Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Aligo al la Civito surprizis meksikanojn

Aligo al la Civito surprizis meksikanojn

de Redakcio Laste modifita: 2006-08-05 20:43
La 22-an de julio estis diskonigita informo pri la aliĝo de la landa asocio de UEA en Meksiko al disputata organizaĵo, la Esperanta Civito. La anonco de la Civito komplete surprizis la plej multajn meksikajn esperantistojn, kiuj eĉ ne sciis ke tia paŝo estis diskutata. Inter la neinformitoj estis du antaŭaj prezidantoj de Meksika Esperanto-Federacio kaj la nuna ĉefdelegito de UEA. "Mi ne scias pri kio vi parolas! Neniu diris ion al mi, aŭ demandis", komentas la ĉefdelegito Alejandro Mejía. Simile surprizite reagis Jorge Gutiérrez, la antaŭa prezidanto de Meksika Esperanto-Federacio, kiu mem kredas ke la aliĝo havos nenian praktikan signifon. Fine de julio Meksika Esperanto-Federacio laŭ UEA havis nur dekon da pagintaj membroj.
Aligo al la Civito surprizis meksikanojn

Kunsido de MEF en 2004.

Meksika Esperanto-Federacio estas unu el la malfortaj landaj asocioj de UEA. En la pasinta jaro MEF pagis al UEA kotizon por ok aligitaj membroj. Krome estis en la lando 18 individuaj membroj, por kiuj MEF ne bezonis pagi apartan kotizon al UEA, do entute troviĝis pasintjare 26 membroj de UEA en Meksiko. Tamen ne nepre ĉiuj 26 anas en MEF.

Laŭ freŝaj informoj el la Centra Oficejo de UEA, ĉi-jare estis pagitaj la kotizoj por nur du aligitaj membroj en Meksiko. Krome estis fine de julio 11 individuaj membroj de UEA. Laŭ la takso de la Centra Oficejo,  la sumo de aligitaj kaj individuaj membroj en la lando ĉi-jare atingos maksimume dudek.

Laŭ la statuto de UEA, landa asocio devas havi minimume 25 membrojn, sed malkresko de la membrokvanto sub tiu limo ne aŭtomate signifas perdon de la statuso kiel landa asocio. Landa asocio kun malpli ol cent membroj ne rajtas havi propran reprezentanton en la komitato de UEA. Eĉ la plej malgrandaj landaj asocioj tamen rajtas havi en la komitato observanton, kiu povas partopreni la diskutojn, sed ne voĉdoni.

La observanto de Meksika Esperanto-Federacio en la komitato de UEA estas ĝia prezidanto Luís Raudón, sed ĉar li ne povos ĉeesti ambaŭ kunsidojn, la multjara aktivulo Leonora Torres estis elektita lia anstataŭanto.

Libera Folio sukcesis kontakti ŝin telefone jam antaŭ ŝia forveturo el Meksiko, kaj ŝi konfirmis, ke la estraro de MEF antaŭ du-tri monatoj efektive decidis peti aliĝon al la Civito. La aliĝpeton persone transdonis Luís Raudón, kiu en la tria semajno de julio partoprenis Civitan kunvenon en La-Chaux-de-Fonds en Svisio. La 22-an de julio la Civito jam solene anoncis, ke la aliĝpeto estis akceptita:

Aparte kortuŝaj estis la senkulpiĝoj de forumano Johano Negrete, nome de Kooperativo Esperanto-Amikaro en Venezuelo, kaj de forumano Koffi Gbeglo, nome de TIETo (posedanta la lernejon "Institut Zamenhof") en Togolando. Sed kortuŝa momento estis ankaŭ la akcepto de la novaj aliĝpetoj al la Pakto: la dua establo en Afriko (SIPU en Burundio) kaj la dua establo en Latin-Ameriko (Meksika Esperanto-Federacio), kies prezidanto, c-ano Luís Raudón Uribe, ĉeestis kiel oficiala delegito.

La Civito en sia komuniko aparte memorigas pri la graveco de Meksiko: En la plej grava mezamerika lando, kaj fakte la plej granda kaj popole plej multnombra el la hispanlingvaj ŝtatoj, situas la unua landa asocio de UEA aliĝinta al la Pakto por la Esperanta Civito. Tamen mankas mencio pri tio, ke kvankam Meksiko ja havas pli ol cent milionojn da loĝantoj,  Meksika Esperanto-Federacio havas nur manplenon da membroj.

