Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Heroldo Komunikas pri Civita Lingva Komitato

Heroldo Komunikas pri Civita Lingva Komitato

de Redakcio Laste modifita: 2006-03-13 16:52
La Esperanta Civito ne ĝisdatigis sian retejon post decembro 2004. Tial en la Civita retejo ankaŭ ne aperas freŝaj eldonoj de la oficialaj Civitaj komunikoj. Ni aperigas ĉi-sube tiun parton de la plej freŝa komuniko, kiu rilatas al la planata Civita Lingva Komitato.

HeKo n-ro 294 -- 2006 03 12

ESPERANTIO REE HAVOS LINGVAN KOMITATON?

Revenas la nocio "Lingva Komitato" en la esperantan aktualon, post la ĉeso en 1948 de la institucio fondita en 1905 en Bulonjo-ĉe-Maro. Fakte kaj prave, la nuna Akademio de Esperanto festis sian kvindekan datrevenon en 1998 (interalie per kultura semajnfino ĉe KCE), sed ne celebris la datrevenon de la pasinta jaro.

"La Lingva Komitato (poste: LK) estas konstanta komisiono por konsili pri specifaj lingvaj demandoj la instituciojn kaj instancojn de la Esperanta Civito, konforme al la art. 6 § 3 de la Konstitucio." Tiel diktas la unua paragrafo de leĝpropono, kiun la Konsulo liveris al la Senato ĉi-semajne.

La LK estos malgranda: membros en ĝi laŭrajte la membroj (eksaj kaj nunaj) de la Akademio de Esperanto kiuj havas la civitanecon (konsekvence ili kredas ke esperanto havas popolon kaj historion) plus esperantologoj nomumitaj de la Konsulo (maksimume kvin) el la civitanaro.

La membreco estas dumviva, rezervita al esperantologoj kiuj havas la civitanecon. Sed eblas eksiĝo kaj eksigo, laŭ specifa proceduro. La Konsulo kunvokas kaj prezidas la LK-on, kies oficialajn aktojn li subskribas. Li tamen ne voĉdonas, se li ne estas mem LK-ano.

Se la Senato aprobos la nunan proponon tia kia ĝi estas, la LK laboros nur perkoresponde, respondante al lingvaj demandoj el la Civitaj instancoj, sed ankaŭ el unuopaj civitanoj. Necesos la aprobo de du trionoj de la membraro, por ke la respondo estu oficiala de la LK.

Kial la Konsulo sentis la bezonon proponi la kreon de la LK? Ĉar kreskas la politika kaj ekonomika lingvouzo danke al la aktiveco de la Civito, kaj la ekzistanta lingva trezoro ne estas sufiĉa por esprimi ĉiun koncepton. Ekzemple, PIV konas la vorton "interpelacio", sed ne la same internacian "interogacio". Dum la laboroj de la esplorkomisiono pri familia juro, oni malkovris ke la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj ne malpermesas la poligamion; plu analizante la koncepton, oni trovis ke PIV konas la vorton "poliandrio" (unu edzino kun pli ol unu edzo), sed ne la vorton "poliginio" (unu edzo kun pli ol unu edzino) -- poligamio enhavas ambaŭ konceptojn. Kaj ĉi tiuj estas nur du ekzemploj.

La proponata LK povas pli rapide kaj efike asisti la Civitajn instancojn ol pli granda institucio, kiel la Akademio de Esperanto, kie cetere kunvivas lingvokonceptoj profunde malsamaj de la raŭmisma (bazita sur la art. 1 § 5 de la Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj), kun eĉ ekstrema diverĝo inter si, kia estas la skemisme orientita finvenkismo de Renato Corsetti kaj la naturalisme orientita finvenkismo de la epigonoj de Karolo Piĉ. Aliflanke, la fakto ke la akademianeco (eĉ nur eksa) estas konsiderata privilegia kvalifiko por laŭrajte eniri la LK-on, pruvas ke la Akademio de Esperanto (kies oficiala delegito partoprenis en la promulgado de la Ĉarto de Sabloneto) daŭre havas pozitivan reputacion ĉe la Civito.

Laste: la Akademio de Esperanto rajtas peti aliĝon al la Pakto, la proponata LK -- ne, ĉar instanco interna al la Civito.