Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Aŭtomata tradukado al Esperanto preparata en Katalunio

Aŭtomata tradukado al Esperanto preparata en Katalunio

de Redakcio Laste modifita: 2007-03-11 13:37
En Katalunio estas ekpreparata profesi-nivelaj komputilaj programoj por aŭtomata tradukado el la kataluna kaj hispana al Esperanto. Sub la kunordigo de profesoro Núria Bel kaj kun la helpo de Kataluna Esperanto-Asocio, skipo de lingvistoj dediĉos dek monatojn al la tasko. En Katalunio aŭtomata tradukado estas tre progresinta fako, interalie pro la bezonoj de dulingve aperantaj ĵurnaloj.

La entrepreno ABC Enciklopedioj S.L. kaj la Universitata Instituto pri Aplikita Lingvistiko, ligita al la Universitato Pompeu Fabra, en Barcelono, jam komencis prilabori  la programaron, kiu uzos malferman kodon. La ellaborado baziĝos sur la malfermkodaj programoj kreitaj de Transducens, en kunlaboro kun aliaj universitataj laborgrupoj el Iberio, kaj, pli konkrete, ĝi ekos el la aŭtomata traduk-sistemo per parta sintaksa transfero por parencaj lingvoj nomita Apertium.

La projekto estas daŭrigo de la antaŭaj laboraĵoj pri aŭtomata tradukado kun malferma kodo por la paroj kataluna-okcitana, kataluna-franca kaj kataluna-angla, faritaj de la Universitata Instituto pri Aplikita Lingvistiko kaj Transducens, kiuj komenciĝis la pasintan majon kun la financa subteno de la kataluna registaro.

La elekto de tiu ĉi programaro el inter la disponeblaj ŝuldiĝas al du gravaj kialoj: la alirebleco de la programoj, ĉar ili estas la solaj pri aŭtomata tradukado kun malferma kodo, kaj la facila program-ebleco. Ĉi tiu faktoro, kvankam ĝi endanĝerigas la kvaliton de la rezultoj, se oni ĝin aplikas al strukture malproksimaj lingvoparoj, garantias rezulton, kiun, siavice, povos plibonigi la uzantoj. Tiel do, oni deziras aparte atenti pri la dokumentado de la metodaro necesa, por ke aliaj laborgrupoj aldonu novajn lingvojn al la sistemo, ĉefe lingvojn malpli uzatajn.

Esperanto jam estis uzita en aliaj projektoj pri aŭtomata tradukado, inter kiuj la plej gravan kreis la nederlanda entrepreno BSO (nun Atos Origin) dum la periodo 1982-1992 kun entute 50 jar-homoj da laborinvesto. En tiu okazo esperanton oni uzis kiel pontolingvon por traduki inter diversaj oficialaj lingvoj de Eŭropa Unio. La uzo de ponta lingvo (aŭ “pivota” laŭ la ĵargono uzata en la aŭtomat-traduka medio) draste malpliigas la nombron de tradukparoj necesaj por plenumi ĉiujn eblajn tradukojn, tiel ke, inter la nuntempaj 21 oficialaj lingvoj de Eŭropa Unio, la uzo de pontolingvo rezultigas 42 necesajn direktojn, dum sen ĝi oni bezonus 420.

Tiu ŝparo tamen havas sian malavantaĝan flankon, nome la duoblan tradukadon, kio signifas malpliigon de la kvalito de la rezulta teksto. BSO vetis je la uzo de planlingvo kiel esperanto, kiu per sia reguleco principe simpligas la tradukprocezon kaj provizas pli altan fidindecon. Tamen tiu projekto finfine ne prosperis, same kiel ĉiuj aliaj tiutempaj konkurantoj, pro la nepreteco de la teknologio. La uzado de esperanto en novaj projektoj kiel tiu ĉi povus klarigi, ĉu la veto de la nederlanda entrepreno estis trafa, kvankam tro frua.