La ideo pri la aliĝo de MEF al la Civito laŭ Leonora Torres naskiĝis en decembro 2005, kiam Giorgio Silfer kaj Perla Martinelli ĉeestis la nacian kongreson en Acapulco.

leonoratorres.jpg- Temas pri iu kunlaborado kiun ili ofertis al ni rilate al ia stipendio kaj pri donaco de libroj por niaj bibliotekoj, pri tio ni konsentis. Temas pri, ni diru, reciproka kunlaborado, nenio plia, diras Leonora Torres.

Tiu "kunlaboro" signifas, ke unuafoje landa asocio de UEA aliĝis al la Civito, kiu ekde sia estiĝo en 1998 demonstras konsekvence malamikan sintenon al UEA kaj ĝenerale al la organizita Esperanto-movado ekster la Civito. Sinteze la Esperanta Civito aperas al multaj kiel malgranda grupo kiu laboras sub la aŭtoritata gvido de sia ĉefo kaj kutimas eluzi tre malagrablajn rimedojn por etendi sian influon. Sed ĉar tio estas ĉiam pli vaste konata, la influo de la grupeto ne kreskas, skribas Vikipedio, resumante oftajn kritikojn, laŭ kiuj la Civito estas sekteca grupo, eluzanta la naivecon kaj neinformitecon de ordinaraj esperantistoj por disvastigi sian reton.

Almenaŭ pri neinformiteco bona ekzemplo estas la okazaĵoj en Meksika Esperanto-Federacio. Neniu publika diskuto pri la kontaktoj de MEF kun la Civito okazis en Meksiko, kaj la plej multaj meksikaj esperantistoj, inkluzive de la ĉefdelegito de UEA kaj du antaŭaj prezidantoj de MEF, nenion sciis pri la planoj aligi la asocion al la Civito.

jorgegutierrez.jpg- Mi tamen pensas ke tiom grava decido devis esti antaŭanoncita, almenaŭ pere de la reto, se ne ankaŭ diskutata. Ĉiukaze, la transformiĝo de MEF en establon de la Civito (mi flanke notas ke "establo" en la hispana signifas "stalo", do la ideo kiun donas tio, almenaŭ al hispan-parolantoj, estas ke ni estas brutoj en stalo) nur signifas ke la nivelo de intereso pri la MEF inter la meksika esperantistaro estas tre malalta, tial povas esti faritaj decidoj de tia ĉi naturo. Tio estas la vera problemo, ne la aliĝo al iu fantoma kavalira ordeno, komentas la antaŭa prezidanto de MEF, Jorge Gutiérrez.

La ĉefdelegito de UEA en Meksiko, Alejandro Mejía, same ricevis nenian informon pri la planoj aŭ decido de la estraro. Laŭ li Meksika Esperanto-Federacio nuntempe apenaŭ funkcias.

- Fakte MEF estas nur kvar aŭ kvin homoj, li komentas.

Simile opinias Juan Jacobo Schmitter, multjara junulara aktivulo kaj iama prezidanto de MEF.

schmitter.jpg- La opinio, ke MEF malbone funkcias, kaj ke esence temas pri klubeto de 4-5 homoj (aŭ eble 5-6), estas ankaŭ la mia. Mi nostalgias je la jaroj kiam Leonora Torres kaj poste Jorge Gutiérrez estris MEF. Tiam ni ekhavis hejmpaĝon kaj bultenon kun ege interesa kaj altkvalita enhavo. Tiam ni publikigis belajn literaturaĵojn. Tiam ni tre digne okazigis tutamerikan kongreson. Tamen, multaj ĉiamaj komencantoj taksis tiun kvaliton kaj beletremon "elitema". La nuna estraro promesis ŝanĝi tion: forgesi pri intelektulaĵoj kaj substreki propagandon plenan je verdaj steloj kaj tradiciaj strategioj (disdoni sloganajn flugfoliojn surstrate, ekzemple). Ŝajnas, tamen, ke eĉ tian kontraŭ-frostavalan propagandon oni forgesis nun, kaj ke la agado de MEF reduktiĝas al monata kunsido en Meksikurbo, kie oni diskutas mi-ne-scias-kion.

