesko.

En la sino de UEA funkcias aparta organizaĵo por junularo. Ĝi estas Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO). Ĉiu membro de UEA, kiu estas malpli ol 30-jara, estas aŭtomate membro de TEJO kaj ricevas ĝian riĉe ilustritan revuon Kontakto, kiu enhavas ankaŭ facilajn tekstojn por komencantoj, kaj la novaĵbultenon TEJO tutmonde. La plej fama servo de TEJO nomiĝas Pasporta Servo, kiu provizas vojaĝantajn esperantistoj per senpaga loĝigo. Ĉiujare aperas libreto kun adresoj de gastigantoj. La plej lasta eldono enhavas adresojn de 1320 gastigantoj en 92 landoj. Detalaj informoj pri TEJO troviĝas en ĝia retejo www.tejo.org kaj pri Pasporta Servo en www.tejo.org/ps.

La supra priskribo ne estas kompleta prezento de la tuta strukturo kaj agado de UEA. Se vi volas legi pli vaste, bv. konatiĝi kun la retejo de UEA, www.uea.org. Fine mi devas mencii la celojn, kiujn UEA klopodas antaŭenigi per sia agado. Ili estas menciitaj en la Statuto de UEA, kies nuna versio estis akceptita en 1980:

  • a) disvastigi la uzadon de la internacia lingvo Esperanto;
  • b) agadi por la solvo de la lingva problemo en internaciaj rilatoj kaj faciligi la internacian komunikadon;
  • c) plifaciligi la ĉiuspecajn spiritajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj, malgraŭ diferencoj de nacieco, raso, sekso, religio, politiko aŭ lingvo;
  • ĉ) kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco, kaj disvolvi ĉe ili la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj.

Ĉu ankaŭ vi subtenas tiujn celojn? Se jes, mi varme bonvenigas vin fariĝi membro de UEA!

Osmo Buller
Ĝenerala Direktoro de UEA

(La artikolo aperis en Lanterno Azia en decembro 2006. Ni republikigas ĝin kun la permeso de la aŭtoro.)

arkivita en: