Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Civita komitato kreos raŭmisman lingvon

Civita komitato kreos raŭmisman lingvon

de Redakcio Laste modifita: 2006-03-19 19:47
La Esperanta Civito ne estas kontenta pri la Akademio de Esperanto, ĉar multaj nunaj akademianoj ne havas "raŭmisman lingvokoncepton". Tial la Civito nun planas fondi propran, alternativan lingvonormigan institucion, revivigante la 60-jaran kadavron de la Lingva Komitato. Akademianoj kredas ke la decidoj de la civita komitato havos tre marĝenan signifon, se ian ajn. "Mi pensas, ke la rolo de la Civita Lingva Komitato estos tre malgranda kaj tre malgrava por Esperantujo kiel tuto, kaj ke oni baldaŭ forgesos pri ĝi", komentas Bertilo Wennergren. Carlo Minnaja aliflanke bonvenigas la planon: "Ĉiu rajtas lanĉi kion li volas, Akademio de Esperanto ne havas monopolon pri la lingvonormigo".

Laŭ la Civito ĝia propra akademio estas bezonata, "ĉar kreskas la politika kaj ekonomika lingvouzo danke al la aktiveco de la Civito, kaj la ekzistanta lingva trezoro ne estas sufiĉa por esprimi ĉiun koncepton".

Kiel ekzemplojn de la mankoj en la nuna Esperanto la oficiala komuniko de la Civito mencias, ke en Plena Ilustrita Vortaro ne aperas la vortoj "interogacio" kaj "poliginio". La signifo de "interogacio" ne estas klarigata, sed la vorto "poliginio" laŭ la Civito signifu "unu edzo kun pli ol unu edzino". La laste menciita vorto evidente estas bezonata en la Civita komisiono por esplori la familiajn morojn de esperantistoj, sed ne klaras kiel la Civito intencas instigi la sendependan eldonanton de Plena Ilustrita Vortaro vastigi la vortostokon en la bezonata direkto.

Por fortigi la aŭtoritaton de sia propra akademio, la Civito intencas doni al ĝi la nomon de la antaŭulo de la nuna Akademio de Esperanto, la Lingva Komitato. La origina Lingva Komitato estis fondita dum la unua Universala Kongreso de Esperanto en 1905. La Lingva Komitato havis superan komisionon kun la nomo "Akademio". En 1948, kadre de ĝenerala reorganizado, la Lingva Komitato kaj ties Akademio estis kunfanditaj, kaj tiel aperis la nuna Akademio de Esperanto.

Estas dubinde, ĉu la Civito rajtas ekuzi la nomon "Lingva Komitato". Artikolo 1 de la statuto de la Akademio konstatas, ke La Akademio transprenis la celojn kaj la laborojn de la antaŭa "Lingva Komitato" kaj de ĝia "Akademio", kaj daŭrigas la taskojn de tiuj Lingvaj Institucioj.  Do estas klare, ke almenaŭ la moralaj rajtoj je la nomo apartenas nur al la Akademio de Esperanto.

Jure la afero estas malpli klara, ĉar la statuto de la Akademio ŝajne ne estas formale registrita nek la nomo "Lingva Komitato" formale rezervita. Kiam Perla Martinelli estis sekretario de la Akademio, 1995-1998, ŝi provis registrigi la Akademion en Svislando, sed la akademianoj eksuspektis, ke la celo estis konkeri la Akademion por Giorgio Silfer, kaj la plano formortis.

Laŭ la nuna projekto de la Civito, la novan Lingvan Komitaton eniros ĉiuj nunaj kaj iamaj anoj de la Akademio de Esperanto, kiuj krome membras en la Civito. Inter la nunaj 45 akademianoj estas nur du konataj civitanoj, Gbeglo Koffi kaj Perla Martinelli.

La Civito povos tamen laŭ sia plaĉo nomumi kvin pliajn membrojn al sia nova Lingva Komitato, kaj la membreco estos dumviva. La Civita Lingva Komitato donos lingvajn konsilojn nur al anoj de la Civito kaj al Civitaj instancoj.

carlominnaja.jpgEstraranoj kaj sekciestroj de la Akademio diverse sintenas al la freŝa plano de la Civito. Iuj opinias, ke temas pri ordinaraj  "singlorigaj klopodoj" de la Civito, aliaj indiferentas, kaj Carlo Minnaja, komisionestro pri la historio de la Akademio, eĉ bonvenigas la planon:

- Mi tuj ĝojis, kiel mi kutime ĝojas, kiam estas nova iniciato ie ajn, precipe se la celo estas plibonigi la lingvon. Ĉiu rajtas lanĉi kion li volas, Akademio de Esperanto ne havas monopolon pri la lingvonormigo, kaj ĝian prestiĝon aŭ aŭtoritaton certigas la popolo, ne ĝi mem.

geraldomattos.jpgGeraldo Mattos, la prezidanto de la Akademio,  kredas ke ankaŭ tiuj akademianoj, kiuj estas anoj de la Civito, klare vidos la dividon inter siaj roloj.

- Esperantisto havas unu devon, se akademiano, kaj alian devon, se civitano. Honesta homo scios distingi inter ili.

Bertilo WennergrenBertilo Wennergren estas estro de la sekcio pri ĝenerala vortaro en la Akademio. Li supozas ke la Civita Lingva Komitato havos malfacilaĵojn akiri aŭtoritaton, ĉar mankos al ĝi la longa historia tradicio de la Akademio. Li ankaŭ ne kredas, ke la eventuala partopreno de akademianoj en la Civita iniciato povos multe malutili.

- Mi ne certas, sed mi pensas, ke la rolo de la Civita Lingva Komitato estos tre malgranda kaj tre malgrava por Esperantujo kiel tuto, kaj ke oni baldaŭ forgesos pri ĝi. Se tiel okazos, la afero havos nulan signifon por la aŭtoritateco kaj pozicio de tiuj personoj.

brianmoon.jpgAnkaŭ laŭ Brian Moon, estrarano de la Akademio,  la decidoj de la Civita Lingva Komitato havos tre marĝenan signifon.

- Nenian ekster la tre limigitaj limoj de la Civito, li precizigas.

En la komuniko pri la planata Civita Lingva Komitato,  la anonima aŭtoro de Heroldo Komunikas aparte kritikas la nunan Akademion de Esperanto pro tio, ke en ĝi "kunvivas lingvokonceptoj profunde malsamaj de la raŭmisma, kun eĉ ekstrema diverĝo inter si".

La "raŭmisman lingvokoncepton" laŭ la Civito difinas la jena artikolo en la Universala Deklaracio pri Lingvaj Rajtoj: La Deklaracio difinas lingva grupo ĉiun homan kolektivon kiu partumas saman lingvon kaj situas en la teritoria spaco de alia lingva komunumo, tamen sen ekvivalenta historieco; kio estas la kazo de enmigrintoj, rifuĝintoj, deportitoj kaj diasporanoj.

Estas klare ke la Civito opinias esperantistojn ia diasporo, sed tute ne klaras, kiel tio rilatas al lingvonormigo. La akademianoj mem ne ŝajnas vidi problemon en tio, ke ili ne ĉiuj havas la samajn opiniojn pri ĉio, kaj iom mire sintenas al la mencio pri "raŭmisma lingvokoncepto".

- Estas normale, ke en AdE kunvivas malsamaj konceptoj. "Raŭmismo" havas nenian rilaton kun la baza idearo de AdE, nome pluvivigi la lingvon Esperanto en tiu formo, kiel ĝin difinas la Fundamento, komentas Brian Moon.

- Estas granda avantaĝo kaj nemalhavebla riĉaĵo, ke en la Akademio membras personoj kun diversaj spertoj, scioj kaj lingvokonceptoj, aldonas Bertilo Wennergren.

La komuniko de la Civito ankaŭ aludas, ke la nuna Akademio de Esperanto povus aliĝi al la Civito. Tian evoluon akademiano Bertilo Wennergren opinias tre neverŝajna, kaj estrarano Brian Moon tute nepensebla. Kun Brian Moon samopinias Geraldo Mattos, la prezidanto de la Akademio:

- La Akademio de Esperanto ne rajtas aliĝi al privata entrepreno. Tre saĝe, UEA neniam sugestis al la Akademio de Esperanto, ke ĝi aliĝu al ĝi.

arkivita en:
ben
ben diras:
2006-03-13 14:49

Ŝajnas, ke same kiel en la cetero de la mondo okazas inter esperantistoj nenio-donaj fuŝbataloj. Homoj estas homoj. Iel estas kuraĝige : tio signifas, ke esperanto ja estas homa lingvo.

vasall
vasall diras:
2006-03-13 17:44

Esperanto jam travivos la skismon, kun malbonega rezulto. Cxiu neksta skismo nur malfortigos internacian lingvon. Esperantan Civiton gvidas simple ne iu "raŭmisma lingvokoncepto" (io ajn tio cxi estas), sed privata intereso. Mi povas nur bedauxri ke ili forgesis idealojn de Ludoviko...

javergara
javergara diras:
2006-03-20 01:49

Tre vershajne (au espereble) ne estos ia lingva skismo au disdialektigho, lau la historia sperto de antauaj opoziciaj au ideologie alternativaj grupighoj ene de la E-movado. En sia fondkongreso (Berlino, augusto 1932), la Internacio de Proleta Esperantistaro IPE anoncis la kreon de ties Internacia Proleta Lingva Komitato IPLK, i.a. "kontrau la reakcieco de la burgha Lingva Komitato".

Male, pro ekskludosento okaze de la restarigo de la Akademio lau ghia nuna formo (1948), SAT protestis rezolucie ke "plimulto el la nunaj Akademianoj miope kontrauas la eniron de kompetentuloj el la Laborista Esperanto-Movado en tiun organismon, kio nepre malutilos al la prestigho de la oficiala lingva instanco de la Movado kaj endangherigos ghian gheneralan kaj pure lingvan karakteron" (SAT-kongreso Parizo 1949).

Bedaurinde ankorau, almenau lau mia scio, ne haveblas iu ampleksa kaj rigore verkita teksto pri la historio de la Akademio (ech ne resumo en ties retejo mem), kun ia pritakso pri i.a. la (ne)praveco de ghiaj ghisnunaj decidoj, la decida influo de ties franclingvaj gvidintoj, ktp.

Eble la naskigho de tiu nova Lingva Komitato helpos relanchi la diskuton chu la Akademio farighu pli lingvoplana ol nure konstata.

José Antonio Vergara

José Antonio Vergara

KaraGu
KaraGu diras:
2006-03-20 18:43

Ŝajne la Civito opinias, ke oni ne donu tro multe da informoj pri sia organizo. Mi provis informi min pri kiuj personoj aŭ organizoj kiuj aliĝis al la Civito. Tion kion mi trovis estas paĝoj sen iu ajn informo ol rubrikoj de la kolumnoj. Se oni referencas al HK tiu informmaterialo estas tro supraĵa por ke mi povu kompreni kio estas la celoj de la "Civito". Tio indikas al mi ke la projekto "Civito" ne estas serioza projekto. Estas, por mi, stranga sinteno, ke oni ne volas malkaŝi sian membraron kaj ŝajne nur komuniki kun tiuj kiuj estas "civitanoj" kiam temas pri lingvaj demandoj. La sinteno de la "Civito" kredeble havos la malan efikon kiam temos pri disvastigo de la lingvo Esperanto. En la artikolo estas menciita, ke estas dubinde ĉu la "Civito" rajtas utiligi la nomon "lingva komitato". Kondiĉe ke oni klare indikas ke temas pri "La lingva komitato de la Civito" kaj samtempe indikas, ke ĝi estas fondita 2006 kiel protesto kontraŭ la Akademio de Esperanto, mi ne vidas iajn problemojn Tamen se oni prezentos siajn ideojn/konkludojn sub la nomo "La Lingva Komitato" mi opinias ke tio estas malhoneste. Laŭ mi, kiu ja eĉ ne estas membro en UEA, la nomo "Lingva Komitato" estas tiel intime konektita al la Akademio de Esperanto, kiu ja estas parto de la Esperantomovado ke ĝi estas sinonimo je AdE. Mi opinas ke oni bezonas nur unu lingvokonsilantan organizon por la lingvo Esperanto. Eĉ se la "Civito" daŭros, ĝi nepre akceptu, ke la lingvo Esperanto estas uzata de unuopaj personoj kiuj je tre granda elcento ne partoprenas en iu ajn organizo, nek UEA, nek SAT, nek"La Civito". Al mi ŝajnas ke "La Civito" estas parenca al la projekto "IDO" kiu dividis la esperantistojn 1907.