Juan Jacobo Schmitter opinias, ke la estraro de MEF nepre devis diskuti kun la membraro antaŭ ol decidi pri aliĝo al la Civito:

- Ni ne estas tiom multaj! La Civito mem estas, kvankam respektinda, iom stranga iniciato, kiu riskas malklarigi esperantismon antaŭ la ĝenerala publiko.

Laŭ li la aliĝo de la landa asocio al la Civito ĝenerale estas nedemokratia decido:

- Se la asociaj membroj deziras aliĝi al la Civito, ili tion faru mem. Alie, tio memorigas pri la tempoj kiam ĉiu sindikato en Meksiko devige aniĝis al la Oficiala Partio.

Renato Corsetti, la prezidanto de UEA, ne pretas detale komenti la aliĝon de Meksika Esperanto-Federacio al la Civito antaŭ ol li havos oficialan konfirmon pri la okazintaĵo, sed li kredas ke la afero povos esti pritraktita de la komitato en Florenco.

Renato Corsetti- Oni devas trankvile kompreni tion, kio efektive okazis. Mi aliĝis al la meksika listo, kaj nenie mi trovis spurojn de diskutoj inter la membroj pri iu tia movo. Estas evidente, ke ion tian oni ne faras sen profunda debato inter la membraro. Temas pri tre grava decido, kiu ne povas, laŭ mi, esti alprenata sen scio de la membroj. Povas esti, ke la estraro de MEF decidis pro urĝo, sed en tiel principa decido ne povas temi pri urĝo. Mi kredas, ke certe la komitato, aŭ almanŭ la subkomitato pri landa agado, parolos pri tio, kaj tie la ĉeestanta reprezentanto de MEF verŝajne povos klarigi la aferon.

Ankaŭ laŭ la ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, la komitato de UEA povus interesiĝi pri la aliĝo, kvankam li mem trovas la Civiton marĝena fenomeno:

Osmo Buller- La landaj asocioj de UEA estas liberaj aliĝi al kiu ajn organizaĵo, se per tio ili ne riskas sian neŭtralecon. Ĉu ili riskas sian seriozecon, tio restu je ilia konto. Ŝajne la Civito faras de tempo al tempo deklarojn pri politikaj aferoj, kiuj ne estas neŭtralaj. Se ili ligas la asociojn aliĝintajn al ĝi, kaze de MEF tio levas problemon, pri kiu la Komitato povos interesiĝi jam en Florenco. Mi mem ne trovas la aferon grava, ĉar la Civito estas nur marĝena fenomeno, ĝiaj deklaroj pri mondaj aferoj estas komplete sensignifaj kaj la aliĝo de MEF certe okazis pro naiva neinformiteco. Nun ĉefe gravas, ke en MEF okazu diskuto pri tio, ĉu la aliĝo reprezentas deziron de la membraro. Se ne, ĝi estu malvalida.

Leonora Torres, iama prezidanto kaj la nuna reprezentanto de MEF en la komitato de UEA, ankoraŭ ne decidis, ĉu ŝi aparte informos la komitaton pri la sensacia decido de MEF:

- Mi ne scias ĉu ili interesiĝas.

Noto de la redakcio: Libera Folio ne sukcesis kontakti la nunan prezidanton de MEF, Luís Raudón, kiu post la Civita kunsido en La-Chaux-de-Fonds libertempas ie en Eŭropo.

arkivita en:
rdmiller3
rdmiller3 diras:
2006-07-25 17:27

Kompreneble vi intencis tajpi "22-a de JULIO", ne aŭgusto.

redakcio
redakcio diras:
2006-07-25 17:37
Dankon! En la enkonduko estis ĝusta monato, sed en la teksto mem erara.

Kalle Kniivilä
redaktoro de Libera Folio
bouil
bouil diras:
2006-07-25 23:35

Aliloke, en la teksto, ĉeestas erareton pri la monato, en la sama paragrafo de la unua erareto : "[...]kiu en la tria semajno de aŭgusto partoprenis Civitan kunvenon en La-Chaux-de-Fonds en Svisio.[...]"

(Cetere, mi gratulas pro via bonega retejo. Estas tre agreabla legi la informitaj novaĵojn ĉi tie.)

redakcio
redakcio diras:
2006-07-26 06:36
Korektite!