Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Kurte / Esperanta Civito ordigos orfojn, konkubinojn kaj gejajn parojn

Esperanta Civito ordigos orfojn, konkubinojn kaj gejajn parojn

de Redakcio Laste modifita: 2005-11-24 09:35
La Esperanta Civito en sia baldaŭa "parlamenta sesio" intencas daŭrigi la laboron por krei sian propran leĝaron. La projektata Esperanta Civita Kodo laŭplane anstataŭos tiujn partojn de la svisa civila kodo, kiuj ne konvenas al "la specifaj karakterizoj de la Esperanta Popolo". Estas planata speciala komisiono por studi "la morojn en la esperanta socio".

"Kiel konate, okaze de duboj, nuntempe validas la svisaj kodoj - la Kortumo ellaboras nun alternativojn pri tiuj punktoj kiuj ne konvenas al la specifaj karakterizoj de la Esperanta popolo. La propono de la justica Kortumo al la leĝodona Senato estas interveni per ŝanĝoj nur pri specifaj punktoj, lasante por la cetero la svisajn kodojn kiel referencon. Estas rimarkinde ke la svisa Civila Kodo estis la bazo de kelkaj modernaj alilandaj kodoj, ekzemple la turka en 1926", la Civito atentigis en oficiala komuniko pasintjare.

Pasintjare la Civito jam aprobis leĝojn pri referendumo kaj elektoj, konstatis ke Esperantan civitanecon oni rajtu ricevi ekde la aĝo de dek ses jaroj, kaj decidis, ke " la scipovo pri esperanto estas necesa kondiĉo por edz(in)o kaj fil(in)o de civitano, kiuj petus la civitanecon". Tamen aliaj gravaj punktoj de la esperanta familia juro estis prokrastitaj ĝis la ĉi-jara kunsido.

En Malago, la 10-an kaj 11-an de oktobro, la senato de la Civito planas krei specialan komisionon, kiu unue devos "esplori la realan situacion en la esperanta popolo", kaj poste prezenti leĝproponon pri specifa esperanta familia juro.

"La esplorkomisiono devos okupiĝi specife pri la moroj en la esperanta socio rilate al a) faktaj paroj kaj nelegitimaj partneroj; b) atribuo de la familia nomo; c) senedzaj patrinoj; d) partnereco de samseksemuloj; e) samtempaj konkubecoj; f) idoj de la koncernaj situacioj; g) orf(in)eco", skribas la Civito en oficiala komuniko la 28-an de septembro.

Ne estas klare, kiel la civita komisiono procedos por esplori la realan situacion kaj morojn de esperantaj konkubecoj, kaj en kiaj kazoj la proponotaj reguloj pri "idoj de la koncernaj situacioj" povos esti aplikataj.

arkivita en:
msandelin
msandelin diras:
2005-09-29 22:50
Estas malfacile scii kiel sinteni al homoj kiuj vivas en sia propra mondo, sed ili estas nepre fascinaj.

Mi kun granda interesiĝo sekvos la aplikon de la estonta leĝo pri esperanta familia juro. Pri la civita atribuo de familiaj nomoj, kio ŝajne estas parto de la propono, mi havas propran sperton. Ĝi funkcias nome tiel ke al edzinoj kiuj havas propran nomon oni perforte atribuas la nomon de la edzo. Laŭ tiu principo oni - tute konscie, laŭ la kutima malico - renomis min en korespondado kiun mi ĵus havis (kun anonima persono ĉe lf-koop) rilate la tiel nomate feminisman bultenon "Femina". Ne tre feminisme, laŭ mi.

Maria Sandelin
Sten
Sten diras:
2005-10-03 12:59

Laŭ mi estas bonege, ke oni opupiĝos pri la moroj de senedzaj patrinoj. Ili jam delonge tre interesas ankaŭ min. Tamen, kiel senedzina patro mi senespere elreviĝas, konstatante ke oni plene neglektos miajn morojn. Damne!

edmundo
edmundo diras:
2005-10-03 12:59

Estas strange, ke oni entute volas fari regulojn pri familiaj nomoj, kiam multaj kulturoj (inkluzive de almenaux unu euxropa kulturo) ne havas ilin.

La civitanoj certe havas amason da libera tempo, se ili okupigxas pri tiaj aferoj. Mi esperas, ke ili ne forgesos esplori pri la nombro de butonoj en la jakoj de Zamenhof kaj aliaj pioniroj.