Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Ligoj / Vikipedio pri la Civito

Vikipedio pri la Civito

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2005-10-03 22:22
La libera enciklopedio Vikipedio donas bazajn faktojn kaj koncizan kritikon pri la Civito de Esperantio: "Ne ĉiuj Esperantistoj konsentas kun la kreo kaj celoj de la Civito. Multaj jam kritikis ĝiajn fondajn ideologiojn. La verkisto Jorge CAMACHO kolektis diversajn kritikojn de la Civito en sia verko La liturgio de la foiro. Jouko LINDSTEDT tiam skribis, ke La Civito estas provo de la raŭmistoj uzurpi la koncepton "Esperantujo". Diversaj esprimoj estas uzataj pro priskribi la "Esperantan civiton" : "la rondeto de Giorgio SILFER", "La Polpo" kaj "la Vespejo". Sinteze la "Esperanta civito" aperas al multaj kiel malgranda grupo kiu laboras sub la aŭtoritata gvido de sia ĉefo kaj kutimas eluzi tre malagrablajn rimedojn por etendi sian influon. Sed ĉar tio estas ĉiam pli vaste konata, la influo de la grupeto ne kreskas.
arkivita en: ,