Aliflanke, Katalunio akumulis en la lasta jardeko multajn sciojn pri aŭtomata tradukado. Pluraj ĵurnaloj –inkluzive de la plej legata– havas siajn ĉiutagajn eldonojn en la kataluna kaj la hispana lingvoj danke al aŭtomataj tradukoj (nepre kontrolataj de reviziantoj). Pinte de tiuj fakaj scioj pri aŭtomata tradukado situas la Universitato de Alakanto, en Valencilando, dum la Universitato Pompeu Fabra, la laste kreita publika universitato en Katalunio, per sia Universitata Instituto pri Aplikita Lingvistiko, elstaras de kelkaj jaroj per siaj esploroj pri komputa lingvistiko.

[Komuniko de Kataluna Esperanto-Asocio]

arkivita en:
pistike65
pistike65 diras:
2009-10-21 09:25
Kiel multaj jam rimarkis, la auxtomata tradukilo
http://translate.google.com/
kiu gxis jxus funkciis nur kun la angla kiel fontlingvo kaj kun manpleno da lingvoj kiel cellingvoj, plilargxigis sian oferton al 37 fontlingvoj kaj pli ol 400 cellingvoj. Kvankam Esp. ne aperas en cxi tiu impona aro da lingvoj, enmeto da Esp-lingva teksto en la kadreton de tradukota teksto rezultigas mesagxon kompreneblan kiel promeson ke la afero iam funkcios en Esp. - do, la sistemo almenaux rekonas E-on.

amike
István Ertl
dafyddabiago
dafyddabiago diras:
2009-10-21 09:59
Certe Google Translate estas bona afero. Kaj google translate estis ech argumento en nia lingvaj diskutetoj en Kimrio. La oficejo de la kimra parlamento volis shpari centojn kaj decidis ne plu traduki la plenarajn debatojn kimren (nur daure anglen el la kimra). La argumento estis ke
kimraparolantoj "ja" parolas la anglan, do ne necesas traduki el la angla kimren.

Unu el la kontrau-argumento estis efektive la pusho kiun donas la jam tradukitaj plenardebatoj al automata tradukado kiel Google.

Efektive, por la kimra, la traduko estas ege bona se temas pri administrativaj, juraj kaj politikaj aferoj.

Tamen estas ja problemo kun Google - lau mi - lige al la fakto ke la teknologia estas fermkoda. Ghi estas kontrolata per Google, chiam pli forta kompanio. Mi skribas chi tiun mesaghon pere de Googlemail. Ankau Google Books estas alia ekzemplo. Baldau, ni chiuj uzos telefonoj dank al aliai google-teknologio (Android) ktp. Kaj ni iros al niaj e-eventoj planitaj kaj gviditaj de Google-Calendar/Google Maps kaj pridiskutitaj en Google Groups.

Ankau estus bone se la tradukteknologio de Google iel malfermighus por lasi al aliaj plupensi kiel plibonigi.
pistike65
pistike65 diras:
2011-05-13 05:52
Amiko Francisco Javier Moleón atentigas:
http://itranslate4.eu/
"Interesa tradukilo, kiu enhavas E-on kiel celllingvon (apud multaj aliaj): www.itranslate4.eu
Atentinde estas, ke la tradukenda frazo produktas ne nur unu, sed eĉ kvin alternativajn tradukojn. Vi sekve povas mem elekti la por via celo plej trafan, aŭ elkopii popece el la tradukproponoj.
Vi povas ankaŭ voĉdoni por la plej trafa traduko (kio helpos plibonigi la sistemon), aŭ proponi propran pli trafan tradukon."
Imprese! de kie la sistemo prenas sian scion pri Esperanto? mi pensis ke ghi stultumus pri frazo kiel "Volkswagen plant Einstieg in Offshore-Windparks ", sed jen: "Volkswagen planas komenci en la enmaraj ventoturbinaroj" - ne malbone!

amike
Istvan Ertl