Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Esperanto en la Internacia Libro-foiro en Jerusalemo

Esperanto en la Internacia Libro-foiro en Jerusalemo

de Redakcio Laste modifita: 2007-03-10 19:41
La internacia lingvo partoprenis en la 23-a Internacia Libro-Foiro en Jerusalemo. Esperanto-Ligo en Israelo luis grandan budon kie estis eksponitaj centoj da Esperanto-libroj, gazetoj kaj kompaktdiskoj, scienca kaj faka literaturo, turismaĵoj, vortaroj kaj lernolibroj.

La foiro okazis dum tuta semajno (18-23 de februaro) en la plej prestiĝa konferenca kaj kultura centro Binjane Hauma. La Foiro estas granda evento, okazanta regule ĉiun duan jaron ekde 1963, kaj altiranta milojn da vizitantoj. Esperanto aperis en la Foiro unu fojon en la pasinteco - en 1999, antaŭ la 85-a Universala Kongreso en Tel-Avivo.

En la  ĉi-jara foiro prezentiĝis pli ol 1.200 eldonejoj kaj institucioj.  Grandega halo estis rezervita por fremdlingvaj libroj, kie ekspoziciis eldonejoj de pli ol 40 landoj kaj lingvaj-kulturaj institutoj el la tuta mondo. En tiu internacia salono estis reprezentita ankaŭ la internacia lingvo. La vizitantoj de la Esperanto-budo povis aŭskulti esperantan muzikon, gustumi diversajn komputilajn kursojn kiel "Lernu", kaj aŭskulti retajn elsendojn de Radio Polonia, pere de du komputiloj, retkontakto kaj laŭtparoliloj.

La esperanta budo estis unu el la plej aktivaj kaj multe vizitataj en la internacia halo, aparte dank' al la abundo de materialo kaj la viglaj deĵorantoj.

En la budo konstante deĵoris almenaŭ 2-3 esperantistoj, ĉiutage de la 10-a matene ĝis la 22-a vespere. Multaj aliaj esperantistoj vizitis la foiron. La  budon vizitis ĉirkaŭ mil homoj, multaj ricevis informilojn pri Esperanto kaj Esperanto-kurso en Jerusalemo (kiu malfermiĝis la sekvan semajnon) kaj pluraj aĉetis elektronikan hebrean kurson aŭ la unuatagan koverton de la israela poŝtmarko, ĵus eldonita okaze de 120-jariĝo de Esperanto. Kvankam komerco ne estis la ĉefa celo, la vendoj de esperantaĵoj dum tiu semajno sumiĝis je centoj da eŭroj.

En la Foiro prelegis la fama Israela verkisto Amos Oz (aŭtoro de "Rakonto pri Amo kaj Mallumo"), kiu prezentis sian novan novelon baldaŭ aperontan. Amri Wandel, kiu antaŭ sep jaroj invitis Oz al la honora komitato de la UK en Tel Avivo, renkontis lin post la prelego kaj donacis al li la israelan kompaktdiskon "Bonvenu Paco". Oz ankau subskribis la Unuatagan Zamenhof-koverton.

Wandel ankau partoprenis publikan konferencon pri la kampanjo Reskribo de la Biblio, kiun inaŭguris Ŝimon Peres kaj la ministro pri eksteraj aferoj, Cipi Livni, en la unua tago de la Foiro, skribante verson en Esperanto el la libro Jesaja. Sekve li diskutis kun Amos Rolnik, la direktoro de la projekto, la eblecon lanĉi kampanjon "Reskribo de la Biblio en Esperanto".

Ĵaŭde la 22-an de februaro okazis la kulmino de la esperanta agado en la Foiro: publika prelego de Amri Wandel, la ĉeforganizanto de la budo, pri "Zamenhof kaj Esperanto: la historio de la internacia lingvo", altirinta 40 vizitantojn kaj dek esperantistojn. La prelego aperas en la oficiala retejo de la foiro, kaj estis krome reklamita per flugfolioj disdonitaj en la foiro. Ĝi daŭris iom pli ol unu horo. Krome, intervjuoj kaj raportoj aperis en reta elsendo (en kvar lingvoj), la juda usona ĵurnalo World Jewish Digest, kaj en longa raportaĵo en loka televido.

La publiko montris grandan interesiĝon pri la Internacia Lingvo kaj la aktiva prezentado de Esperanto en unu el la prestiĝaj kulturaj aranĝoj havis  grandan eĥon.

Amri Wandel


arkivita en: