Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Meksika landa asocio de UEA riskas sian statuson

Meksika landa asocio de UEA riskas sian statuson

de Redakcio Laste modifita: 2007-03-29 07:21
Meksika Esperanto-Federacio riskas perdi sian statuson kiel aliĝinta landa asocio de UEA pro membromanko. Pasintjare MEF pagis kotizojn por nur du aligitaj membroj. La freŝa membrostatistiko de UEA montras ankaŭ, ke post tri jaroj de kresko, en 2006 la membrokvanto de UEA denove iom ŝrumpis. La kvanto de individuaj membroj falis nur marĝene, de 6.107 en 2005 al 6.066 en 2006, kaj tiel daŭre restis super ses mil.
Meksika landa asocio de UEA riskas sian statuson

Klaku la tabelon por grandigi.

La plej malgranda landa asocio de UEA, Meksika Esperanto-Federacio, nun riskas perdi sian statuson. Laŭ la ĝenerala regularo de UEA, aliĝinta landa asocio devas havi minimume 25 membrojn. Tiun kondiĉon MEF ne plu plenumis en 2006.

Pasintjare estis nur du aligitaj membroj en Meksiko. Aldone estis 22 individuaj membroj de UEA, sed eĉ se ĉiuj ili membrus en Meksika Esperanto-Federacio, kio tute ne certas, la sumo ne sufiĉus. Kion fari pri tia situacio supozeble decidos la komitato de UEA en Jokohamo.

Meksika Esperanto-Federacio pasintjare aliĝis al la Esperanta Civito, kio supozeble influas la emon de iuj meksikaj esperantistoj membri en la asocio. Ial post la aliĝo al la Civito ĉesis funkcii ankaŭ la retejo de MEF.

Laŭ la pli ĝenerala membrostatistiko de UEA, la kvanto de membroj-abonantoj pasintjare kreskis iomete,  sed malkreskis la kvanto de membroj en aliaj kategorioj. Ankaŭ la TEJO-membroj iĝis malpli multaj: en 2005 estis 533 TEJO-anoj, en 2006 la cifero estis 515.

Laŭ la klarigo de Osmo Buller en la aprila numero de la revuo Esperanto, la malkresko en la kvanto de individuaj membroj estas marĝena kaj ĉefe rilatas al la loko de la pasintjara Universala Kongreso. Cento da poloj kaj rusoj iĝis membroj de UEA por ricevi rabaton ĉe la kongreso en Litovio kaj ne remembriĝis en 2006. En Florenco la "kongresa efiko" ne estis same granda, ĉar proporcie pli multaj kongresanoj estis regulaj membroj.

Dum la kvanto de individuaj membroj malkreskis nur je 41, la malkresko en la kvanto de aligitaj membroj estis multe pli granda, sume 521. En 2005 UEA havis 10.179 aligitajn membrojn, en 2006 la sumo denove falis sub la magian limon kaj estis 9.753.

Plej granda la falo en la kvanto de aligitaj membroj estis en Vjetnamio, kie ĝi falis de 535 al 200. La falo estis rimarkinda ankaŭ en Koreio (-87), Belgio (-82),  Japanio (-63), Brazilo (-54) kaj en Svedio (-46). En Francio la kvanto de aligitaj membroj altiĝis je 97.

Kun 670 individuaj membroj Francio retenis sian pintan pozicion super Germanio (546) Sur la tria loko estis Japanio, kie estis 410 individuaj membroj (401). (En la ĝisnuna statistiko de la jaro 2007 Japanio, dank'  al la UK en Jokohamo, staras jam  ĉe la pinto kun preskaŭ 800 membroj.)

La aliaj landoj kun pli ol cent individuaj membroj pasintjare estis Usono 361 (363), Brazilo 360 (365), Italio 284 (223), Nederlando 262 (260), Hispanio 186 (154), Belgio 174 (171), Britio 171 (169), Svedio 169 (188), Finnlando 167 (176), Rusio 167 (239), Ĉinio 153 (136), Pollando 134 (170), Hungario 111 (112) kaj Svislando 111 (98).

Entute UEA pasintjare havis 17.798 membrojn.


Tabelo el la revuo Esperanto:

UEA-membroj 2006

arkivita en:
andrejg
andrejg diras:
2007-03-22 16:49
La aserto, ke "...Cento da poloj kaj rusoj iĝis membroj de UEA por ricevi rabaton ĉe la kongreso en Litovio kaj ne remembriĝis en 2006" neniel estas pruvebla.
Da rusianoj al UK-2006 aliĝis nur je unu malpli ol al la Vilna UK en 2005. Da poloj al Italio iris je 25 personoj pli ol al Vilno.
Oni prefere atentu, ke al IJK en 2005 en Pollando venis cx. 500 personoj, i.a. cx. 100 de Rusio. Multaj el ili aligxis al TEJO, jes, por ricevi la rabatojn. Kaj al IJK en 2006 da rusianoj venis eble 10.
kokele
kokele diras:
2007-05-06 09:01
Mi konsideras iom insida la komenton pri la malapero de la retejo de MEF post ties aliĝo al la t.n. Civito. Kiel fondinto kaj respondeculo de la retejo, mi povas aserti ke temas pri du tute nerilatitaj aferoj.

La retejo ĉesis funkcii pro teknikaj kaj personaj kaŭzoj, kaj mi ĝojas anonci ke espereble denove funkcios venontan semajnon. La aliĝo al la Civito estas alia afero kiu certe meritas plian analizon ol kiun mi povus fari ĉi tie.