Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Rusio invitas UK-n por 2009, sed ne nur

Rusio invitas UK-n por 2009, sed ne nur

de Redakcio Laste modifita: 2007-03-29 07:22
Rusia Esperanto-Unio dum sia kongreso en Tiĥvin komence de marto decidis inviti Universalan Kongreson al Rusio. Se ne eblos ke la kongreso okazu en 2009, la invito validas ankaŭ por postaj jaroj, rakontas la prezidanto de REU, Andrej Grigorjevskij.

Sojle de la Rusia Esperanto-Kongreso, okazinta en Tiĥvin ekde la 6-a de marto, Rusia Esperanto-Unio diskonigis informon pri entuziasma subteno de la Moskva urba registaro al la propono okazigi la Universalan Kongreson de Esperanto de la jubilea jaro 2009 en Moskvo. 

Post la diskonigo de tiu informo, la ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, responde al demando de Libera Folio diris, ke en la praktiko estas jam tro malfrue fari inviton por la jaro 2009. Tial la jubilea kongreso preskaŭ certe okazos en Pollando.

La propono inviti Universalan Kongreson al Rusio estis vaste diskutita dum la rusia kongreso en Tiĥvin. Dum la diskuto estis interalie voĉlegita la koncerna artikolo de Libera Folio. Fine Rusia Esperanto-Asocio spite la eventualajn problemojn decidis inviti la kongreson al Moskvo.

- La UK-on ni decidis inviti, sed indikante pli da jaroj ol nur 2009. Ankaŭ [Konstanta Kongresa Sekretario de UEA] Clay [Magalhães] tiel sugestis. Momente ni kompilas la invitan pakaĵon kaj esperas sendi ĝin al la Centra Oficejo komence de aprilo. Finfine almenaŭ tia etapo, ke estas reale preparita kaj sendita UK-invito de Rusio, estos unuafoje surpaŝita, komentas Andrej Grigorjevskij.



Rilata enhavo
Neniu UK en Moskvo 2009
arkivita en: